Submara ĉasado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro"

~ Zamenhof pri submara vesto
1110

Submara ĉashundo

"Kiam sagoj trafas fiŝaron, tiam sangon ellasas en maron."
~ Konfuceo

"Fiŝo, pikilo, fikilo, piĉo... Kio simboligas kion?"

~ Psikanalizisto

"Nek la ŝarkon, nek delfenon,
ĉasas mi nek la balenon.
Mi ne estas skafandristo,
estas mi Esperantisto."

~ Julio Bagio

"Via kapto estas fakto, por kio la barakto?"

~ Julia Bagio (al fiŝo)

"Submara ĉasado estas antikva metodo de fiŝkaptado"

~ Vikipedio pri submara ĉasado

"Submara ĉasado estas speco defiŝkaptado, kiu iome similasĉasadon sur la tero"

~ aŭtomata tradukilo pri submara ĉasado

"Fiŝkaptado aŭ fiŝado temas pri klopodo ĉasi fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco"

~ George Soros pri submara ĉasado

"Ja estas tre malbonaj artikoloj, pri tio ni ĉiuj konscias"

~ Tonjo del Barrio pri ĉi tiu artikolo

Submara ĉasado estas formo de fiŝkaptado, farata (sufiĉe strange) sub la surfaco de la maro. Oni pikas la fiŝojn per lanco, ofte ĵetata el malgranda submarŝipo. Oni kutime ĉasas kun helpo de submaraj ĉashundoj, kiuj avide spuras tra arbaroj de maralgo, kaj igas la fiŝojn naĝi eksteren.

Lancitafiŝo

Jen bildo pri fiŝo trafata per lanco, verŝajne ĵetita de homo.

[redakti] Historio

Allen2

La dato de la invento de la submara ĉasado estas ne certa, sed la plej nerda skribita referenco estas de 1890 p.K. en la Nerdaj Notoj pri movado "Mondverdaj" el Polio verkita de Xu Yue (gejaĉo).

La unuaj submaraj ĉasistoj estis la dio Neptuno kaj la sirenoj, kiuj uzis tridentojn por kapti tinusojn. Kiam homoj lernis pri la praktiko, la sirenoj mem estis ofte ĉasataj, kaj farataj en picojn. Tio kondukis al monda varmiĝo, kaj al la falo de Atlantido.

[redakti] Homa naturo

Homoj naskigsas nek liberaj nek egalaj. La natura homa cirkonstanco estas ne libereco sed submara ĉasado .

[redakti] Nerdaĵoj kaj hispanaĵoj

Submarafusilo

Submara fusilo
kiel moda akcesoraĵo.

Submara ĉasado (france chasse sous-marine, hispane caza submarina, portugale caça submarina) ankaŭ nomiĝas 'submara fiŝkaptado' (hispane pesca submarina) aŭ 'lanco-fiŝkaptado' (angle spearfishing, germane Speerfischen). Ĉi tiuj esprimoj ne estas tute samsencaj. Laŭ hispana leĝo, se subakviĝita homo kaptas marbeston eĉ per mano, sen lanco, tio ankaŭ estas klasita kiel submara fiŝkaptado (pesca submarina).

[redakti] Apneo

Ulo plonĝas kun spiraparato, kaj admiras la submaran faŭnon. Li atingas 15-metran profundon kiam li rimarkas aliulon tute proksime, sed kiu plonĝas sen aparato, sen aerbotelo, sen iu ajn plonĝista ekipaĵo -- do apnee, laŭ la scienca termino.

Unua ulo admiras la talenton de tia plonĝisto, kaj decidas daŭre profundiĝi ĝis -20 metroj. Kaj lin rapide re-aliĝas la apneulo.

Nun, iom incitita, ulo ekplonĝas ĝis -30 metroj... sed la alia plonĝanto rapide reatingas lin.

Mirigite, ulo prenas sian akvorezistan tabuleton kun speciala skribilo, kaj skribas, "Kion vi faras tiom profunde sen aparato!?"

La aliulo prenas la skribilon kaj respondas, "Mi dronas, stultulo!"

[redakti] Komparo kun aliaj formoj de fiŝado

2539 o

Kvankam ĉiu formo de fiŝkaptado estas perforta, submara ĉasado estas plej klare perforta, ĉar oni renkontas la fiŝon en ĝia natura ĉirkaŭaĵo, antaŭ ol pafas.

Pro tio, ĝi estas tre amuza.

En submara fiŝkaptado, oni malofte uzas logaĵon, sed pli ofte uzas la scivolon de la fiŝo por logi ĝin. La submara ĉasisto estas do malpli donema ol la fiŝ-hokisto, kiu almenaŭ donas al la fiŝo ion por manĝi.

[redakti] Iloj

5so1 500

Submaraj ĉasistoj ofte uzas spirtubojn, la uzo de premaerujoj por spiri ankaŭ estas konata, sed ĝi estas multe malpli akceptata de la komunumo de submaraj ĉasistoj.

Inter la iloj uzataj por piki fiŝojn estas

  • la simpla permana lanco, ofte kun elasto ligita.
  • La tridento estas mardia kaj diabla formo de permana fiŝlanco.
  • la havaja katapulto - tubo kun elasto, por ĵeti lancon. Oni uzas ĝin iome kiel pafarkon.
  • lasero
  • la submara fusilo.
  • atomsubmarŝipo.

[redakti] Submara fusilo

Submara fusilopikilpafilo estas ilo, kiu ĵetas lancon. Per tiu ilo, oni povas tute fuŝi fiŝon.

Submara fusilo estas utila

  • Por senkuraĝigi plaĝajn fotistojn.
  • Por kolekti sciencajn specimenojn, ekz. el la lagoj de Titano.
  • En bataloj inter sekretaj agentoj, por savi la mondon. [1]
  • Por defendi sin kontraŭ la giganta polpo.
  • Eĉ kelkfoje por piki marbeston por manĝi. Franda!

[redakti] En literaturo

Julia Bagio verkis plurajn poemojn pri la temo por la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso. Jen ekzemplo...

Triumfodegalatea

Antikva greka pentraĵo pri la fiŝlancistoj de Atlantido.

Kvazaŭ tra ĝardeno,
mi irus por frukto,
submare mi ĉasas,
kviete, sen lukto.
Nur maskon, spirtubon,
naĝistan harpunon,
naĝilojn mi portas,
sed ne bankostumon.
Inter la koraloj
mi vagadas lude.
La polpoj, medusoj
ankaŭ iras nude.
Al mi venas fiŝo,
naĝante sen timo.
Mi pafas, trapikas!
Ĉu temas pri krimo?


[redakti] Sekura konsilo

Ba o

Julia Bagio pafas anon de Verda Paco.

Se vi vidas tentaklon, kiu elvenis el submara kaverno, ne pafu vian submaran fusilon, antaŭ ol vi sĉias la grandecon de la tentaklulo. Eble ĝi estas la granda Ĥtulho...

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Piednotoj

6537 n
  1. "Por savi la mondon, voku Ĝejmz Bondon."
    El la Arĥaika Esperanta Proverbaro.



La Vikipedio havas tre seriozan artikolon pri submara ĉasado.
Content Navigation