Svisa Kurtonda Radiostacio
El Neciklopedio
"Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj"
~ Zamenhof pri SKR
Svisa Kurtonda Radiostacio (SKR) estas servo de la ŝtata Svisa Radia kaj Televida Kompanio (SRG SSR idée suisse). La stacio havas la taskon pentri kompletan bildon pri Svisio en eksterlando, elsendante plurlingvajn radioprogramojn je mallongaj ondoj ek de la sendilo en Schwarzenburg.
Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis, ke en 1946 ĉe Svisa Kurtonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia) komenciĝis disaŭdigo de elsendoj en Esperanto. Tiujn elsendojn nuntempe realigas la fantomo de Edmond Privat.
Kiel helpulo de Edmond Privat, Claude Gacond plenumas la funkcion de esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia, dialogante kun sia edzino, Andrée Gacond, ĉiusemajne dum tridek jaroj. Inter la parolistoj menciindas: Arthur Baur kiu prelegis dum pluraj jaroj kun sia edzino, Heidi Baur, kaj Andreas Künzli.
La esperantlingva programo plu estas elsendata spirite, ĉar la aŭskultantaro estis relative granda laŭ la kvanto de la leteroj ricevitaj el alia mondo de la esperanto-redakcio de la radiostacio.
[redakti] Tipa aŭdanto
El Lausanne (Svislando) venis alia letero al SKR. Jen kion skribas sinjorino Chavan :
- Brave ! sinjoro Gacond, vi tre bone parolis al mi merkrede pri edukspertoj ; mi grandvalore taksis tiun prelegon (estis la prelego, kie mi parolis pri la pensstrukturo de la gelernantoj). Kompreneble mi estas instruistino. La unuan merkredon de la jaro, kun emocio vi funebris s-ron Ecabert, kun kiu mi konatiĝis en M¸nchenwiller. Sed mi devis alproksimigi mian orelon apudege de la aparato, sed baldaŭpli fortaj ondoj kun abomeninda ĵazmuziko konfuzmiksis kaj malharmoniiĝis kun via korprema disaŭdigo, kiun mi ne povis selekti. Tamen la horo tre taŭgas, kaj viaj prelegoj, ĉu tiuj de s-ro Baur, ĉu la viaj, estas ĉiam altnivelaj kaj interesaj.
