Socialisma SAT-ujo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Socialisma Senaciisma Respubliko de Esperanto
Socialisma SAT-ujo
Sennaciisma Esperanta Patrolando; SAT-esperantista imperio

Qy-eo lv.gif Bandeira-de-marrocos.png
Flato Flago Blazono
Devizo: "Ho mia kor'!"
Himno: "La Espero"
AbsurMap.GIF
Ĉefurbo Bialistoko
Plejgrada urbo Varsovio
Lingvo (krom Esperanto, kompreneble) Mezepoka Esperanto
Tipo de Ŝtato Komitatana ABC-a demokratio
Suprema Gvidanto Vinko Markovo
Suprema Edz(in)o Indrani Dasgupta
Naciaj Herooj Zamenhof; Kabe; Grabovski; Eŭgeno Lanti
Krima kvociento 0 %
Monunuo Spesmilo
Klimato Mojosa
Religio Ateismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 0%
Inteligenteca kvonciento Tre brazika


"Plena stomako laŭdas la faston"

~ Zamenhof pri socialismo

" Ka vu kom naivo vere e simple kredas tale?"

~ Novialisto

Socialisma SAT-ujo estas malaperinta federacia lando kiu kunigis socialisme diversajn landojn. Pro la interna krizo inter la laboristoj kaj partiestroj, manko de demokratio, subpremado de la popolo, malrespekto al la homaj rajtoj de la civitanoj, la lando dividiĝis en frakcioj ĝis la fina malapero de unu el la plej gravaj landoj de la mondo, kiu eĉ en sia plej glora epoko konkurencis kontraŭ Esperantujo kaj Idujo

[redakti] Geografio

Ĉu?

[redakti] Historio

SATujo fondiĝis en 1921. Grava figuro inter la fondintoj de SATujo estis Eugène Adam, kiu konatiĝis sub la pseŭdonimo Eŭgeno Lanti (strangulo, kiu pensis, ke oni povas strebi politike, altrudante aliajn lingvajn formojn kun falsaj argumentoj). Fine de la 20-aj jaroj SATujo havis pli ol 6000 loĝantojn.

[redakti] Politiko

SATujo celas, ke ĝiaj anoj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.

La decid-strukturo de SATujo estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la spermo montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato. La prezidanto de la Plenum-Komitato, Jakvo Schram, indikis Parlamenton de 881 membroj en 2003.

Jakvo Schram, Eksprezidanto de la Plenumkomitato de SAT trovis pozitiva, ke la fratoj Vito kaj Vinko Markovo faris puĉon en SAT kaj forpelis lin kiel prezidanton.

[redakti] Eksteraj rilatoj

SATana registraro kritikas la manieron, kiel Giorgio Silfer manipulas la verojn uzante HeKon, Heroldon, la strukturon kaj agadon de la Civito, kiu kvazaŭ kiel eta ŝtato fifamigas la idearon de Zamenhof. Ĝi esperas, ke tiu makulo nomata Civito al Esperanto kiel eble plej baldaŭ malaperos, por ke ĉesu la sensencaj atakoj de la Silfera kliko.

Pozitiva Silfer trovis la definitivan foriron de Jakvo Schram el SAT, tamen negativa estas la fakto, ke ĉi tio okazis tro malfrue por savi tiun asocion.

[redakti] Gazetaro

Nur unu gazeto estas permesata en SAT-ujo la Senraciulo. Redaktanto de Senraciulo kaj jam dum multaj jaroj Ĝenerala Sekretario estis Kreŝimir Barkoviĉ. Post somero de 2007 kaj dum la jaro 2008 estis fakte redakta teamo respondeca kaj post somero de 2008 Jakvo Schram estis nova redaktanto.

Content Navigation
Aliaj lingvoj