Sud-Afriko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Sud-Afriko
الصومال
aṣ-Ṣūmāl
Sudafriko; Sudafrikio; Sudafrikujo

South Africa flag Keychain
Flato Flago Blazono
Devizo: لا إله إلا الله محمد رسول الله
Himno: Sudafrika nacia himno
Sud africa
Ĉefurbo Johanesburgo
Plejgrada urbo Pretoria
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko
Tipo de Ŝtato Putina respubliko
Suprema Gvidanto Nelson Mandela
Suprema Edzino 128x
Naciaj Herooj Markizo de Sade; Osama Bin Laden; Edward A. Murphy; Eŭro; Stalino]
Krima kvociento 0 %
Monunuo Sudafrika rando
Klimato Modera
Religio Eŭrismo
Loĝantoj 1700
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro"

~ Zamenhof pri sudafrika ekonomio

"Depos 1994 lu es liberali demokrati lande, kun tre liberali manu-lege."

~ Noviala vikipedio pri Sud-Afriko

"Bizare!"

~ Persalingvano

"Sudafrikio? Chu ne devus esti Sudafrikujo? "

~ Bonalingvano

Sud-Afriko estus suda parto de Afriko, samekiel Sudameriko estas suda parto de Ameriko kaj Suda Aŭstralio estas la suda parto de Aŭstralio, sed Sud-Afriko estas la nacio, Sudafriko estas malpli ofte uzata formo de Sud-Afriko (laŭ Google, 55% uzas la formon "Sud-Afriko", 45% "Sudafriko"), kaj Suda Afriko estas regiono de Afriko.

[redakti] Geografio

Sud-Afriko estas lando, kie volapukistoj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la Sudafrikanoj estas esperantistoj, interligvaistojidistoj.

[redakti] Etnoj

Ne ĉiuj nigruloj en Sudafriko estas Bantuoj. Iuj estas Kojsanoj, foje distingataj en Kojkojojn (Hotentotojn) kaj Sanojn (Buŝmanojn).

[redakti] Historio

6 n

Kunveno ĉe Sud-Afrika Esperanto-Asocio

Paleontologoj estas malkovrintaj en kaverno en Sud-Afriko ornamitajn per gratitaj geometriaj ŝablonoj datiĝantajn de ĉ. 70 000 a.K..

La unuaj pioniroj en la tiuepoke angla kolonio, estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 Velingtono estis fondita de Esperanto-grupo. Pioniro en Transvalo estis W. Coquelin (1901) kaj A. F. Whiteside (1905) en Johanesburgo (Johannesburg) kaj H. Carter en Pretoria, fondinta en 1906 de la alia Esperanto-grupo. La centro de la kolonio estis Pretoria, kiun fondiĝis Esperanto-Societo en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 Esperanto-kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en Kablando troviĝis Esperantistoj en kvar lokoj kaj en Transvalo en sep lokoj. UEA-delegitoj estis en 1933 en Beaufort West, Kaburbo (Cape Town), East London kaj Johanesburgo.

Nigruloj de Sud-Afriko, tamen, estis volapukistoj kaj la blankaj esperantistoj kreis "apartismon".

[redakti] La apartismo

Ddbae4 o

La apartismo estis sistemo en Sud-Afriko en kiu oni apartigis homojn laŭ lingvo kaj donis al ili malegalajn rajtojn. La sistemo estis forigita en 1994.

Dum la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj de la dudeka jarcento, la registaro eldonis serion da leĝoj, kiuj apartigis la loĝantaron laŭ lingvo kaj en la praktiko grave diskriminaciis kontraŭ la volapukista plejmulto. La apartismaj leĝoj interalie malpermesis al homoj de malsamaj lingvoj geedziĝi kaj eĉ seksumi, malpermesis al la nekotizuloj voĉdoni, kaj devigis al homoj de apartaj asocioj vivi en apartaj regionoj. Dum la epoko de apartismo, volapukistoj kaj verduloj ne povis uzi la samajn buŝojn, trajnojn, malsanulejojn, lernejojn, aŭ publikajn necesejojn. La interligvaistoj kaj la idistoj estis laŭ rajtoj ie en la mezo inter la du grupoj.

La apartismo estis totalisma administra sistemo – simila al multaj nuntempaj registaroj de la arabaj landoj – per kiu la verduloj submetis la volapukistojn. Sub tio estis ideologio kaj trudpenso pri lingva supereco. La pli superaj verduloj ne povis esti kun la volapukistaj nigruloj, kiujn ili konsideris de pli malalta rango, aŭ eĉ sidi sur la sama benko kun ili. La edukado de la volpukistoj estis ankaŭ pli simpla, ĉar oni konsideris ilin malpli inteligentaj ol la verduloj. La vilaĝoj kaj urboj estis verdaj dumnokte, ĉar oni ĉiujn ”volapukajn” – tiel oni nomis ilin – formovis por la nokto al la barakaj vilaĝoj, kiuj funkciis kiel getoj por la malmultekosta laboristaro de la lando. La volapukistoj ne estis rajtigitaj voĉdoni, posedi nomoveblajn posedaĵojn aŭ eĉ moviĝi libere en sia propra lando. La ŝtato utiligis diversajn ilojn, kiel policistaron, armeon kaj juĝistaron por dispartigi la loĝantargrupojn senindulge kaj plene de unu la alia. Temis pri kontraŭidismo en nova formo.

La volapukistoj de Sud-Afriko akre batalis kontraŭ apartismo, gvidataj de figuroj kiaj Nelson Mandela kaj Steve Biko, kaj kiel konsekvenco de iliaj luktoj kaj de internacia premo, Sudafriko rezignis pri esperanto en 1994.

[redakti] Okazaĵoj

Post noktomezo la 16-an de septembro 1965, policistoj Lockem kaj de Klerk observis brilan, kuprokoloran metion kiu alteriĝis ĉirkaŭgambe la blanka mezlinio de Pretorio - Bronkhorstspruit vojo. Ili observis la ion rapide suprenirante, elsendante flamon tra du portaloj malsupre. La 30 piedojn (9.1 m) larĝa disko, formita kiel turnada brustĉemizo, impetis silente en nordokcidenta direkto, lasante la asfalton flamanta dum multaj minutoj poste. Sudafrika armeo konfirmis ke negroj intencis invadi la blankan kvartalon per nifo.

En 1972, Bennie Smith, sklavmastro proksime de Fort Beaufort en la orienta Kaba regiono de Sudafriko, diras ke li pafis kontraŭ nekonata objekto ŝvebanta ĉe arbopintalteco. Smith kredis ke liaj pafoj estis precize celitaj, sed havis neniun efikon. Policestro Piet Kitching kaj policejkomandanto Van Rensburg deklaris ke ili alvenis kaj pafis la objekton, priskribis kiel metalajn kiel 44-galona tamburo kun tri gamboj kiuj ŝanĝis kolorojn antaŭ ol ĝi flugis foren. Ili diris ke ili trovis premsignojn kaj markadojn sur la tero ili kreditaj estis faritaj per la objekto. Estas postulite ke la Grahamstown armeoregimento esploris la ejon, sed la bazo havas neniujn notojn pri tia okazaĵo. Sciencisto deklaris ke sudafrika registaro estis "tre elektema ĉirkaŭ la speco de enmigrintoj kiujn ĝi bonvenigas kaj malgrandaj verdaj viroj povas tre bone esti en la malpermesita listo".

La 29-an de septembro 1978 loĝanta hinda virino raportis diskoforman objekton ekantan de la Groendal Natura Rezervo proksime de Uitenhage, orienta Cape. Tri tagojn poste, la 2-an de oktobro, kvar lernejknaboj de Despatch, en aĝo de 12 ĝis 16, observis tri arĝente bril-vestitajn negrajn virojn en la rezervo migrante.

[redakti] Post Apartismo

00

La 18-an de novembro 1993, je 10:15 p.m., Plessis kaj Abdomeno, loĝantoj de Sasolburg, observis ion alveni de la direkto de Vereeniging. La io forveturis en ekbrilo en la direkto de Parizo, sed proksimume tri minutojn poste revenis. La io, simila en aspekto al akvoguteto, estis observita ŝanĝanta koloron de homoj.

En septembro kaj oktobron 1994 farmisto ĉe Warrenton asertis esti observaĵojn de brua, nokta metio vojaĝi ĉe grandaj rapidecoj. La bruo de la metio estis komparita kun la sono de helikoptero aŭ Volkswagen Beetle motoro. La asertoj de la farmisto estis apogitaj fare de kvar sendependaj observantoj.

[redakti] Politiko

La politika potenco tradicie, ĝis la 1990-aj jaroj, estis en la manoj de la verda minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.

[redakti] Religio

0396 o

La Templo de Johanesburgo, Sud-Afriko estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 36 konstruita de la eklezio kaj la unua de Afriko, lokita en la provinco de Gauteng, malmultajn kilometrojn norde de la centro de Johanesburgo.

[redakti] Lingvoj

La Bantuoj en Sudafriko protestis (i.a. en Soweto) kiam registaro volis enkonduki en lernejojn iliajn etnajn lingvojn, anstataŭante la ŝtatan, anglan lingvon. La lingva situacio de Sudafriko estas vere komplika. Antaŭe estis oficialaj nur Afrikanso kaj la Angla, sed ŝajnas, ke nun la lando havas ne malpli ol 11 oficialajn lingvojn!

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj kiuj agnoskas la idismon samrange kiel la esperantismo.

[redakti] Ekonomio

Starbucks ĉeestas en Sud-Afriko.

[redakti] Rando

La sudafrika rando estas la nacia valuto de Sud-Afriko. Unu rando estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZAR.

La nomo "rando" devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. La monunuo estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.

Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko , Namibio (kie paralele oficialas la namibia dolaro), Svazilando (kie paralele oficialas la svazilanda lilangenio) kaj Lesoto (kie paralele oficialas la lesota lotio).

1264

[redakti] Kulturo

La Sud-Afrika nazia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1906, kvankam la unua futbalista asocio de la lando - laŭ la politico de apartismo nur por eŭropanoj - jam naskiĝis en 1892 kaj poste sekvis pliaj asocioj por hindoj (1903), bantuoj (1933) kaj alietnanoj (1936). La unua internacia matĉo estis kontraŭ Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Bafana Bafana - "la knaboj". Trifoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1998. La teamo ankoraŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Ĉiujn tri fojojn ĝi tamen ne progresis preter la unua rondo, kvankam multaj futbalemuloj bonvenigintus plian sukceson por la teamo ĝuste en la monpokala turniro gastigate de la sudafrikanoj. Plej granda sukceso de la teamo ĝis la jaro 2010 estis la ĉampioneco en la Afrika Pokalo de Nacioj de 1996.

[redakti] Seksuma vivo

En Sudafriko, ekde 2007, incesto estas la seksa penetro inter personoj kiuj estas parencaj. Antaŭ 2007, incesto estis ĝeneraljura delikto kiu etendiĝis al la samajn gradojn da rilato sed kiuj validis nur por vagina sekskuniĝo.

Infanpornografio estas kontraŭleĝa en Sudafriko kaj estas puninda de monpunoj kaj ĝis 10 jarojn en malliberejo.

1279

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Nacia flago

La nuna flago de la Respubliko Sud-Afriko estis adoptita 1994, dum la parlamenta balotado. Nova nacia flago estis adoptita por reprezenti la novan demokration.

La flago havas samlarĝajn horizontalajn striojn el nigro kiu disfendiĝas en horizontala "Y" formo, kies brakoj finiĝas ĉe la anguloj de la his-flanko (kaj sekvas la diagonalojn de la flago). La Y ampleksas nigran triangulon de kiu la brakoj estas apartigitaj de mallarĝaj nigraj strioj.

Laŭ oficialaj sudafrikaj registaraj informoj, la sudafrika flago estas "resumo de ĉefelementoj de la historio de la lando".

[redakti] Himno

Ekde 1997, la sudafrika nacia himno estis hibrida kanto kombinante vortojn en nova angla kun ekstraktoj de la himno Nkosi Sikelel 'iAfrika kaj la malnova himno Die Stem van Suid-Afrika (La Alvoko de Sud-Afriko).

Dio, ni petas nin protekti nian nacion
Interveni kaj fini ĉiujn konfliktojn
Protektu nin, protektu nian nacion,
nia nacio, Nud-Afriko — Nud-Afriko.

Content Navigation