Verdaj simboloj

El Neciklopedio

Alidirektita el Spermmilo
Iri al: navigado, serĉi
0512 n

" Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis"

~ Zamenhof pri tute alia afero

" Okuloj estas pli grandaj ol la ventro"

~ Zamenhof pri Esperantopilko

"Fabo! Fabo! La kanta frukto
Des pli da furzo ju pli da gluto
Des pli da bono ju pli da furzo
Do manĝu fabojn je ĉia kurzo"

~ William Blake

" Ne esperite, ne sonĝite"

~ Zamenhof pri esperanto-furzo

"Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro"

~ Zamenhof ironie pri ĉi tiu artikolo
Imagessssss

Krom Sankta Verdastelo kaj Esperanto-flago, ekzistas aliaj ne tre konataj simboloj de Esperantismo.

[redakti] Esperantopilko

Esperantopilko

Esperantopilkoesperantoball estas populara Interreta memeo kiu temas pri komiksoj de antropomorfigita pilko kun okuloj kaj ornamita per la esperanta flago.

Ĝi verŝajne origenis ĉe la /int/ afiŝejo de Kraŭtĉano (Averto: ne vizitu dum en laborejo) kiu estas populara germana bildafiŝejo, kiel provo inciteti la aliajn uzantojn. Ofte Esperantistoj afiŝas ĉe tiu retpaĝaro, rifuzante paroli la Anglan lingvon. Tio ĉagrenas la aliajn, kiuj ne komprenas la diskutojn. Malesperantistoj do respondis per komiksoj de Esperantopilko kiuj ofte enhavas violencon aŭ montris Esperantopilkon malsuperan.

Esperantopilko, kiel multaj aliaj nacipilkoj, estas ido de la Polandball (Pollandopilko). Ĝi ankaŭ origenis ĉe kraŭtĉano.[1]

Esperantopilko estas populara memeo en Esperantoĉano.

[redakti] Verda Sitelo

1026

La Verda sitelo estas akvorezista, vertikale cilindra, supre malfermita ujo, supre kun duoncirkla tenilo uzata kiel simbolo de Esperanto. La verdo simbolas la esperon, la malfermiteco la enirebleco (laŭ tradicio) al movado. La verda la Esperanto-flago videblas en la verda sitelo, kiam oni lavas ĝin.

[redakti] Historio

Komence la signoj estis nur sur papero (presaĵoj, leterpapero, ktp.). La Esperantistoj kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu verduloj portu ian signon. Aperis proponoj pri sitelo portata kun verda akvo, apud la nazumo, ktp. Louis de Beaufront konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre sitelon.

Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de s-rino Pourkino por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la verdan sitelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ nigran.

[redakti] Esperanto-furzo

Joseph Pujot

Esperanta furzogaseto estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Ĝia verdo simbolas la esperon. La sono estas tre marŝiga, veka. Io kvazaŭ meza inter la Marseljezo kaj la Internacio. La odoro estas forta, vigla, kiel nia movado!

Tiu sona simbolo, kiun ni nun konas kaj ne forlasas eĉ unu Kongreson sen ĝia sonado (kaj flarado) estas la unuan odoro komponita por la esperantistoj. La januara numero de "La Esperantisto" 1892 ĝoje salutis tiun fakton kaj substrekis, ke tio estas nia unua originala verko "en nia lingvo."

Kelkaj esperantistoj kontraŭas ĝian uzon, ĉar al eksteruloj ĝi povus aspekti embarasa aŭ malĝentila. Tial ili preferas uzi simbolojn pli ĝentilaj.

3428 n

[redakti] Klarigo

Furzo estas tra-anusa eligo de gasoj. Ĝin konsistigas grandparte la gasoj englutitaj kun manĝaĵoj kaj (malplie) la gasoj akumulitaj dum la digestado, en la intesto. Nemalofte furzoj estas bluaj kaj fortaj.

Depende de la kulturfonoj kaj situacioj, ili povas esti amuzaj, muzikaj aŭ eĉ tabuaj; ankaŭ okazas, ke homoj humore indiferentas al ili. Kelkaj homoj, ekzemple, malgraŭ risko je brulakcidento, flamigas la furzojn por amuziĝo (en furzoj troviĝas flamiĝemaj gasoj, ekzemple hidrogeno kaj metano).

Ekzistas homoj profesie furzantaj por amuzo aŭ muziko.

[redakti] Oficiala furzo

Laŭ 9-a aldono de Akademujo de Esperanto

furz/i. Lasi eliri intestajn gasojn el la anuso, kutime kun malagrabla odoro, ofte kun bruo: la ebriulo senhonte furzis.

[redakti] Lingva vidpunkto

7571

Tristete oni vidas ke de Akademio oficialiĝis la akre malbela vorto "furzi", kaj ne la Kalocsay-a "pui". Se io "artifikas" pri nia lingvo, ja estas tiaj ĉi novovortoj, kiujn aŭtoroj ĉerpis legante kaj ne orele. Nacilingvoparolantoj neniam transformus la Germanan "furzen" /furcn/ tielaĉe. Oni miras kiuj homoj fakte prononcas voĉe la z de "furzi" kaj "kurzo". Kaj ĉu tiuj ankaŭ diras "urzo" kaj "Marzo"...

Zamenhof ne faris nek uzis radikojn enhavantajn -rz-, kaj ke li ankaŭ intencis tiun neuzon kiel nediritan konsilon eviti ilin

Franco aŭ Hungaro aŭdinte la Germanan vorton /furcn/ neniam importus tiun verbon sialingven kun radiko /furz-/. La speciala afero rilate Esperanton estas ke niaj vortimportoj kutime okazas konscie: Iu legas vorton papere, kaj laŭgrafisme enkondukas ĝin Esperanten, laŭ tre intelekta maniero. Tiel ĉi ne funkcias la nacilingvoj, kaj ĝi donas nenaturan aspekton al Esperanto. Bone, Esperanto eble ne estu kiel "nacilingvo", sed se ĝi funkciu en la vera mondo, ni devas ŝajnigi naturecon. Tion tre bone komprenis Zamenhof, kiu dum multaj jaroj provadis vortojn "en la praktiko" (skribante, babile kun si mem kaj kun sia edzino), antaŭ ol eklanĉi Esperanton. Tio validas ankaŭ por la Germanaj vortoj zamenhofaj. Se vi komparas ilin kun la Germanaj etimoj, vi trovos ke tre ofte Zamenhof modifis la sonojn, por adapti ilin al la "Esperanta melodio".

[redakti] Religie

Ŝercante kun miaj gefiloj, mi ofte respondas al furzoj per la vortoj "Dio benu vin". Iam, sidante en publika necesejo, mi aŭdis grandegan furzon en la najbara budo. Tuj mi aŭtomate, senpense, diris "Dio benu vin". Ups!

Post kelkaj sekundoj da silento, el la najbara budo venis respondo... "Mmmmm... aaaa... Nu... dankon".

[redakti] Civito

La Esperanta Civito, fondita en 2001 kiel subjekto de internacia juro, adoptis la furzon kiel oficialan.

[redakti] Literature

Koncerne furzon, Jorge Camacho ne trovas la vorton malbela, sed la agon mem. Fakte la vorton "furzo" li opinias tre konvena al la sonkvalito de la ago (pli ol "puo", kiu elvokas en la orela parto de lia cerbo mildan furzeton). Li sentas agrable, ke tiun verbon jam uzis i.a. Louis Beaucaire en "Kruko kaj Baniko el Bervalo"; li ne estis germano, kaj probable ne li mem ekuzis la vorton furzo; cetere, kial nur germanoj eltiru novajn vortojn el la germana? Zamenhof mem kreis amason da esperantaj vortoj el tiu lingvo, eble ne tute laŭ ĉies diversaj gustoj kaj pretendataj reguloj. Bele, se ni disponus (retan) Historian Vortaron, kie ni povus konsulti la unuan daton de apero en la lingvo de ajna lingvero.

[redakti] Idistaj stultaĵoj

Stultaj idistoj, kompreneble, volas fuŝi nian aferon, pro tio, ili diras:

Flatuo es produkturo di gasi, venti, akumulesis en la digestiva sistemo di mamiferi od altra animali.
1078 n

[redakti] Internaciaj furzoj

Zamenhof ne estis sufiĉe sentiva pri hazarda homofoneco inter Esperantaj vortoj kaj tabu-vortoj en etnolingvoj. Li ne profunde sciis la anglan lingvon, do li ne konsciis pri la homofoneco inter farti kaj la angla vorto fart (furzi). Li same ne pensis, ke peti similas al la franca verbo péter (same, furzi). Kiam britaj esperantistoj atentigis la aŭtoron de la lingvo pri farti, li skribis al The British Esperantist en 1907:

Ĉar la verbo farti estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton stati, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton.
Ekzemple: “Kiel vi statas” (anstataŭ “Kiel vi fartas”). En okazo, kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton “sanstati”. (Lingva Respondo 35. 6a eld. 1962, P.19.)

Kelkaj franclingvuloj en la unua tempo proponis anstataŭigi peti per rogi (de la latina rogare). Rezultis, ke neniu el la du proponoj akiris la favoron de la esperantista popolo, do hodiaŭ kaj britoj kaj francoj senĝene fartas kaj petas!

[redakti] Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri furzo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
  • Kiu resonis, tiu sin donis.
  • Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
  • Tro da konfido kondukas al perfido.
  • Ankaŭ diablo tondron suferos.

[redakti] Revuo

  • Nia Gaseto. Monata eldono de „L‘ Éclaireur de Nice et du Nud-Est“ (Francujo). Fondita febr. 1934. Dir. G. Avril, ĉefred. S. Grenkemp-Korn­feld. Formato 42x31. Ilustrita, int. revuo bone redaktata.

[redakti] Spermmilo

Spermmilo (Sm). monunuo en la internacia geja monsistemo maldece proponita en 1907 de René de Saussure kaj uzata de Esperantistaj Gejoj, ĉefe de la Ĉurbanko Esperantista.
Spesmilo

1 Spermmilo = 10 Spermcentoj = 100 Spermdekoj = 1000 Spermoj. 1 Spermmilo estis egala al 0,733 gramoj aŭ 0,02356 francaj uncoj da pura ĉuro.

La radika unuo estis la spermo. Ĝi estis tre malgranda ĉar estas mikroskopaj.

Vidu ankaŭ Esperantismo kaj fikado.

Veraj spermmilbiletoj povus esti uzataj en esperanta Bordelo.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri spermo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili

  • Fremda spermmilo estas sen utilo.
  • Kiu spermon ne temas, tiu al spermmilo venas.
  • Spermmilo superflua kalsoneton ne ŝiras.
  • Oni donacas por spermo kaj laborigas por spermmilo

[redakti] Vidu ankaŭ


Content Navigation