Sonja Elen Kisa
El Neciklopedio
"La voĉo estas homa doto; oni devas taksi kaj uzi ĝin por esprimi plenan homan parolon. Senpoveco kaj silentado iras kune."
~ Margaret Atwood, konsilante malgrandetan Sonjan krei.topikonotokiponon
"Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono"
~ Zamenhof pri Sonja Kisa
"Sonja kanabumas kaj kanadumas"
~ Usonano pri Sonja
Sonja Elen Kisa estas multelingva verkistino. Ŝi naskiĝis en la klingona imperio en 1978, sed hodiaŭ loĝas en Kanado. Vere unue ŝi loĝis Usonon, sed Usono malhavas Sonja-n, ĉar ŝi preferas kanabumi kanade.
Kisa alvenis la Teron, kiam la famaj kosmonaŭtoj Kapitano Kirk kaj Poĉjo Porko revenis el la unua misio al Titano kun la unuaj specimenoj de ekstertera vivo. Ŝi estis unu el la specimenoj. Ŝi forkuris el Nasa laboratorio kaj fuĝis al Kanado, kun helpo de anoj de la Besta Liberiga Movado.Ŝian forkuradon ankaŭ helpis francaj kaj ĉinaj kultistoj de Ĥtulho -- parolantoj de la Rljeha lingvo, kiu estas simila al la klingona. Por paroli kun la Ĥtulho-adoristoj, Kisa uzis miksaĵon de la klingona kaj la rljeha, kun kelkaj vortoj el la angla, la franca kaj la ĉina. Tiu miksaĵo estis la praformo de Tokipono.
Enhavo |
[redakti] La kromnomo "Kisa"
Sonja Elen gajnis la kromnomon "Kisa" kiam laboris en cirko. Ŝi estis juna kaj tre bela dresistino de leonoj, kiu permesis al leono kisi ŝin prenante pecon da sukero el ŝia buŝo.
— Tion povas ankaŭ mi fari, foje diris unu rigardanto.
— Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino.
— Jes, egale bone kiel la leono.
[redakti] Hobioj
Sonja ŝatas nutri magrajn kaprojn per grasaj manĝaĵoj, por ke ili povu elteni la severan klimaton arktan, kiam ŝi kunportos ilin Inuitujen. Foje ŝi kanabumas kaj tiam iĝas eĉ pli babilema.
[redakti] Profesia vivo
Kisa estas Okulkuracistino. Foje aperis paciento kaj diris al ŝi: „Mi havas plendon pri mia vidkapablo, doktorino. Nigraj punktoj daŭre vibras antaŭ miaj okuloj." „Atendu, mi metos sur vin prov-okulvitrojn. Ĉu tio estas pli bona?" „Jes ja! Nun mi vidas la nigrajn punktojn multe pli klare."
[redakti] Sonja en Universitato
Sonja tagmanĝis en la universitata kantino kun profesoroj, asistantoj kaj studentoj kaj dume ŝi klarigas novan lingvoteorion, kiun ŝi ĵus evoluigis. Fine asistanto konfesas: "Bedaŭrinde mi ne tute sukcesas kompreni vian teorion." "Nu," konsolas Sonja, "ankaŭ mi ne perfekte komprenis."
[redakti] Gravaj verkoj
En la klingona
- qaparHa' (poemaro de Sapfo, tradukita el rljeha fonto)
En Tokipono
- Lipu Mute Pona (La Sankta Biblio, tradukita el Esperanta fonto)
En Esperanto
- La Bertilo Raporto – Gramatikisto, rokisto aŭ perversulo?
(ampleksa biografio de Bertilo Wennergren, tradukita el la klingona)


