Societo Zamenhof

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado.

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".

"En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo"

~ Zamenhof pri Societo Zamenhof
Ordo.240
La Verda Ordo

"Aceptez Iesu Kristo kom vua salvero"

~ kristana idisto al Zamenhof

"Très interessant"

~ franco pri ĉi tiu artikolo

"Kiu estis Zam?
Kuracist' kun am'!"

~ Hans-Georg Kaiser
Soc-zam

"Kaco de boaco! "

~ iu

Societo Zamenhof (SZ), germane Samenhofstaffel (SS), estas sekreta, diskriminacia kaj elitula grupo de burĝaj esperantistoj. Tiuj homoj, laŭ konspira teorio, pretendas manipuli kaj influi la movadon pere de iliaj milionaj mondonacoj al Kelknacia Esperanto-Asocio por iliaj propraj fiaj interesoj.

[redakti] Historio

La historio de la esperanta organizaĵo SZ estas sufiĉe komplika kaj ties kompreno postulas bonajn konojn pri interrilatoj en Esperantujo. Renato Corsetti estis komisiita, por ke li organizu SZ-on ne kiel policajn trupojn, sed kiel veran eklezian ordenon, hierarkigita de laikaj fratoj ĝis superuloj.

En la plej altaj sferoj troviĝas viroj konscie respondecaj por Verda Ordeno, kies ekzistado cetere estis neniam oficiale agnoskita de UEA. En la sino de la asocio mem oni parolis pri tiuj, kiuj „apartenis al interna rondo“, sed neniam ili ricevis leĝan markigon. Ŝajnas esti certe, ke doktrino, neniam plene publikigita, konsistis en absoluta kredo en fortoj tute transpaŝantajn kutimajn homajn fortojn. En eklezio oni diferencas teologion, konsiderata kiel scienco, de mistiko intuicia kaj nesciigebla. Laboro de kompanio Konsilantaro (konsistero de SZ, kiu esploris heredaĵojn de antaŭuloj kaj okultaj praktikoj) estas teologia paĝo, Verda Ordeno estas mistika paĝo de la pseŭdomitologia Homaranisma societo.

3853

[redakti] Fondaĵo Zamenhof

Historio de la Armila SZ (Fondaĵo Zamenhof) tuŝas ĝis la jaro 1984, kiam Corsetti donis al sia „Stabo“ nomon „Bonalingvanistaro Corsetti“ (regimento de persona gardistaro) kreante al ĝi armitan formacion sendependa de regula armeo kaj polico.

Komence de la jaro 1986 okazis divido de kazernigitaj taĉmentoj de SZ je du bazaj formacioj: SZ-Centro Ludoviko Zamenhof (kien enfalis ankaŭ la regimento „Leibstandarde SZ-Corsetti“) kaj SZ-Organaro, kiuj estis destinitaj por apartaj celoj de politika karaktero. En la tempo de paco rekrutiĝis el tiuj ĉi taĉmentoj gardistaroj de koncentrejoj kaj malliberejoj, okaze de mobilizo ili estis servontaj kiel rezervistaro por Propagandtrupo.

Plua grupo estis ĝenerala SZ. Ĝenerala SZ koncentrigas anojn, kiuj ne estas parto de daŭraj kazernigitaj taĉmentoj, sed ili partoprenas regulajn soldatekzercojn kaj politikan instruadon. Ĝenerala SS estas ĉefa apogo kaj enkadra rezervo de la kazernigitaj taĉmentoj de SZ.

Membro de Ĝenerala Societo Zamenhof ne estas membro de UEA, se liŝi ne estas ankaŭ individua membro. Ili ne havis multon komunan kun anoj de UEA en diversaj okupaciaj organizaĵoj k.s. Ĉiu membro de Societo Zamenhof ricevas ateston pri sia membreco.

[redakti] Estraro

7950

La membro de la Estraro povas esti ankaŭ tiu persono, kiu ne estas membro de la Konsilantaro de la Fondaĵo.

La Estraron konsistigas 2 ĝis 5 membroj, inkluzive la prezidanton de la Estraro, elektataj dum la sekreta voĉdonado fare de la Konsilantaro. Elektado respondis al severaj kriterioj de esperanta monda opinio kaj apartenantaj korpaj postuloj (minimuma persona alteco por prezidanto faris 180 cm, por ceteraj taĉmentoj 175 cm). Tempo de daŭro de la deĵoro ĉi tie poste estis destinita por ordinaraj anoj al 4 jaroj, por suboficiroj al 12 jaroj kaj por oficiraro al 25 jaroj. Malfermitan vojon en tiujn ĉi formaciojn havis precipe anoj de la esperanta junulara organizo TEJO.