Subgrundaj medioj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo"

~ Zamenhof pri subgrunduloj
Subgrundaj medioj estas medioj, kiuj estas en subgrundo. Ekzemple: metroo, tuneloj kaj esperanto-movado.
Nnm166

Laŭ sankta ReVo, grundo estas Tero, konsiderata laŭ sia ĥemia konsisto, sia kvalito por kulturo, sia firmeco por konstruo aŭ alia uzado. Sekve "subgrundaj medioj" estas subĥemiaj, subkulturaj, subfirmaj kaj subuzeblaj, ekzate kiel Esperanto.

Vikipedio diras ke subgrundaj medioj tamen ne estas sinonimo de kontraŭkulturo ĉar ili ne fronte kontraŭstaras majoritaton sed esperas disvulviĝi marĝene de ĝi, en ĝia ombro. Ekzate kiel UEA, ekzemple.

[redakti] Scienco

La morala scienco senrompeble ligiĝas al la kapablo de la subgrundaj medioj juĝi sin mem kaj direkti siajn sinjorojn, kaj sekve al la sinsekva sento de tentigo aŭ de kulto.

Content Navigation
Aliaj lingvoj