Smurfo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li ĵus elrampis el la ova ŝelo"

~ Zamenhof pri smurfo

"Tio kio ĝenetis min estas ĝuste la koloroj!"

~ iu pri smurfoj
09202007000949IMG00051.jpg
Smurfo estas malgranda, blu-kolora esto, kiu portas blankan pantalonon kun trueto kaj vosteto kaj blankan frigan ĉapon. La plej rimarkebla eco de smurfoj estas ilia lingvaĵo. Ili anstataŭigas multajn vortojn per la vorto smurf, la tiel nomata smurfa lingvo. La vera nomo ne estas smurfo sed estas Ŝtrumpfo (schtroumpf en la franca lingvo).

Se homoj parolas per tiu lingvaĵo, oni nomas tion smurfi.

Ili loĝas kune, cento da, en vilaĝo, konsistanta el grandaj kavaj fungoj. Ilia estro estas la Granda Smurfo, rekonebla laŭ la ruĝa ĉapeto. Estas ankaŭ li kiu dank'al saĝeco kaj sorĉado sukcesadas savi la ne tiom saĝajn ceterajn smurfojn.

Ĉiuj smurfoj krom unu estas viraj. La nura ina smurfo nomiĝas Smurfino.

La malamiko de la Smurfoj estas la sorĉisto Gargamelo — li vivas en la sama arbaro kiel ili, kun sia kato Azraelo. Gargamelo iam kreis Smurfinon.

wikia