Striptizo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Edzo kaj edzino -- ĉiela difino"

~ Zamenhof ironie

"La danco estas iu perpendikulara esprimo de iu horizontala deziro"

~ George Bernard Shaw pri Striptizo

"La memkonteteco estas la ĉerkkovrilo de ĉia progreso"

~ Philip Rosenthal pri alia afero

"Se via estro ne estas en la ĉambro, dancu!"

~ Cindy McKee

"Ĉiu dancu sur siaj piedoj"

~ Marteno Lutero (Reĝo) pri striptizo

"Dancu! Dancu, karulino!!
Dancu longe kaj sen fino,
ĉar dancado serenigas
kaj la amon tre instigas"

~ Hans-Georg Kaiser
Malofta foto: antikva pastrino
prezentante la dancon de la sep vualoj.
Baldaŭ post la komenco de la danco - ŝi ĵus surmetis la ŝuojn…
"Ŝi dancas nuda."
~ Plena Analiza Gramatiko


Striptizo, bonalingve eniĝovoliga senvestiĝovidigoincitekscitsenvestiĝospektaklo (oni disputas, kompreneble), estas prezento de unu aŭ kelkaj personoj, dum kiu la prezentantoj iom post iom surmetas ĉiam pli da vestoj ĝis troŝarĝo devigas ĉesi, kutime en ritmo de skribmaŝino kaj kun certa, relative komplika koreografio. Nerdoj do povas konsideri tion kiel certan formon de gimnastiko.

Enhavo

[redakti] Kiel oni faras?

Ŝi dancas malnuda!
La prezentiĝo kutime komenciĝas en nudeco, kaj finiĝas kun vestarego :D. Se oni komencus vestita, kaj finus per nudeco, tio estus malstriptizo.

Ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la striptizo estis praktikata eksplicite nur de virinoj, sed kun la progreso de la seksa revolucio komencis aperi ankaŭ viraj (gejaj) striptizistoj. La prezentanta virino nomiĝas striptizistino kaj la viro striptizisto (:().

Oni kutime pagas la iston aŭ istinon laŭ la daŭro de la striptizo. Pro tio ili striptizas laŭeble plej malrapide.

[redakti] Kie oni faras?

Oni prezentas kaj instruas triptizon aŭ en baza lernejo aŭ aliaj edukocelaj institucioj. Iam ĝi povas esti ia postludo de prostitucio.

La striptizo aperas iam ankaŭ kiel parto de tre solenaj entombigoj.

Violkoloraj vestaĵoj helpas kaŝi problemojn de sangocirkulado, celuliton kaj varikojn. Atentu pri la postaĵo, kiu nepre bezonas aerumon por preventi troan ŝvitado.

[redakti] Historia deveno

La unua striptizo laŭ People's Almanac aperis fine de la 19-a jarcento en Parizo. Antaŭ tio, verŝajne, neniu pensis, ke aŭ danco aŭ vestado estas iel ajn erotika.

Laŭ klasika mitologio, la unua striptizistino estis Afrodita, la diino de la plaĝo, kiu inventis la bikinon, kaj malrapide surmetis ĝin, antaŭ ol ŝi eniris la akvon.

Afrodita estis ankaŭ la unua malstriptizistino. Post naĝado, ŝi sekigis sin per bantuko, sed la bankostumo restis malseka kaj malkomforta. Afrodita do vestis sin en la tuko, kaj demetis la mamzonon kaj la kalsoneton. Aliaj gedioj komencis kanti kaj aplaŭdi, kaj diris: "Ĉu vi ne demetos ankaŭ la tukon?" Afrodita komencis danci, demetis la tukon, kaj uzis ĝin kiel vipon por forpeli la gestultulojn. Pro tio ŝi iĝis eĉ pli populara.

Alia legendo, diras ke Demetra estas la diino de striptizo.

[redakti] Sciencaj aspektoj

Kvankam la ĉirilataj esploroj ankoraŭ daŭras, grupo de renomaj sciencistoj asertas, ke "striptizo ne estus imagebla sen vestoj, kvankam tio unuavide ŝajnas esti paradoksa".


[redakti] Amatore

Ulo ĉiuvespere gapas najbaran knabinon tra la fenestro, kiam ŝi senvestiĝas en la ĉambro. Iun tagon sonoras la telefono, la najbara knabino estas en ĝi:

-- Ha lo! Mi estas la najbara knabino. Eble vi scias: tiu, kiu loĝas

vid-al-vide al vi. Mi ne trovas mian kalsoneton, ĉu vi memoras, kien mi metis ĝin?

Klasika atlantida striptizo.
Striptizistino ripozante inter striptizoj.

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas artikoleton senhumuran pri striptizo.
(Ni rabis kaj plibonigis!)
Aliaj lingvoj
wikia