Svedio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
44517268
STOR SVENSK KUNGARIKE!!!

Tiu ĉi artikol' estas sveda! Ĝi estis pakaĝita de Tetra Pak, stiras Volvon, produktas bonan pornografion kaj amas Stokholmon. Ĝi estas blonda kaj kreis la Nobelpremion!
Swedish bikini

"Sverige er landet, som grænser op til Danmark mod nord og øst"

~ dano pri Svedio

"Svedio estas en Eŭropo"

~ Wiktravel pri Svedio
3169

"Ne ekzistas nek antaŭvideblas decido pri deviga instruado de la ĉina en svedaj lernejoj"

~ Kalle Kniivilä pri Svedio

"Bona ideo venas post la pereo"

~ Zamenhof pri Svedio

"Nesciata la volo de Dio"

~ Pastro pri supra diraĵo

"Olim existis idisti e mem Ido-societo en Suisia, do ni bezonas nova suisa idisti por durar ta tradiciono"

~ idisto pri Svedio

"Jes, povas esti, ke la teksto estas nur infaneca"

~ Hans-Georg Kaiser pri Svedio
Pri SvedioSvedujoSvedlando (svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð), legu artikolojn pri Danio kaj Norvegio, estas preskaŭ la sama afero. Ĝi estas lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la ktp. ktp. ktp. La nomo de la lando estas omaĝo al Dio Sve.
Swedish bikini
pornografia nacia flago

Dum la 1970-aj jaroj estis bona pornografio en Svedio kaj grupo ABBA, sed nuntempe, la puritanismo finvenkis kaj Svedio iĝis frostra sentaŭga lando. Nuntempe Svedujo estas tre usoneca ;(

Svedio estas tiel teda lando ke eĉ la lemingoj memmortiĝas.
Abba2
pornografia grupo ABBA
. En 2005 per sveda roboto HR-2 Svedio eniras la kreskantan grupon de landoj kie oni disvolvas homaspektajn robotojn, la celo estas krei civitanojn, kiu suportos la tedon de la lando.

Enhavo

[redakti] Esperanto en Svedio

Ĉar Svislando estas plurlingva lando, oni bezonas Esperanton. Tamen ĉiuj estraranoj povus labori en la franca aŭ en la germana. Sed oni konstante kaj daŭre laboras en Esperanto, ĉiuj tagordoj, raportoj, buĝetoj, bilancoj kaj protokoloj estas en Esperanto

Tie estas Sveda Esperanto-Instituto. La organizo celas instigi kaj helpi al la lernado de Esperanto kaj kelkfoje organizas seminariojn kaj la Anemonan Renkontiĝon. Vere tre, tre teda. Ankaŭ ekzistas ILEI Svedio: la nacia sekcio de la internacia instruista organizo por instruado de Esperanto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Ve Dio! Pro tio la memmortigoj en Svedio!
400px-Stig Blomberg Systrarna
Monumento al Infanpornografio en Svedio

Sten Johansson el Svedio ĉi-jare ricevis entute kvar premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la branĉoj poezio, prozo kaj eseo. Ho, povra nerdo! Li certe estas ano de Sveda Senseksa Esperantista Junulara Unuiĝo.

[redakti] Esperantigo de la Nomo de la lando

Unu el la distroj de povraj svedaj esperantistoj estas diskuti la esperantigo de la nomo de la lando. Kelkaj el ili demandas kolere per kiu rajto oni sekvas la proponon de sinjoro Lantti kaj forlasas la fundamentan formon de sinjoro Zamenhof. Tiu forte opinias ke finaĵo -IO ESTAS STULTA. Ĉu tiu nova devo ne estas el Devio? Ĉu niaj manoj estas maniaj? Ĉu en Polio kreskas bonaj pomioj? Oni ne eraru nur ĉar ankaŭ aliaj eraras.

Aliuloj opinias ke "Svedlando" estas bona, sed ne la plej kutima esprimo. La Akademio de Esperanto aprobis la formadon de landonomoj per aldono de "-i-" al la nomradiko de la loĝantoj. Ĉiu komprenus la vorton "Svedlando", sed la plimulto diras "Svedio" (kelkaj "Svedujo").

[redakti] Sveda Esperanto-Federacio

Laŭ Sveda Esperanto-Federacio, la ideo de esperanto kiel laborlingvo estas "absurda".

[redakti] Biero

En Svedujo biero kun pli ol 3,5 % da alkoholaĵo ne estas libere aĉetebla, sed nur en filioj de la ŝtata vendejoĉeno Systembolaget.

[redakti] Fervojoj

La du pasintaj vintroj en Svedio estis aparte malvarmaj kaj neĝaj, kaj tio tre malhelpis al la sveda trajnsistemo: estis nuligitaj trajnoj, okazis plurhoraj malfruiĝoj, kaj tiel plu.

Tiun ĉi vintron Swebus, sveda busfirmao, decidis fari "seriozan ŝercon". Ili starigis retejon nomatan Swebus Jackpot, kie oni povas diveni, kiu trajno plej malfruiĝos dum la 22-a de decembro. Oni ankaŭ divenas, je kiom da minutoj tiu trajno malfruos. Tiuj 15 homoj kiuj elektis la ĝustan trajnon kaj plej proksime divenis la longecon de la malfruiĝo ricevos po 1000 kronoj en "ĉekoj" validaj por busaj vojaĝoj.

La slogano de la konkurso estas "Vetu je la trajno — iru per la buso".

Exercito sueco
Sveda soldato

[redakti] Ĉasteczono

Laŭ Alexander Gofen en Svedio oni ĵus "reinventis" varianton de la mez-epoka "ĉasteczono" por virinoj! Nun tamen ĝi rolos kiel (ioma) protektilo kontraŭ atencoj perforti svedajn virinojn far islamaĉa huliganaro, tiom abunda en Svedio (kaj tuta Eŭrabio). Li diras:

La protekto konsistas en tio, ke atakanto bezonos uzi nepre du manojn samtempe por malbutonigi la zonon (!), tiel ke la viktimo havos iom pli da eblecoj rezisti! Rezisti! Kiom ne-sens-eme kaj ne plurkultureme flanke de la Svedinoj! Anstataŭ ĉaste vesti sin en vizaĝsakon propre kaj dece, kaj montri veran toleremon, la svedinoj rasisme insistas pri sia heredita (kvazaŭ) kulturo aspekti nemodeste, kiel putinoj! Kaj kiel putinoj, ĉu entute ili rajtas rezisti?!


[redakti] Televido

En jaro 1962 en Svedio estis nur unu televidkanalo; nature, nigroblanka. La 1-an de aprilo, en novaĵoj, ĝi infomis ke nova teknologio ebligas fari televidbildon tutkolora, sed por tio endas surmeti sur la ekranon nejlonan ŝtrumpon. Tion centoj de svedoj faris. La vera tutkolora televido aperis en Svedio en 1970...

[redakti] Landlimoj

La sovetiaj soldatoj havis precizajn ordonojn: atinginte la limon de Svedio, ili soldate salutu la svedajn limgardistojn, kaj nepre ne transiru la limon.

[redakti] Ruzeco


41814 216801287426 5211 n

Svedoj rakontas pri kamparano kiu demandis pri kiom kostas kaldrono. La vendisto respondis: 200 SEK (svedaj kronoj) La kamparano tiam demandis:

"Ĉu kun la kovrilo?"

La vendisto respondis:

"Jes".

La kamparano demandis:

"Kiom kostas la kovrilo?"

La vendisto:

"Neniom".
"Bone", diris la kamparano, "tiam vi donu al mi la kovrilon, ĉar estas tiu, kiun mi bezonas".

[redakti] Historie

Bandera de esperanto en Gotenberg Suecia

Maljunaj kaj malriĉaj homoj tre malofte ricevis favorajn verdiktojn ĉe la kortumoj en Svedio dum la deknaŭa jarcento. Jen ekzemplo.

Mallriĉa maljunulino komentas verdikton ĉe kortumo: Metu oleon sur la nabo kaj la ĉaro rulos pli facile.

La juĝo tuj replikis: Ĉu vi intencas diri?: Subaĉetu la ĵuĝiston kaj la verdikto favoros vin.

La maljunulino rebatis: Ne estas puno por la penso.

[redakti] Famaj Personoj

[redakti] Perfidantoj de Esperanto Idistoj en Svedio