Sovetunio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Dio batas, Dio kompatas"

~ Zamenhof pri Sovetunio
Sovetunio, formale Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj, USSR, Sovet-Unio (ruse: Сою́з Сове́тских Социалисти́ческих Респу́блик, СССР, Сове́тский Сою́з) estas perdita paradizo de komunismo.
Nacia Blazono

La unua libro de la Komunista Manifesto, Genezo, priskribis la Sovetunio tiele:

Kaj Lenino la Eternulo plantis ĝardenon en Sovetunio en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. Kaj Lenino la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. Kaj Lenino la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Soveta, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. En la Soveta ĝardeno, Stalino tentis Adamon kaj Evan, kaj ili manĝis la frukton de la arbo de sciado pri bono kaj malbono. Unu el la punoj por malobei la vorton de Karl Marx estis la elpelo de ili el la ĝardeno al Gulagoj. Kaj Lenino la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. Kaj Lenino la Eternulo eligis lin el la Soveta ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. Kaj Li elpelis Adamon al Siberio, kaj lokis antaŭ la Soveta ĝardeno la KGB kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo."

Sovetunio malaperis mistere 1991, same kiel Atlantido.

Enhavo

[redakti] Libereco en Sovetio

Foje usonano diris ke en Usono ĉiuj estas liberaj por iri al Vaŝingtono kaj diri ke Usona prezidanto estas idioto. Sovetano respondis: "Nia lando estas ankaŭ libera, ĉiu civitano povas iri al Kremlo kaj diri ke Usona prezidanto estas idioto!!!"

[redakti] Neriproĉindaj Vivkondiĉoj en Sovetio

Intervjuo de la usona televido al DEMISIIGITA Kruŝĉev "Kia estas nun Via vivo?" Respondo: "Nu, mi ne povas protesti...." "Do, Vi ne vivas malbone...." Respondo: "Lasu ke mi ripetu povorte: MI-NE-POVAS-PROTESTI"


[redakti] Landlimoj de Sovetunio

Breznev konkeras knabinon kaj kondukas ŝin al Kremlo.

Ŝi iom embarasita diras: "Mi hontas, mi timas, ke iu vidos nin...."

Breznev: "Ne timu. Mi estas estro kaj ĉiuj obeas al mi".

Ŝi: "Ne, ne, mi timas, ke iu malkovru nin..."

Breznev: "Ne timu. Mi amas Vin kaj mi faros ĉion kion Vi volas..."

Ŝi: "Se Vi vere amas min, malfermu libere la landlimojn de Sovetunio...

Breznev: "Nu, Via timo estas grandega. Vi ne nur volus esti sola kun mi en Kremlo, sed ankaŭ en la tuta teritorio de Soveta Unio".

[redakti] Herezaj Opinoj

Laŭ kapitalismo Sovetunio estis Infero mem.

Materialistoj supozas ke la rilato pri Sovetunio aperis en la 10-a jarcento a. K. post la konstruo de Jerusalema Templo sub forta influo de babilona mitaro.

Laŭ herezuloj, Sovetunio nomis sin komunista, sed tio estas nur unu vidpunkto; multaj alilandaj komunistoj ne nomis ĝin komunista, almenaŭ post Lemingo. Fakte, estas malfacile imagi inteligentan difinon de "komunisto", laŭ kiu Stalino estis komunisto, do, se oni nepre devas elekti nur unu vidpunkton, verŝajne la vidpunkto, ke Sovetunio ne estis komunista, estas pli subtenebla.