Suno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne ĉio brilanta estas diamanto"

~ Zamenhof pri suno

"Abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj fariĝas sub la suno."

~ Predikanto pri suno

"Hodie est le primo die del resto de tu vita"

~ Malesperantisto

"Ĉu vi ne rimarkis vere?"

~ Angla reĝino

"Saturdio e sundio esas bona dii."

~ Idista sun-adoranto
Suno logo.jpg
Suno estas la plej granda planedo, kiu ĉirkaŭas la Teron. La suno montras kiel la persono volas montri sin antaŭ la aliaj personoj, kiuj estas siaj motivigoj por klopodi iĝi integra persono kaj kiel fari sentigi sian presencon antaŭ la aliaj personoj; t. e., ĝi montras la grandajn celojn en la vivo, la internan esencon kaj la plej valoran parton de la persono.

Ĝi estas asociigia kun la koro, la dorso, la frunto, la dekstra okulo, la vertebra kolumo, kaj la arteroj kaj vejnoj kiuj akvumas la homan korpon. Malfacilaj aspektadoj je tiu ĉi planedo faras ke la persono estu ema je suferi en tiuj ĉi organoj: koro kaj cirkula sistemo.

Ĝi ankaŭ rilatas al la viveco, digneco, la vireca principo, la memfido, la memestimo, la boneco, la viro kaj la patro.

Ĝia domicilo estas Leono.

[redakti] Tradicio

Dum sunfloro estas floro sin turnanta al la suno, sunfrapo ne estas frapo sin turnanta al la suno, sed frapo kaŭzita de la suno. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

[redakti] La Suno Hispana

La plej afte tro vigla kaj serioza ESPERANTA vivo en Hispanujo estis mute malhepata kaj afte sufokata de la raciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj La Suno Hispana' (LSH), of. org. de la HSPE, kiu komercis aperi en oktobro 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komercis aperi „Kataluna Esperantisto“, ĝi eliris tro malregule kaj ĉesis en januaro 1913. Ĝi estis en majo 1913 anstataŭata per „El Esperantista“. Kvankam „Kataluna Esperantisto“ daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gaseto, ĝis kiem Mongada Rosenörn en Madrid komercis eldoni en jan. 1917 „Hispana Esperantisto“-n. LSH estante pure propra gaseto, HE estis tute skribita en ESPERANTO kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskribojn pri hispanaj pejzaĝoj, ruboj kaj konstruaĵoj kun mutaj belaj birdoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiem Mongada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj Esperantistoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mongada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭris 3 jarojn, de jan. 1924 - dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 - „Hispana Esperantisto“ kaj de -hodiaŭ „Hispana ESPERANTO Gaseto“-n kiel of. org. de HEA.

[redakti] Astrologio

En 20-a jarcento vivis elstara rusa sciencisto Chijhevskij. Oni opiniis lin ĉarlatano, ĉar li esploris influon de suno al teraj eventoj. Nun liaj studoj estas akceptitaj.