FANDOM


" Ne ĉio brilanta estas diamanto"

~ Zamenhof pri Stelo
E cdd7f05c

"Gratuli pri via Ido-laboro"

~ Idisto

"Mi hopan yu aman ji!"

~ Reformista aŭtoro de ĉi tiu artikolo
Steloj, aŭ steloplurlatero, estas strangaj lumoj sur la nokta ĉielo. La steloj Sirio kaj Aldebarano povas kaŭzi konfuzojn al tiuj, plej maltrankvilecaj.
Esperanto-kluboj-004

Nerdoj diras ke ili estas grandegaj memlumantaj astroj, kiuj, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto, sed tiu estas tre dubinda. Se tiu estus vero, kiel oni vidas figuron kun kvin aŭ pli da pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj emblemo? Ĉiuj konas la sanktan verdastelon kaj oni scias ke ĝi ne estas pli granda ol unu mano!


Estas multaj tipoj da steloj, inter aliaj:

Historio Edit

1 5 10stelojbildflanko

Historie, stelo estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.

Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupronikelo).

En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.

Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.

Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

En la videokurso de Esperanto, "Pasporto al la tuta mondo", oni uzas stelojn kiel monunuon en la mondo de la rolantoj.

EnketoEdit

Sherlok Holmes kaj lia helpanto Watson ferias en tendaro. Dumnokte, subite, Holmes vekas Watson-on:

- Watson, kion vi vidas?

- Miloj da steloj.

- De tio, kion vi deduktas?

- Ke morgaŭ estos bela vetero!

- Watson, oni ŝtelis al ni la tendon!

300px-SteloKupono

AmemeEdit

-- Kara Elinjo, estu mia brilanta stelo!
-- Kiel vi pensas tion, ho, Rudolfo?
-- Aperu vespere, kaj matene malaperu!

La Vortoj de la Stel-DiinoEdit

Aŭskultu la vortojn de la Stel-Diino, kies piedpolvo estas la civitanoj de la ĉielo, kies korpo ĉirkaŭas la universon:

"Mi, Kiu estas la beleco de la verda Tero, kaj la blanka Luno inter la verdaj steloj, kaj la misteroj de la akvoj, Mi vokas viajn animojn leviĝi kaj veni al Mi. Ĉar Mi estas la animalo de naturo, kiu donas vivon al la universo. Ĉiuj aĵoj devenas el Mi, kaj ili devas reiri al Mi. Adorado de mi estu en la koro kiu ĝojas, ĉar ĉiuj agoj de amo kaj plezuro estas Miaj ritoj. Beleco, forteco, potenco, kompato, honoro, humileco, ridado, kaj fido estu en vi. Vi kiu serĉas koni Min, sciu, ke viaj serĉadoj kaj sopiroj ne sukcesos, krom se vi scias la Misteron: se tion, kion vi serĉas, vi ne trovas en vi mem, vi neniam ĝin trovos ekstere. Ĉar Mi estis kun vi depost la eko, kaj Mi estas tio, kiu estas atinginta fine de la deziro."

Falantaj stelojEdit

„Karulo, kion vi dezirus se faladus stelo?“

„Ke ĝi ne trafu min!“

Kiel krei stelonEdit

Oni povas ekhavi kvinpintan stelon per pentrado de linio de la vertico al la tria vertico, de la tria vertico al la kvina vertico, de la kvina vertico al la dua vertico, de la dua vertico al la kvara vertico, kaj de la kvara vertico al la unua vertico. Tio utiligas ripetatan adicion kun modulo de n, kie n estas la nombro de lateroj de la plurlatero kaj la ade adiciata numero x estas pli alta ol 1 kaj malpli ol n-1, aŭ: 1 < x < n-1. La notacio por tia plurlatero estas {n/x} (vidu la Schläfli-simbolon), kiu egalas al {n/n-x}. La plurlatero montrita dekstre estas {5/2}.

Merda steloEdit

La merda stelo laŭ Fundamenta Krestomatio kaj kelkaj aliaj fontoj estas tre interesa afero. Ĝi estas la plej taŭga simbolo de esperanto komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La merdo simbolas la realon de Esperanto, la stelo la mitaron kaj fantaziojn de Esperanto-propagando. La merda stelo videblas sur via panjo.

Komence la signo estis nur sur neceseja papero. En tiu jaro en La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj kaj cititaj faktoj pri tio ke jam ekzistis vizitkartojkovertoj kun surpreso Esperantisto aŭ Esperanto, kiam estiĝis propono ke ĉiu esperantisto portu ian signon. La unua, kiu ĵetis la ideon pri internacia komuna signo esperantista, estis B. G. Jonson el Östersund en 1892.

En 1893 aperis proponoj pri breloko portata sur la ĉeneto de poŝhorloĝo, apud la nazumo, ktp. Belfrunto Iskarioto konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu merdan esencon kaj portu ekstere stelon. En tia maniero la stelo fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero dum la merdeco de la stelo memorigos nin, pri la realo, kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al ĝi. Belfrunto do estas la iniciatinto de la merda Esperanto-stelo, kvankam tiu mencio ne klarigas, ĉu jam temis pri kvinpinta stelo aŭ ne (supozeble jes).

En 1895, oni ekpretigis merdajn kovertojn kun ora stelo. Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de sinjoro Pourcine por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la merdan stelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ verdan.

Cast

Vidu ankaŭEdit

Ne vidu ankaŭEdit