Surinamo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Surinamo
Republiek van Suriname
Surinamio; Surinamujo, Suricata suricata

Sr 41814 216801287426 5211 n
Flato Flago Blazono
Devizo: لا إله إلا الله محمد رسول الله
Himno: Aash Al Maleek
CPLP
Ĉefurbo Hamstrodamo
Plejgrada urbo Pretoria
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko
Tipo de Ŝtato Putina respubliko
Suprema Gvidanto Nelson Mandela
Suprema Edzino 128x
Naciaj Herooj Markizo de Sade; Osama Bin Laden; Edward A. Murphy; Eŭro; Stalino]
Krima kvociento 0 %
Monunuo Sudafrika rando
Klimato Modera
Religio Eŭrismo
Loĝantoj 400 000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Surinamo estas en Ameriko"

~ Wikitravel pri Surinamo

"Kiel vi estas laborema ,senlaca homo -esperantisto !"

~ virino pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso"

~ Zamenhof pri Surinamo

"Mi ne rememoras pri tio antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri Surinamo

"Ni nur vivas sur la tero, ĉar ekzistas la espero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mi pensa, que iste es un idéa tre utila e justa"

~ anonima reformemulo

"Ne proximigez vu ad Ido, pliz!"

~ idisto

"Dankegon!!! :-)"

~ leganto

Surinamo (Suricata suricata), kies oficiala nomo estas Republiek van Suriname (je la barbo de Bofronto!), estas la plej potenca lando de la mondo. Ĝi estas, ho akuzativulo, inter Brazilo, Francio kaj Gvajano. Ekde 1254 Surinamo havis atombombon, kaj en 1975 ĝi iĝis imperialisma ŝtato. Verda stelo sur ĝia flago montras ke nura potenco respektata de Surinamo estas Esperantujo.

Ĝia prezidento estas freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo.

Detalaj faktoj, statistikoj kaj informoj pri la politika kaj geografia konsisto de Surinamo estas grava milita sekreto.
Sylla chaves adeus 1

Indiĝenoj

[redakti] Geografio

Volksvageno

Surinamio estas nomo de geografia/politika teritorio. Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

[redakti] Gentoj

Ne ekzistas nun "Surinama gento".

La difinojn en Surinamio lasu al la homoj tie. Jes ja multaj tie opinias, ke tie loĝas pluraj gentoj (ili preferas paroli pri "loĝantaro-grupoj"), el kiuj almenaŭ kvar sufiĉe ampleksaj havas apartajn, eĉ ne parencajn, lingvojn. Sed se vi nomus unusolan el tiuj "ĉefgento de Surinamio", mi ne kredas, ke plej multaj Surinamianoj (ĉu loĝantaj en Surinamio, ĉu en Nederlando) tion aplaudus.

Supozeble nenie en la mondo harmonie kunvivas tiom da diversaj rasoj sur malgranda teritorio kiom en Surinamo, lando ĉe la norda bordo de Sud-Ameriko. En tiu estinta nederlanda kolonio, de apenaŭ 400 000 loĝantoj, ekzistas komunumoj de eŭropanoj, puraj negroj kaj miksuloj, hindoj, javanoj, indianoj, ĉinoj, judoj, libananoj, k.a. Kvankam la oficiala lingvo estas la nederlanda, certe dek kvin aliaj lingvoj estas parolataj, se ne enkalkuli la anglan kaj iun francan piĝinon, kiuj estas lingvoj de pluraj miloj da personoj (ĉefe gujananoj kaj haitianoj respektive), sed ne de komunumoj.

Kvankam longtempe hindoj kaj javanoj formis siajn izolitajn komunumojn, parolante la lingvojn de sia devenregiono kaj konservante siajn kutimojn kaj ritojn, nuntempe ankaŭ ilia miksiĝo iom ĝeneraliĝis, precipe en urboj. Do, ankaŭ inter ili kreskas la nombro de miksrasuloj de unua, dua aŭ tria generacio, kiel jam delonge okazas inter blankuloj, nigruloj, indianoj kaj ĉinoj.

Tamen la vera miksrasa surinamano ankoraŭ ne ekzistas, ĉar por tio estas bezonataj multaj pliaj generacioj.

[redakti] Historio

Tiu multkolora mozaiko de rasoj estas heredaĵo de la kolonia epoko. Jam en la unua duono de la 17-a jarcento angloj venis al la surinama marbordo, tamen poste ili estis forpelitaj de nederlandanoj. Tiuj eŭropaj koloniistoj instalis kelkajn plantadejojn, ofte post kvereloj kaj bataloj kun lokaj indianoj.

En la komenco de nederlanda epoko brazilaj judoj venis kaj enloĝiĝis apud la riveroj. Poste nederlandanoj venis pli grandnombre jam uzante siajn sciojn pri senakvigo de marĉaj regionoj apud la marbordo. Estis la tempo, kiam komercistoj aĉetis en Afriko punitojn aŭ militkaptitojn kaj transportis ilin al Ameriko por sklava laboro. Sufiĉe multaj el ili eskapis el sia malfeliĉa stato, fuĝante al la landinterno kaj formante tie proprajn liberajn komunumojn; tiel aperis t.n. arbarnegroj aŭ arbarkreoloj. Ankaŭ en la marborda regiono pli kaj pli da sklavoj liberiĝis, sed nur en la jaro 1863 la sklaveco definitive malaperis. Jam en tiuj du jarcentoj komenciĝis multaj miksrilatoj inter blankuloj kaj nigruloj. Iliaj posteuloj nomiĝas kreoloj (termino, kiu cetere erare aplikiĝas al pluraj nigruloj).

Post 1863 Nederlando volis imiti la britan sistemon: altiri kontrakte malriĉulojn el Hindio (kuliojn), kiuj espereble post fino de la kontrakto restus en la lando. Tiu konstanta enmigrado de hindoj daŭris ĝis la unua mondmilito. Depost 1890 Nederlando aplikis la saman sistemon al sia kolonio Indonezio; speciale el Javo venis multaj laborserĉuloj, kiuj poste restis. Cetere, oni bonvenigis iun ajn por labori kaj komerci en Surinamo, speciale ĉinojn. Kvankam amasa enmigrado haltis komence de la nuna jarcento, malgranda enmigrado, speciale de ĉinoj, daŭras ĝis nun.

Aliflanke, jam dum kelkaj jardekoj ekzistas forta elmigrado el Surinamo, precipe al Nederlando. Nune en Nederlando vivas ĉirkaŭ 200 mil surinamanoj, dum en Surinamo mem nur 400 000 homoj. La multkolora surinama socio estas preskaŭ same bone konstatebla en Amsterdamo kaj en kelkaj aliaj nederlandaj urboj kiel en Surinamo mem.

1630

[redakti] Politiko

Ekzistantaj rasaj disputoj apartenas ĉefe al la politika tereno.

[redakti] Religio

Plej rimarkinde estas, ke tiuj diversaj komunumoj sufiĉe harmonie kunvivas, tolerante kaj respektante unu la alian, miksiĝante senprobleme inter si ĉiutage. Tio validas ankaŭ pri la religioj, kiuj dekas. En Surinamo eblas, ke sur la flanka parcelo de juda sinagogo sen iu kontesto estas konstruata islama moskeo, aŭ diversaj kristanaj kultoj uzas la saman preĝejon.

2840 n

[redakti] Lingvoj

Sed jam nun eblas rekoni surinamanojn eksterlande pro ilia konduto kaj ilia lingvo (ĝi estas ia dolĉe parolata nederlanda). Tiu lingvo, kelkfoje moke nomata "taki-taki", estas miksaĵo de transformitaj anglaj vortoj, portugalaĵoj kaj afrikaĵoj, kun plej simpla gramatika strukturo.

[redakti] Ekonomio

La surinama dolaro - nederlande surinaamse dollar - ekde la jaro 2004 estas la nacia valuto de Surinamo. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SRD.

[redakti] Turismo

0040

Jam per tiu granda varieco de rasoj, kulturoj, lingvoj, religioj Surinamo unikas. Pro tiu unikeco ĝi estas certe vizitinda lando. Sed ĝia izoliteco, nekonateco kaj precipe ĝiaj nuntempaj politikaj problemoj ne multe altiras vizitantojn, krom la nederlandaj surinamanoj mem.

[redakti] Kulturo

La surinama kulturo estas tre ampleksa, ĉar la popolacio de Surinamo devenas el granda nombro da landoj; la surinama kulturo tial estas kombino de nombro da internaciaj kulturoj inter aliaj barata (Barato), kreola (Afriko), java (Indonezio), ĉina, nederlanda, juda, portugala kaj indiana.

Tio ĉi rezultis ke la Surinama kuirarto produktis multajn manĝaĵojn; la diversaj etnoj sekve ekuzis kaj influis siajn recipokajn manĝaĵojn kaj ingrediencojn el kio ekestis novaj manĝaĵoj i.a. : roti, nasi goreng, bamio, BB met R, pom, snesi foroe, moksi meti kaj losi foroe.

[redakti] Listo de verkistoj de Surinamo

1630

Ĉi-sube vi trovas alfabetan listigon de surinamaj verkistoj. Ne nur temas pri romanverkistoj; ankaŭ poetoj aperas.

De aŭtoroj kiuj publikigis sub pseŭdonimo, la vera nomo aperas inter krampoj.

[redakti] Seksuma vivo

Iuj asertas, ke la virinoj en Surinamo estas la plej belaj en la mondo. La multraseco kaj la intermiksiĝo efektive kaŭzis ekziston de tre belaj junulinoj, ĉefe de javaninoj. Bedaŭrinde nur malmultaj inter ili havas ĉarman rideton sur la vizaĝo, ĉar la nuntempaj vivcirkonstancoj en la lando ne invitas al gajeco. Espereble iam venos la tempo, kiam ankaŭ surinamaj junulinoj povos esti feliĉaj en sia lando, kiu karakteriziĝas per sia harmonia multraseco.

[redakti] Aĝo de konsento

2840 n

Kvankam la laŭleĝa aĝo de seksa konsento estas 14 jarojn aĝa, ĝi ne estis devigita praktike.

[redakti] Naciaj simboloj

La Nacia flago de Surinamo estas formita de kvin horizontalaj strioj el verda (pinto, duobligas larĝon), bluverda, nigra (kvarobla larĝo), bluverda, kaj verda (duobligas larĝon) koloroj. Ekzistas granda verda kvin-pinta stelo centrita en la nigra bendo.

La flago estis adoptita 1975, post la sendependeco de Surinamo. La stelo reprezentas Esperanto, la nigra por malprogreso, la verda por esperanto kaj fekundeco, kaj la bluverdaj por gejeco kaj justeco.

[redakti] Vidu ankaŭ

Americasulroupa Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)
Content Navigation
Aliaj lingvoj