Sun Myung Moon

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango"

~ Zamenhof pri pastro Moon
Moon3n-1-web


Sun Myung MOON (korea lingvo: 문선명; n. 6-an de januaro 1920 en Seulo, m. 3-an de septembro 2012 Sud-Koreio) estas la fondinto de la Eklezio de la Unuiĝo kaj violonisto. Krome li posedas plurajn firmaojn aparte en Sud-Koreio kaj Usono, inter alie la konservativan gazeton The Washington Times kiun li fondis en 1982.

Lia familio fariĝis kristana ĉirkaŭ 1930. Kiam li havis 16 jarojn, la juna Sun Myung preĝis al la Sinjoro por gvidado. Li ricevis mistikan vizion de Jesuo Kristo. Jesuo instigis lin, ke li kompletigu la originan mision de Jesuo. Por tio kun sia edzino li formas la sanktan paron.

[redakti] Movado

Pliposte pastoro Moon fondis la Eklezion de la Unuiĝo. El tiu ĉi movado ekestis multege da organizaĵoj, kies interligoj ofte ne estas klaraj.

Unu el la nuntempe plej aktivaj membroj estas la t.n. Familia Federacio, eble pli ĝuste la Familiara Federacio.

En kelkaj landoj, tiu sankta eklezio suferis persekutojn, kiuj kondukis al problemoj pri procesoj. Pro tio, se en certa lando pastoro Moon ne ricevas vizon por tie fari prelegvojaĝon, lia edzino anstataŭas lin. La anoj de ilia eklezio adoras ambaŭ reprezentantojn de Dio: la Sankta Paro.

561

[redakti] Eklezio de la Unuiĝo

Oficiale nomata Federacio de Familioj por la tutmondaj paco kaj unuiĝo, la Moon-sekto prenas ĝian nomon de sia fondinto, la nordkorea inĝeniero Yong Myong Moon (06.01.1920), kiu ŝanĝis sian nomon al Sun Myung Moon kaj estas nomata de siaj sekvantoj “Vera Patro” kaj “Reverendo”. Ĝi estas nova religia movado kiu difinas sin kiel kristana, kvankam tiu aserto estas malakceptita de la plimulto de la kristanaj eklezioj. Ĝi miksas kristanajn elementojn kun aliaj el orienta origino, ĉefe kun budhanaj doktrinoj. Konsiderata kiel danĝeriga de multnombraj internaciaj institucioj kaj organismoj, ĝi etendiĝas sub diversaj manieroj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo.

[redakti] Originoj

La kredaro venas de la verko La Dia Principo, prezentita en 1957 kaj la Cheon Seong Gyeong kiel “definitiva testamento” kaj “lasta revelacio”. La aserto de la fondinto, je lia 16-jariĝo li estis taskita de Dio unuigi ĉiujn malnovajn religiajn kredojn per nova Kristanismo. Lia interpretado de la mondo, radike dualista, prezentas la batalon de la bono kaj la malbono, la dua identigita kun socialismo, la liberalismo kaj ateismo. Post la abandono de lia unua edzino, la dua geedziĝo de Moon, estis kun 18-jara studentino, Hak Ja Han, kaj kompletigis sian kosmogonion per la nocioj de “Vera Patrino” kaj “Senpekaj Filoj”, t.e.: la edzino kaj filoj. Liaj posteuloj estas destinataj batali kontraŭ Satano kaj heredi la promesitan teron (Cheon Il Guk/La Regno de Dio surtere). Ĉiu okazintaĵo de sia vivo estas eksplikata kun religia signifo, justigita de Moon pro lia rekta konektiĝo kun Kristo kaj Budho.

La kaptado kaj dresado, pere de vizitoj pordo-post-pordo kaj publikaj reklamoj, koncentriĝas en la serĉado de junuloj kiujn ĝi instigas servi Dion kaj oferi siajn penojn cele al pli bona mondo. Ekzistas multombraj institucioj kiuj servas laŭ tiu ĉi celo, rimarkindas la "Akademio de instruistoj por la Monda Paco aŭ Asocio de Volontulaj Kuracistoj". Aliaj grupoj je la servo de la Moon-sekto estas la Klubo de Amikoj de la Junularo de la Morgaŭo aŭ la Grupo de Japanaj Universitatoj por Baza Esplorado. Por plenigi la proselitismosistemon ĝi eldonas bultenojn, tagĵurnalojn kaj broŝurojn kaj interne kaj ekstere, per nomoj kiaj “Sciado”, “Religia Tagĵurnalo” aŭ “Familio”.

[redakti] Agado

Pastoro Moon plurfoje celebris ege amasajn geedziĝo-ceremoniojn, en pluraj landoj, dum kiuj ofte geedziĝis pluraj miloj da paroj samtempe. Ofte interkulture. Se la estontaj kandidatoj ne mem scias trovi partnerojn, el proponitaj fotoj - post intensa preĝado - pastoro Moon elektas (laŭ ilia konvinko kun helpo de Dio) la kombinojn. Ili nur rekonas tradiciajn viro-virino-partnerecojn, kvankam ili ne aktive kontraŭas gejecon.

Tra la jaroj pastoro Moon tre aktive kontraŭbatalis komunismon. Ofte tio liveris al li politike dekstre-orientitajn amikojn inter la politikistoj de la mondo.

Ankaŭ interreligie pastoro Moon estis aktiva: sub aŭspicioj de lia Internacia Religia Fondaĵo okazis en diversaj regionoj de la mondo tra la jardekoj multe da studo- kaj diskuto-kunvenoj kun teologoj, akademianoj-fakuloj kaj politikistoj el plej diversaj landoj kaj religioj. Plurfoje tio estis por la partoprenantoj la unuaj konkretaj renkontiĝoj kun personoj de la aliaj religioj aŭ kulturoj.

Kaj kvankam pastoro Moon provis ĉie instrui ankaŭ siajn proprajn teologiajn konvinkiĝojn, tamen ofte tiaj diskutoj estis tute sencenzuraj.

[redakti] Eldonaĵoj

La interreligia sub-movado, pere de universitatanoj diverskulturaj kaj diverslandaj, ankaŭ aperigis angle ampleksan antologion el sanktaj libroj de la ĉefaj religioj de la mondo pri difinitaj temoj: World Scripture; A Comparative Anthology of Sacred Texts (New York, 1991. Sanktaj Skriboj de la Mondo; Kompara Antologio el Sanktaj Tekstoj).

La instruaĵoj de Mun Son Mjung kanoniziĝis en la verko La Diaj Principoj aldone al liaj multaj paroladoj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj