Studunto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Antaŭ ĉio zorgu oficon, -- plezuro atendos sian vicon"

~ Zamenhof al studunto perdante sian tempon

"Ĉiuj diras ke mi estas "absoluta senutilulo", sed fakte mi ne estas "absoluta senutilulo", almenau mi ja UTILAS kiel malbona, nesekvinda, ekzemplo"

~ Studunto pri si mem

Studunto estas nestudanta studento. Studunto ĝuadas sian vivon, aktive vivas (ĉefe dum nokto), aŭskultas muzikon, amuziĝadas kun kamaradoj, ofte drinkas alkoholon, fumas marĥuanon, ktp.

Asekuriteco estas antaŭkondiĉo por studentiĝi, ĉar studuntoj ofte acidentiĝis.

Enhavo

[redakti] Lernejo kaj Universitato

Lernejo estas negravas afero, eblas drinki. Studado estas serioza afero, post fino de universitato estos kaosa periodeto, kaj certe mi iros ien.

[redakti] Normala studunta semajno

  • lundo: mi havas kapdoloron, mi ne iras lernejon
  • mardo: mi havas malmulte da monon, mi estas malsata
  • merkredo: mi ne havas sufiĉan monon, mi estas tre malsata
  • ĵaudo: mi ne havas monon, mi estas tre malsatega
  • vendredo: mi finfine havas monon!
  • sabato: mi ne memoras
  • dimanĉo: mi ne memoras

[redakti] Testo pri elektro

Studunto ekzameniĝas pri elektriko kaj montras absolutan mankon je teoriaj scioj. Profesoro donas al li lastan ŝancon: "Se vi kapablas klarigi al mi ion praktikan, mi ne malsukcesigos vin. Ĉu vi scias, kiel funkcias tramo?" --- "Ho jes, kompreneble, tramo funkcias per elektra motoro; ĝi veturas sur feraj reloj, super la reloj estas drato, laŭ tiu drato glitas kurentprenilo, en la formo de troleo aŭ pantografo..." --- la profesoro ektrankviliĝas --- "...kaj kiam tiu kurentprenilo frotas la draton, ekestas frota elektro, kiu funkciigas la tramon!"

La profesoro, senespere, redemandas: "Se vere tiel estus, kiamaniere tramo povus ekveturi?" "Ha, simple; por tio la kondukisto ja havas krankon, kiun li turnas por ekveturigi!"

[redakti] Testo pri anatomio

Studunto ekzameniĝas pri anatomio. Bedaŭrinde montriĝas, ke lia scio de la internacia lingvo havas mankojn. Demandite pri montrita organo, li respondas: "Tio ĉi estas la hebadon."

Profesoro korektas: "Unue oni ne diras hebadon, sed hepaton; due ne 'estas la hepaton', sed 'estas la hepato'. Trie ĝi estas ne la hepato, sed la lieno."

[redakti] Juro

Juĝisto demandas Studunton: "Kiam vi vidis, ke la viroj ekbatis sin reciproke per bierkruĉoj, ĉu vi ne povis pacigi ilin?" "Mi tre volis, sinjoro juĝisto, sed mi mem ne havis bierkruĉon."

[redakti] Principoj

Luigantino de ĉambro: Antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon.

Studunto: Tio ĉi estas ankaŭ mia principo: "aŭ akurate, aŭ tute ne!"

[redakti] Eks-Studunto

Eks-studunto vicstaras en vendejo, kiam bela virino entuziasme salutas lin kaj ridetas. Ŝi estas tre bela kaj ŝajne konas lin, do la viro penis memori kiu estas la virino, sed ne povas.

La virino, vidante ke la viro ne konas ŝin, diras, “Mi pardonpetas. Mi kredis, ke vi estas la patro de unu de miaj knaboj.” Tiam, ŝi eliras la vendejon.

Une la viro estas ŝokita, ke virino eĉ ne konus la patron de siaj geknaboj. Tiam, li ekmaltrankviliĝas. Eble, dum unu el la frenezaj festoj li ĉeestis dum universitato, eble li ja patris ŝian knabon.

Li kuras de la vendejo, vidas la virinon nur kelkaj paŝoj for, kaj demandas al ŝi, “Ĉu vi estas tiu virino, kiun mi renkontis je la festo, kie ni trinkegis kaj faris frenezan sekson sur la kanapo antaŭ ĉiuj?”

“Ne,” la virino diras, ŝokita aspekto sur vizaĝo. “Mi instruis je la lernejo de via filo.”


[redakti] Jubilea telegramo

Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de « Guberniaj Skizoj » de la rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj de la N. . .a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : « Ĉiujare-tagmanĝantaj studentoj. » Post unu horo de Ŝĉedrin venis respondo : « Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin. »

[redakti] El historio

Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon : — Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Hübert.]