Sokrato
El Neciklopedio
|
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Li jam faras la lastan spiron"
~ Zamenhof pri Sokrato
"Se li tiel inteligentas, kial li estas mortinta?"
~ Homer Simpson pri Sokrato
Enhavo |
[redakti] Antaŭ Sokrata epoko
La problemo de bono prezentiĝis ekde la komenciĝo de la filozofiado. Oni tion vidas en filozofia spekulativo de grekoj, nome:
- Heraklito alvokas «la punon kontraŭ la suno se tiu ĉi transpasas la limojn de la leĝoj de la neceso». Eble, tio kompreneblas per tiu interpreto: se oni foriĝas el la limoj de naturo (kaj, do, de la racio, de la logos), laŭ Heraklito oni plenumas justaĵon kaj moralan agon.
- Renomega teksto de antaŭa sokrata epoko pri la bono estas la fragmento de Anaksimandro: Kaj aferoj revenas tien el kio ili startis «kiel estas preskribite ĉar ili donas reciprokan kompenson kaj reparacion pro iliaj justaĵoj, kiel estas dirate en vortoj iom poeziaj».
Ŝajnas ke la bono, havas striktan rilaton kun la sinteno de la volo.
[redakti] Praktika vivo
La plej granda verko de Sokrato estis elkonstruaĵo de la akvokonduk-kanala sistemo por la tuta Varsovio kun la stacio de filtroj en la plej alta loko de la urbo - en Koszyki. Dank`al tiu investado Varsovio estiĝis moderna urbo.
En 1876 iniciate de Sokrato estis subskribita la kontrakto pri la faro de la projekto de akvokondukaro kaj kanalaro por Varsovio.
En 1883 oni komencis konstrui akvokondukaron kaj kanalaron en Varsovio; sur tereno de la Stacio de Filtroj estis konstruitaj la sablohavaj malrapidaj filtroj, la Akvoturo, la domoj de maŝinaro kun pumpiloj premantaj akvon al la reto.
[redakti] Sokrataj diraĵoj
La legenda figuro de Jesuo, kiu nenion skribis, estas evidente misformita en la naivaj verkoj de la 4 Evangeliistoj. Tial Han Riner volis restarigi pri ĝi koheran bildon, kiun li titolis "La Kvina Evangelio". Ankaŭ Sokrato ne postlasis skribojn. Ni konas lin nur pere de Ksenofono kaj de la die elokventa Platono. Sed la profeto Han Riner klare vidis, ke tiuj malfidelaj amikoj kaj sinpretendaj disĉiploj perfidis sian majstron, lerte travestiante lian penson kaj lian instruon. El tiu liberpensulo, kiu (laŭ ilia propra atesto) sin proklamis mondcivitano, kaj malamis la "skribitajn leĝojn", al kiuj li kontraŭmetis la naturajn neskribitajn leĝojn, ili faris pian kredanton pri la Helenaj dioj, respektanton kaj obeanton al la skribitaj leĝoj de la civito. Tial Han Riner rekonstruis koheran Sokraton.
[redakti] Sokrata metodo
Armita paĝio persekutis fuĝanton. Proksimiĝante al la domo de Sokrates li jam de malproksime alkriis Sokrates-on, starantan antaŭ sia pordo:
- Kaptu lin!
- Kial vi ne kaptis tiun murdiston?
- Ĉu murdiston? Kio estas murdisto?
- Kia demando! Murdisto ja estas homo, kiu mortigas.
- Do buĉisto, ĉu vere?
- Stultaĵo! Li estas homo, kiu mortigas aliujn homojn.
- Ho, do soldato.
- Terure! Mi pensas pri tiu, kiu estingas la vivon de aliuj en plena paco.
- Mi jam komprenas, vi volas diri: ekzekutisto.
- Diable! Pensu iomete kaj komprenu: Kiu mortigas aliun en ties propra domo!
- Tiel do! Finfine mi komprenas, ke vi pensas pri kuracisto.
[redakti] Saĝeco
Foje estis Sokrates demandita:
- – Ĉu vi povas difini, kiuj estas la kondiĉoj por ideala geedza feliĉo:
La filozofo respondis koncize:
- – La geedzoj devas plenumi du kondiĉojn: la edzo devas esti surda kaj la edzino devas esti blinda.