Speco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pasero sperta estas lerta"

~ Zamenhof pri iu speco de pasero

"Ni, komunistoj, estas la homoj de aparta speco"

~ Stalino

"Nenio estas vi, nenio"

~ Kalman Kalocsay
SPECO

Speco (Sociedade Portuguesa de Ecologia) estas speciala spaca specio, aŭ pli simple spa eco. Spa estas speco de mineralakvo en Belgio. En la angla lingvo la vorto spa eĉ iĝis ĝenerala termino por loko kun kuraca akvo. Ankaŭ spa estas kodo de hispana lingvo laŭ normo ISO 639-3, Società per Azioni (itala formo de akcia kompanio), Sociaal Progressief Alternatief ("socialisma partio malsama", politika partio de Flandrio), Società Piemontese Automobili (iama aŭtomobila firmao), Secure Password Authentication (protokolo de pasvorto-verigado de Mikrosofto) kaj ankiloziĝa spondilartrito, malsano de la vertebroj.

Sekve, speco estas eco kiu rilatas samtempe al akvo, banlokoj, fabrikoj, strangaj partioj, nerdaĵo kaj malsano. Imagu nerdon vertebromalsanan, kiu iras al banloko por pruvi akvon kaj tie konas fabriklaboristojn, kiuj partoprenas strangan socialisman partion. Ties eco estus "speco".

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj