Sonja Kisa-Lango

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"La voĉo estas homa doto; oni devas taksi kaj uzi ĝin por esprimi plenan homan parolon. Senpoveco kaj silentado iras kune."

~ Margaret Atwood, konsilante malgrandetan Sonjan krei topikono tokiponon

"Mi kredus kiam oni pruvus al mi ke tio estas vere scienca, ne spekulaĵoj"

~ Sonja Elen Kisa
Spider.jpg

Sonja kaj amikoj

"Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono"

~ Zamenhof pri Sonja Kisa

"Sonja kanabumas kaj kanadumas"

~ Usonano pri Sonja


Sonja Kisa-Lango, ofte mistajpita Sonja LangSonja Elen Kisa, estas multelingva verkistino. Ŝi naskiĝis en la klingona imperio en 1978, sed hodiaŭ loĝas en Kanado. Vere unue ŝi loĝis Usonon, sed Usono malhavas Sonja-n, ĉar ŝi preferas kanabumi kanade.

Kisa alvenis la Teron, kiam la famaj kosmonaŭtoj Kapitano Kirk kaj Poĉjo Porko revenis el la unua misio al Titano kun la unuaj specimenoj de ekstertera vivo. Ŝi estis unu el la specimenoj. Ŝi forkuris el Nasa laboratorio kaj fuĝis al Kanado, kun helpo de anoj de la Besta Liberiga Movado.
250px-Startling Comics 49.jpg

Sonja kaj enamiĝinta kosmonaŭto

Ŝian forkuradon ankaŭ helpis francaj kaj ĉinaj kultistoj de Ĥtulho -- parolantoj de la Rljeha lingvo, kiu estas simila al la klingona. Por paroli kun la Ĥtulho-adoristoj, Kisa uzis miksaĵon de la klingona kaj la rljeha, kun kelkaj vortoj el la angla, la franca kaj la ĉina. Tiu miksaĵo estis la praformo de Tokipono.

[redakti] La kromnomo "Kisa"

C4 o.jpg

Sonja Kisa-Lango gajnis la kromnomon "Kisa" kiam laboris en cirko. Ŝi estis juna kaj tre bela dresistino de leonoj, kiu permesis al leono kisi ŝin prenante pecon da sukero el ŝia buŝo.

— Tion povas ankaŭ mi fari, foje diris unu rigardanto.

— Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino.

— Jes, egale bone kiel la leono.

[redakti] Hobioj

Sonja ŝatas nutri magrajn kaprojn per grasaj manĝaĵoj, por ke ili povu elteni la severan klimaton arktan, kiam ŝi kunportos ilin Inuitujen. Foje ŝi kanabumas kaj tiam iĝas eĉ pli babilema.

[redakti] Profesia vivo

Captain Flight Comics -5.jpg

Sonja en KKK-Esperanto-klubo

Kisa estas Okulkuracistino. Foje aperis paciento kaj diris al ŝi: „Mi havas plendon pri mia vidkapablo, doktorino. Nigraj punktoj daŭre vibras antaŭ miaj okuloj." „Atendu, mi metos sur vin prov-okulvitrojn. Ĉu tio estas pli bona?" „Jes ja! Nun mi vidas la nigrajn punktojn multe pli klare."

[redakti] Sonja en Universitato

Sonja tagmanĝis en la universitata kantino kun profesoroj, asistantoj kaj studentoj kaj dume ŝi klarigas novan lingvoteorion, kiun ŝi ĵus evoluigis. Fine asistanto konfesas: "Bedaŭrinde mi ne tute sukcesas kompreni vian teorion." "Nu," konsolas Sonja, "ankaŭ mi ne perfekte komprenis."

[redakti] Ama vivo

Lev Tolstoj edziĝis al Sonja Kisa-Lango, kun kiu li travivis 48 jarojn. La geedzoj havis 13 gefilojn, el kiuj maturiĝis nur ok.

[redakti] Gravaj verkoj

PDSH2.jpg

Sonja en asembleo de Esperanto-kunveno

En la klingona

  • qaparHa' (poemaro de Sapfo, tradukita el rljeha fonto)

En Tokipono

  • Lipu Mute Pona (La Sankta Biblio, tradukita el Esperanta fonto)

En Esperanto

  • La Bertilo Raporto – Gramatikisto, rokisto aŭ perversulo?

(ampleksa biografio de Bertilo Wennergren, tradukita el la klingona)

Adolph Wagner, filologo, estis renomiĝinta kiel tradukisto de la verkoj de Sonja Elen Kisa-Lango.

[redakti] Omaĝo

Ekzistas urbo en Teksaso nomita omaĝe al ŝi.



La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Sonja Elen Kisa.
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Ld Uus Umo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk
Content Navigation