Steven Seagal
El Neciklopedio
"Venis tranĉilo al la gorĝo"
- ~ Zamenhof pri filmo de Seagal
Steven Seagal estas aktoraĉo kaj Putin-amanto el Miĉigano, kiu instruiĝis pri karateo de Michael Moore.
[redakti] Mensogemo
Tra la jaroj, Steven asertis ke li:
- Helpis trejni CIA-batalantojn kaj faris specialajn "favorojn" por ili (lia eksedzino diras, ke "Tute ne. Li neniam estis en la CIA.")
- Estas de itala deveno (li fakte estas duone juda, duon-irlanda)
- Batalis Jakuzaon kun helpo de la usona mafio
- Helpas aŭtentigi antikvajn glavojn por aŭkciaj domoj, ĉar li estas unu el la mondaj "elstaraj fakuloj pri glavoj"
- Estis studento de la fondinto de Akido, Morihei Ueshiba (kiu mortis en 1968)
- Parolas kvar lingvojn flue (li parolas nur la anglan)
- Verkis ĉi tiun artikolon (li fakte ŝtelis ĝin de alia sito kaj tradukis ĝin per Google)
[redakti] Putin-emo
Kiel ĉiuj aktoroj, li spertegas pri mondaj aferoj. Li subtenas Rusion kontraŭ Ukraino kaj diris pri Vladimir Putin, ke li estas "unu de la plej gloraj mond-estroj". Tamen liajn opiniojn pri Esperanto ankoraŭ ne rivelis li.
[redakti] Muziko
Steven Seagal verkis por la opero de Richard Strauss Die schweigsame Frau la libreton.
[redakti] Omaĝo
Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.