Sveda lingvo
El Neciklopedio
STOR SVENSK KUNGARIKE!!! Tiu ĉi artikol' estas sveda! Ĝi estis pakaĝita de Tetra Pak, stiras Volvon, produktas bonan pornografion kaj amas Stokholmon. Ĝi estas blonda kaj kreis la Nobelpremion! |
"Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas"
~ Zamenhof pri barbara parolanto de la sveda
Enhavo |
[redakti] Morfologio
Estas tri bazaj vokaloj: U (grave fundamenta) A (domina kaj baza) kaj I (sense supera), kiuj igas rilatojn per sinestezio:
- U= komenco, origo, preterito, korpo, senco, opresio, malhelo, ktp.
- A= megaforemo, kresko, prezenco, agado, libereco, flavo, ktp.
- I (kaj U)= metaforemo, transformiĝo, futuro, movo, deziro, blaka kaj ruĝa, ktp.
Krom tio, estas tri klavaroj (t.e. grupoj de konsonantoj): guturala klavo, denta klavo kaj latera klavo.
- Guturala klavo: K (baza), G, Ch (ŝ) kaj J (ĵ);
- Denta klavo: T (baza), D, R, r (rh), L, Lh (lj), S, Z, N, Nh (nj);
- Latera klavo: B (baza), F, V, M.
Laŭ la signifo:
- Guturala klavo: komenco, objektiveco, eidonomio;
- Denta klavo: megaforemo, subjektiveco, eidologio;
- Latera klavo: metaforemo, agado, ergonomio kaj erostergio.
[redakti] Bovineco
Ĉiuj infanoj en Finnlando devas studi la svedan en la lernejo. Tio estas sankta bovino, kiun neniu finnlanda politikisto povas tuŝi sen esti stampita kiel neserioza naciismemulo.
[redakti] Parolebleco
Kvankam la instruado de la sveda lingvo estas deviga, la plej multaj finnoj nek parolas nek komprenas la svedan. La sveda lingvo estas tre malsama de la finna, do ne estas malfacile ne lerni ĝin, se oni ne emas.
[redakti] Specimenoj
- Lajacrúqez fifym epiv (mi mortos vin kiel hundo).
- Lajacrúqez fipiv (mi mortos vin kiel hundon).
- Lalum ehat ozefymfýmyk (mi preferas viandon preparita de avino).