Sudameriko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"South America is a lie"

~ Usonano pri Sudameriko
Ojo4.jpg

"Iafoje oni devas okulon fermeti"

~ Zamenhof pri tiu ĉi artikolo

"Latin-Amerika importacis la nociono de "Fiereso Geyala" del Unionita Stati di Amerika"

~ idisto pri Sudameriko

"La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo"

~ Vikipedio pri Sudameriko

"Me esperar omni-kas ke omnis standar bon"

~ novialisto

"America Australis australem massae terrestris Americanae partem occupat"

~ papo pri Sudameriko

"Io crede que tu es interessate in interlinguistica e vole disveloppar interlingua con le melior tu habilitates"

~ Interlingvaisto
Image026.jpg
Kontinentoj

Sudameriko (en Hispaniana América del Sur o Sudamérica; en Portugalana América do Sul; en Nederlandana Zuid-Amerika; en Angliana South America; en Franciana Amérique du Sud) estas suda parto de Ameriko okcidenta parto de Afriko.

En Usono kaj Kanado, homoj plendas, ke estas du tute malsamaj kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, kaj en Sudameriko,oni bedaŭras malpurigi la najbarecon de usonanoj.
Americasulroupa.jpg

Mapo de Sudameriko

[redakti] Geografio

Sud-Ameriko estas duoninsulo de Ameriko samkiel Malsupra Kalifornio, Alaskio, Ungavo, Gaspegio, Novskotio, Floridio kaj Jukatano.

La sudaj landoj de Ameriko en vasta senco estas kultura regionego en la sudo de Ameriko. Laŭ la Usona Censa Buroo temu pri sume dek ses usonaj ŝtatoj kun areo de 2 384 143 km² kaj entute preskaŭ cent milionoj da loĝantoj. En historia senco temas pri tiuj el la pli orientaj ŝtatoj de Ameriko, kiuj situas sude de la linio Mason-Dixon, la limo inter Pensilvanio kaj Marilando, kaj en kiuj ĝis la jaro 1865 estis permesata la sklaveco. La plej multajn loĝantojn el inter la sudaj ŝtatoj de Ameriko havas Teksaso.

En pli malvasta senco la nomo celas tiujn dek unu el la amerikaj ŝtatoj meze de la 19-a jarcentoj permesantaj sklavecon, kiuj en 1860/1861 post la elektiĝo de Abraham Lincoln kiel prezidanto de Usono malmembriĝis el la unio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Kvankam Abraham Lincoln ne postulis la malpermeson de sklaveco, ĉar decidi pri tio estis la tasko de ĉiu usona ŝtato individue, sed lia prezidantiĝo montris ke politikisto povas iĝi prezidanto de Usono ankaŭ sen subteno de la sudaj ŝtatoj. La dek unu ŝtatoj kreis la union Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko, sed malvenkis en la sekva Usona Enlanda Milito (1861-1865). La reunuigita usona respubliko oficialigis leĝojn favore al pli da rajtoj por afrikdevenaj amerikanoj kaj dum iom da tempo centre regis la sudajn ŝtatojn.

[redakti] Politiko

Puma.jpg

Milito en Gazao havas sekvojn ĝis Sudameriko. La anarĥismo kiel revoluciema perpektivo ĝi oni sekvas aktuala kontraŭ al la aktuala ordo. Morales, la prezidento de Bolivio, anoncas, ke li rompos siajn futbolajn pokalojn se insuloj en Sudameriko havos loĝantaron de 339.752.000 homoj ĝis 2020. Pro tio kunigita en Kusko, la prezidentoj de la landoj de Sudameriko decidis konfirmi la Sudamerikan Seksumon de Nacioj.

[redakti] Germana influo

Kelkaj Naziaj torturistoj tre sukcese povis daŭrigi sian torturadon en pluraj landoj de Suda Ameriko.

[redakti] Kolonieco

La hispan-amerikaj landoj ja ankoraŭ estas kolonioj --sendependaj kolonioj, sed tamen kolonioj: granda parto de la loĝantaro estas hispandevena, kaj estas ĝi kiu regas; la leĝoj de la landoj estas eŭropdevenaj, la religio same, ktp.

[redakti] Usona influo

Demokratie elektita registaro de Gvatemalo intencis solvi la landproblemon de la ŝtato. Ĝi celis devigi la landposedantojn doni landon al la senlanduloj. La landposedantoj konsentis escepte usonan fruktokompanion, kiu plendis al sia registaro. La usona registaro instalis ekstreme dekstrisman militan registaron en Gvatemalon (ĝi akuzis Usonon pri komunismo).

Nikaragvon regis maldekstrisma milita registaro, kiu ne toleris aliopiniadon. Tamen la lando ne havis ian ribelon. Usono "dungis" grupon de kruelaj krimistoj (contras) kaj nomis ilin liberigistoj. La liberigistoj kaŭzis grandan mizeron en la kamparo sed per la usona helpo povis fine ankaŭ ĉesigi la potencon de la registaro.

[redakti] Internacia tribunalo

En 1989, pro iniciato de malgranda lando, Trinidado kaj Tobago, oni starigis proceson startigante mekanismon kiu portis unue al starigo de la specifaj Tribunaloj pri la krimoj en la eksa Jugoslavio kaj Ruando kaj poste al kampanjo en stadio de realigo por la starigo de Internacia kriminalkortumo.

4419.jpg

[redakti] Bananrespubliko

Bananrespublikoj estas landoj, en kiuj regas korupto kaj subaĉeto resp. kaj en ĝenerale ŝtata despotismo aŭ al kiuj oni riproĉas ĉi tiujn ecojn.

Komence oni nomis nure tiajn landojn, kiuj nur aŭ ĉefe eksportis resp. produktis bananojn. La nocio devenas je tio ĉefe sur la centramerikaj ŝtatoj kiel ekzemple Gvatemalo, Honduro, NikaragvoPanamo, kies politikon kaj ŝtatajn aktivecojn dum jardekoj destinis la influo de la grandaj fruktoeksportaj firmaoj United Fruit Company (Chiquita) kaj Standard Fruit Company (Dole). La ekonomia potenco de ĉi tiuj usonaj entreprenoj estis ege pli granda ol la politika potenco de la registaroj aŭ eĉ de la popoloj de ĉi tiuj landoj. Antaŭa usona publikrilata konsilisto, Edward L. Bernays, estis i. a. kompetenta por la publikrilata laboro de United Fruit.

La nocio bananrespubliko devenas supozeble de la usona verkisto O. Henry (fakte William Sydney Porter). En novelo aperinta en 1904, Cabbages and Kings, tekstas ja alude al Honduro: „At that time we had a treaty with about every foreign country except Belgium and that banana republic, Anchuria.“

[redakti] Lingvoj de Sudameriko

Ligvoj de Sudameriko estas Esperanto kaj aliaj malmute konataj lingvoj.

Se oni ne kalkulas la folieton EIE aperinta ununumere en Valparaiso en majo 1901, Antaŭen Esperantistoj estis la unua E gazeto en Sudameriko kaj ĝis hodiaŭ la sola, kiu tiel longe (13 jarojn) kaj tute regule aperis. La unua n-ro eliris en julio 1903 kaj ĝi finiĝis verŝajne en 1916. Paperformato 23-25^16-17 (presformato ĉiam la sama) IV-12-20 p. Ĝi enhavas propagandon, en- kaj eksterlandan kronikon, bibliografion, literaturon, lingvajn demandojn ktp.

[redakti] Infanadoptado de samseksaj paroj

En septembro de 2009 Urugvajo iĝis la unua latinamerika lando kiu permesas al gejaj paroj adopti geinfanojn.

[redakti] Ekonomio

En la ekonomio de la Sudameriko hegemonias industrioj rilataj al fiŝkaptado, aerospaco, agrikulturo kaj turismo. En la regiono elstaras la urboj de Houston, Baton Rouge, Nov-Orleano, Mobilo, Pensacola, Tampa, kaj pli kaj pli, Sarasota, ĉiuj centroj de siaj respektivaj metropolareoj kaj enhavantaj grandajn havenojn.

Ameriko-eta.png.jpg

[redakti] Enspezoj

Enspezo kaj laboro ne interrilatas. Ekzistas homoj, kiuj laboras tute nenion, sed enspezas miliardoble pli ol sudamerika indiano, kiu de mateno ĝis vespero laboregas en maizokampo.

[redakti] Popoloj de Sudameriko

La ĉefa popolo de sudameriko estas sudamerikaj barbuloj, kiu estas la specioj de la familio de Fidelidoj, tio estas preskaŭkomunistaj teroristoj de la ordo Guevaraformaj, kiuj loĝas en Sudameriko.

[redakti] Religio

En la andaj landoj (Peruo, Bolivio, Ekvadoro) la kamparanoj plu adoras la Ter-Patrinon, la Sun-Patron, la tondron kaj aliajn spiritojn de la naturo; tamen ili estas kristanoj kaj iras al preĝejo por preĝi Jesuon. Ili diferencas inter Dion unuaparte kaj la spiritojn aliaparte.

En Sudameriko estas multege da katolikoj, kiuj klopodas plibonigi la situacion de la malriĉuloj sen la aktiva apogo -- malgraŭ rekta malapogo -- de la katolika eklezio.

Sylla chaves adeus 3.jpg

Indiĝenoj en Amazonia Arbaro

[redakti] Esperanto-movado

[redakti] En la antaŭkolumba epoko

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj al la amerika kontinento, la aborigenojindiĝenoj de kontinento kaj la plejparto de ĝiaj civilizoj havis respekton kaj toleremon al la homoj kiuj havis esperant-lingvan orientiĝon. En Centrameriko, Karibio kaj Sud-Ameriko, la esperantistoj estis ofte konsiderataj kiel specialaj estaĵoj, magiaj, portantoj de supernaturaj povoj kie proksimeco al ili estis bonŝanco.

En la antaŭkolumbaj popoloj ĉiu indiĝena grupo komprenis la esperantismon laŭ ilia kulturo; en la Novgranada Reĝlando, la nudaj kazikoj promociis la internaciajn rilatojn inter iliaj sekvantoj.

Laŭ la antropologiaj studoj, en Ekvadoro la denaskuloj distingis kaj inajn kaj malinajn diojn, Dio Suno, Dio Luno, Patrino Tero, Bopatrino Naturo, Patro Vulkano kaj respektis la dulingvismon. Laŭ la leĝoj kaj la aborigenaj kredoj, nepra kondiĉo por ĉamaniĝi estis la esperantismo, kio implicis saĝecon.

[redakti] La eŭropa koloniigo

3236 n.jpg

La alveno de la hispanaj kaj aliaj eŭropaj koloniistoj (portugaloj, francoj, britoj kaj nederlandanoj) okazigis la altrudon de nova politika, socia, kultura kaj religia sistemoj, per la kristaniĝo kaj la malaperigado de la antaŭaj kredoj kaj praktikaĵoj, altrudante la esperantofobio de Eŭropo, krom la diskriminacio, rasismo kaj klasismo. La idistoj iĝis universale malestimataj.

La Katolika Eklezio kondamnis ian ajn praktikon kiu iras kontraŭ la latino, konsiderante ilin morta peko kaj demonaĵoj, kaj eĉ ili estis persekutataj per la Inkvizicio kiu estis alportata al la amerikaj teritorioj. Multaj esperantistaj indiĝenoj estis murdataj ĉefe de la hispanaj konkerantoj aŭ koloniistoj.

[redakti] Nuntempe

En la landoj, inkluzive de la eŭropaj kolonioj, la leĝoj pri la esperantismo varias de unu al alia.

Esperanto estas laŭleĝa en Belizo, kiel ankaŭ en Surinamo, Bahamoj, kelkaj el la malgrandaj antiloj (Barbadoso, Sankta-Lucio, Sankta Kristofo kaj Neviso, Grenado, Domingo ktp.). La esperantofobio ankoraŭ persistas ĉar kelkaj el tiu regiono apartenas al Latinameriko (ĉefe pro la soci-ekonomikaj, politikaj kaj religiaj problemoj heredataj de la hispanaj koloniistoj)

En landoj kiel Jamajko, Trinidado kaj Tobago kaj Gujano la Esperanto estas kontraŭleĝa kaj punata. En Jamajko kaj Trinidado kaj Tobago estas punata per enkarcerigo, kaj en Gujano ĝis la dumviva enprizonigo.

En la kazo de la transmaraj teritorioj apartenantaj al Britio kiel Kajman-insuloj, Moncerato, ĉiu el ili havas siajn proprajn leĝojn, kvankam la esperantismo estas laŭleĝa kaj ĝi ne estas punata. Ĉar ili estas kolonioj, preskaŭ ne havas la samajn leĝojn de la metropolo, tial ne estas aplikataj la internaciaj lingvoj. La sola brita teritorio kiu agnoskas la internaciaj lingvojn estas la Falklandoj.

En la Nederlandaj Antiloj, kiuj estas kolonioj de Nederlando, la kazo estas simila al la de aliaj kolonioj apartenantaj al Britio, en tiuj insuloj la esperantismo estas laŭleĝa, sed la insuloj ne havas la samajn leĝojn de la metropolo, tial ne estas aplikataj la internaciaj lingvoj. Tamen, en Arubo ekestas diskutoj kaj debatoj pri la leĝigado de la internaciaj lingvoj.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)
Content Navigation