Superhomo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Obamakunsuperhomo.jpg

Superhomo estas grava rola modelo por multaj junaj enmigrintoj en Usonon.

"Jen birdo! Jen aeroplano! Jen Superhomo!"
~ Usonano

"Kial tiaj mallongaj frazoj?"

~ Ne-usonano

"Jen estas la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri Jor-El

"Pli valoras faro nenia, ol faro malbona"

~ Zamenhof pri superhomaj faraĉoj

"Ha jes; nu, ni chiuj havas niajn malfortajhojn!"

~ Superhomo

Superhomo estas tera civitano, el ekstertera familio Nietzsche. Li naskiĝis sur la planedo Kriptono, sed kreskis en Smallville, Usono ĉe puritana familio Kent.

Li povas transsalti altajn konstruaĵojn per unu salto, kaj pro tio estas kelkfoje konfuzata kun kanguruo.

Superhomo batalis por vero, justo kaj la usona vojo, ĝis kiam li estis trafita per ero da verda kriptonito, freneziĝis kaj komencis lerni Esperanton. Nun batalas por malvero, maljusto, kaj la malusona lingvo.

Esuperman.jpg

[redakti] Deveno

La koncepto pri superhomo (litera traduko el la germana Übermensch), estis enkondukita far la filozofo Friedrich Wilhelm Nietzsche kiel figuro de homo kiu iras trans sin mem en la nova epoko signomarkita de neniismo aktiva. Laŭ Nietzsche, fakte, neniismo pasiva kiu postsekvas la persvadiĝon pri la neekzisto de iu ajn celo de la vivo, povas esti superita nur per kresko de sinkompreno de la homa spirito, kiu malfermas la pordojn al la nova epoko. Tia nova epoko estas anoncita en la verko “Tiel parolis Zaratuŝtro”: laŭ ĝi la homo estos liberigita el ĉenoj, liberigite el falsaj valoroj sugestitaj far spirito apolona kaj far la filozofio de Sokrato kaj far kompatemismo de kristanismo.

[redakti] Vivo

Superhomo, kiu naskiĝis en la malproksima planedo Kriptono, nomiĝis « Kal-El », filo de la kriptona sciencisto Jor-El. Jor-El malkovris, ke Kriptono eksplodos, sed neniu kredis lin. Li konstruis raketon kaj lanĉis junan Kal-Elon en kosmon. La raketo surteriĝis proksime de Smallville en Kansaso, kaj ĝin malkovris Jonathan kaj Martha Kent. La paro Kent adoptis la bebon, kaj nomis lin « Clark ». Baldaŭ, Clark malkovris, ke li havas super-povojn. Li havis la povojn de flugo, okulo-laseroj, super-rapideco, frosto-spiro, super-forteco, super-aŭdokapablo,super-vidado, ktp. Kaj, li malkovris, ke mineralo « kriptonito », fragmentoj de lia estinta planedo, kapablis mortigi lin. Clark Kent kreskis, kaj translokiĝis al la urbego de Metropolis, en kiu li iĝis ĵurnalisto por la ĵurnalo Daily Planet (Taga Planedo) kaj kreis la identon de Superhomo.

[redakti] Notindaj venkoj

Superhomo atingis plurajn notindajn venkojn kontraŭ krimo. Ekzemple, li ĉasis kaj finfine arestis la ruzan junan bandĉefon, "Lekso" Lutero. Lutero estis malbonega geniulo, kiu ofte provis mortigi Superhomon per kriptonito. Tamen post la aresto, Lutero ege ŝanĝiĝis; eble pro la karaktero de Superhomo mem, kiu vizitis lin en la malliberejo. Lutero komencis legi la Biblion en sia karcero, plene pentis, kaj forlasis ĉian krimon. Li poste iĝis unue bona pastro – fondinto de la Luterisma skolo en Kristanismo – kaj poste granda reĝo.

[redakti] Transgenreco

La termino “superhomo” devenas de la komenca traduko de la voĉo Übermensch, tamen, hodiaŭa traduko pli adhera al la senco, laŭ interpretistoj kiel Gianni Vattimo, devus esti “transhomo”, kaj vere, eble, tiel estus pliefike esprimita la idealo de Nietzsche [1]. Sed la jam uzo vinkas.

Superhomo (aŭ transgera homo) forlasas la hipokritaĵojn de moralistoj kaj firmas sin mem, metante antaŭ la onia moralo siajn valorojn. Li realigas la revenon al la mondo de la dioniza pensmaniero, gvidata de la pasioj.

Nietzsche konviktas pri unusola vivo: tiu tera, ligita al la fizika korpo; la homo estas tiam nur korpo kaj, do, devas sin forlasi al la fluo de la inklinoj, rompante la vualon de Maya (elpensitan de Arthur Schopenhauer en sia “La mondo kiel volo kaj reprezento”), aŭ la Volon kiu subpremas la individuon.

La aspiro de superhomo ne loĝas-agadas en mondo malfermita al la mondo transgenra, sed celas al tera feliĉo. Li estas rigardata kiel la pinto plej alta de la evoluo, kaj ekzercas la rajton al li konceditan far la forto kaj supereco sur la aliaj. Tia rajto al li senvualiĝas ankaŭ kiel devo oponi al hipokritecon de la amaso kaj aktivas eĉ kontraŭ la tradicia etiko de la devo.

Superhomo oponas al “Vi devas” kristana kaj kantia la superhoma “Mi volas!”.

En la koncepto de superhomo estas esenca la “volo de potenco”, jam konstatita kiel movimpulso de la homa historio. Ĝi konstantas en la kreiĝo de la naturo kaj en la sociaj strukturoj, kaj allogas al superado de si mem.

[redakti] Naziismo

En tia superhono, laŭ diversaj interpretistoj, ne estas postulata aŭ instigata iu ajn perspektivo de perforto aŭ spirito de superego. Nietzsche ne imagindas kiel antaŭveninto de Adolf Hitler, ĉar en karakteriza kvadro de la superhomo ne estas elvokata la karisma ĉefo, sed religia profeto kiel Zaratuŝtro. Malgraŭ ke ĝi estas modelo tute senmorala, li povas esti identigita nek kiel celebrado de germananismo nek kiel estetika modelo de Gabriele d'Annunzio.

Ekzistas iuj disvastigitaj konceptoj, sed opiniataj nekorektaj, pri tiu figuro de homo: aparte ke ĝi enkondukas al la idealo de raso pura de naziismo, aŭ ke ĝi estus io simila la superherooj de la Bildliteraturo.

[redakti] Superhomismo

Superhomismo, aŭ la perspektivo de homaj tipuloj superaj, ne estis absoluta novaĵo enkondukita de Nietzsche. Se ekzempli, jam aŭtoro, preferata de Nietzsche, Ralph Waldo Emerson inspiriĝinta el la “kulto de la Herooj” de Thomas Carlyle, parolis pri varia serio de homaj figuroj elpensitaj kiel “grandaj homoj”, la “reprezentaj”, la “Poeto”, la “Pensulo”, la “duondio” sed ankaŭ sed ankaŭ pri la homo de potenco kaj de la vivdona superabundo... aŭ plus man (plia homo) laŭ la preferat aŭtora esprimo. Eble, diras tiufakaj esploristoj, la nietzschia übermensch estis printita de tie. Tiu koncepto pri superhomeco jam draŝiĝis kaj dreŝiĝis dum la 17a kaj 18a jarcentoj tra romantikismo aludante neeblan idealon kaj evidentigante la limojn de la homa ekzistado. Vidu Johann Gottfried Herder, George Byron en Manfred, Giacomo Leopardi en Zibaldone kie tiu homo estas elvokita malespere aŭ ironie. Tiu figuro travidiĝas en Faust de Goethe.

En la verko “Tiel parolis Zaratuŝtro” Nietzsche eksplikas la tri pasaĵojn kiujn la homa estulo devas trapasi por igi superhoma:

  • Posedi konstruan Volon, kapablan meti en pridiskostaton la jam establitaj idealoj;
  • Superi la neniismon pasivan per la tragika ĝojo kaj la reakiro de la volo de potenco;
  • Celadi kaj senlase antaŭenigi la procedon de readokaj rekreado de la valoroj adherante al la nova kaj mahumana moralo de la "amor fati" (amo al la destino), kiu trajtigas amon ĝojan kaj sandonan por la eterneco en ĉiuj ties aspektoj teruraj, kaosaj kaj problemaj.

[redakti] Danĝero

Filo de Superhomo.jpg

Vespertoviro, filo de Superhomo

Du ebriuloj estis en trinkejo en lasta etaĝo de alta kontruajho. Subite unu diris al alia:
- Ĉu vi scias ke ĉi tiu kontruajho estas interesa, ĉar se oni saltas de ĉi tie, ekzistas forta aerfluo kiu ne lasas oni fali kaj kunportas onin reen!
- Ne eblas! Mi dubas!
- Mi pruvos al vi!

La ebriulo saltis kaj, poste kelkaj sekundoj revenis. La alia, allogata, ankaŭ saltis, sed falis morte. Tuj la kelnero, atentante pri la ebriulo kiu restis:

- Ĉu vi scias ke vi iĝas malvirta kiam drinkas, superhomo?

[redakti] Ekspliko

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

[redakti] Referencoj

  1. M. De Bartolomeo, V Magni, I sentieri della ragione. Filosofie Contemporanee, Atlas, 2006.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio