Spinozo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Estro devas havi la kuraĝon agi kontraŭ la konsilo de fakuloj."

~ Laura Chinchilla
Spin

Baruĥ SPINOZO (nederlande/hispane Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis 1632 en Amsterdamo, mortis 1677 en Hago) estas malsano, kaŭzata de spino kaj nederlanda filozofo de sefardaj kulturaj radikoj. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.

Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- do virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol tiu de Hobbes.

Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis kaj judan penson kaj modernan filozofion, precipe tiun de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj li estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamon (kompreneble ankaŭ mi) kaj li ŝanĝis sian personan nomon de la juda Baruĥ (ברוך) al la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estas panteista, vidante Dion en ĉio (la temo revenas ofte, ĉar neniam oficiale reguligata), kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte. La sekvantoj de lia filozofio estas konsiderata kiel movado nome Spinozismo.

Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de la 18a-jarcenta klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko.

Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, poluristo de lensoj, vivante simple kaj malriĉe, dediĉante sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li rifuzis postenon kiel profesoro en la universitato de Hajdelbergo tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano verŝajne pro polvo de poluritaj lensoj.

Li interalie influis Sigmund Freud, Albert Einstein kaj nuntempe Angelina Jolie.

Eric

[redakti] Ekspono de siaj ideoj

"Traktato pri la reformo de la komprenpovo" ktp.

[redakti] Metafiziko, la "dio" de Spinozo

Unu temo grava ekde la komenco de la Etiko estas tiu de "disvolviĝo": ĉiuj ecoj de la universo estas jam entenitaj en la difino de la baza koncepto de Dio, la sekvo estas ekspresado, disvolviĝo de la konsekvencoj potenciale estantaj en la ĝerma koncepto. Same la ekekzisto de la diversaj modoj de la Substanco, t.e. la ekekzisto de la konata universo, kaj ĉiuj aliaj nekonataj.

[redakti] Ĉu Spinozo estis ateisto? Ĉu lia Dio estas "vera" Dio?

Dum lia vivo kaj la posta jarcento Spinozo estis ĉiam rigardata kiel "ateisto", kaj vere li akre kaj fundamente koncepte detruis la ĉefajn ideojn religiajn. Poste, oni ĉefe en la germana filozofio rigardis lin, pro lia panteismo, kiel "religia", mistika menso. La Dio de Spinozo ne estas persona sed oni konsideru ke esencaj atributoj de la unika Substanco laŭ Spinozo estas pensado kaj etendiĝo [1], do lia Realeco ne estas ia senkonscia (a)maso.

La Dio de Spinozo, similas tiun polspirigilon, kiun oni foje vidas en humuraj bildfilmoj: ĝi enspiras ĉion ĉirkaŭ ĝin, kaj eĉ la ĉirkaŭantan pejzaĝon! kaj fine eĉ ĝi mem, kaj ne plu estas polspirigilo.

Hann

[redakti] Politikaj ideoj de Spinozo

Socia kontrakto, libero, ktp

[redakti] Nova Skulptaĵo

Virino kaj Spinozo kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

[redakti] Tri Voloj

Spinozo serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la Esperantisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

[redakti] Notoj

  1. Esperanto,belsoneca,paca,neutra kaj unueca lingvo.Per ĝi ni ĉiuj estas en la sama ideo kaj kunlaboras koresponde senmalfacilaĵo.


Content Navigation
Aliaj lingvoj