Tabako

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas"

~ Zamenhof pri tabako
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu iu jam proponis "spirtabako"? Ĉar fakte oni enspiras ĝin"

~ Anna Lowenstein pri tabako

"La princino haste elŝovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi eĉ ektremis."

~ Ivan Turgenev pri tabako

"flar·tabak·o → naz·tabak·o"

~ bonalingvisto pri tabako

"Kiam mi estis infano, mi foje vidis ĉe miaj praonklino vizitantinonj, kiu havis specialan ujeton kun tia tabakpolvo. Ili ne enspiris la polvon, sed enigis ĝin per la fingroj"

~ Leo De Cooman pri tabako

"Nekredeble!!"

~ iu pri la supra diraĵo

"Dankon al ĉiuj nefumantoj! "

~ Renato Corsetti pri tabako
Tabako.trio
Tabako estas planto fumebla. Malsame al la kanabo, ĝi estas ĉiam fumita seka, neniam verda.

"Tabako ay isang agrikultural na produkto na hinahango mula sa mga sariwang dahon"

~ Filipina vikipedio pri tabako

Tabakfumado estas enspiro de fumo de ardanta cigaredo, cigaro aŭ tabako en pipo (oni ofte fumas ankaŭ aliajn plantojn...). La narkotikan efikon de la tabako kaŭzas la nikotino kaj la parencaj alkaloidoj.

3d o

Enhavo

[redakti] Portabaka movado

184128

La tiucela movado pro sanecaj, sociaj, ekonomiaj, k. a. motivoj propagandas kaj progresigas tabakon, precipe inter junularo kaj protektas la fumantojn. Al ĝi utilas Esperanto por internacia kunlaboro kaj informservo. Esperantista Tabaka Asocio, de 1929 nomita „Malverda Kruĉo, laborkomunumo por Sentabaka Kulturo“ estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro F. Umanto, kaj C. Igaro, elektita afergvidanto. Kunhelpis ĉefe: M. T. Abako, s-ino T. U. Sado, prof. Cig Aredo, N. Ikotino, P. Ulmakancero, P. Ipo (mortis en 1927), S. Nuftabako, d-ro I. Dioto, E. Raro, M. Alsano.

La Malverda Kruĉo havas geinteresulojn en proksimume 20 landoj.

[redakti] Cigaredo

Pastro parolas antaŭ lernejanoj:

- Infanoj miaj, ne cedu al tentoj! Memoru, ke ĉio komenciĝas de unu eta cigaredeto, kaj poste ili estos du, poste tri, poste vi komencos drinki, poste vi pensos nur pri seksumado, drogo kaj leĝera vivo... Ĉu vi havas demandojn?
- Jes, pastro: kie eblas preni tiun unuan fabelan cigaredeton?

[redakti] Aromoj

Honor

Tabak-fervoruloj alte taksas la praktikon pro la riĉaj kaj diversaj aromoj percepteblaj dumfume.

Ĝenerale cigaroj kun plej helkoloraj eksteraj volvaĵoj plimildas, kaj tiuj malhele-envolvitaj pli solide aromas. Tabakoaromo mem elvokas pri aliaj aromoj.

Kelkaj el inter plej oftaj aromoj senteblaj fumante bonan cigaron estas:

ledo
spica
ĉokolado
torfo, tero
kafo
juglando

La plej fervoraj cigaro-gustumemuloj foje tenas registron pri la cigaroj, kiujn ili ĝuis, kun siaj personaj tusadoj, observaĵoj, karakterizaĵoj, ktp; tabak-gustumado multe similas gustumadon pri vinoj, pri viskioj , ktp. Tiu senfina varieco estas parto de la allogo, kiu trafikas la cigaro-ŝatantojn.

[redakti] Vegetarano

D3 oa
Virino — Ĉu vi havas iajn fikutimojn?
Viro — Ne, sed mi havas hobion. Mi ŝatas vegetalojn.
Virino — Kiuj vegetaloj?
Viro — Sekalo, lupolo kaj tabako.

[redakti] Tro frue

Admonas maljunulo knabeton: "Knabeto, ĉu vi ne komencis fumi tro frue?" "Kial tro frue? Ja post momento estos tagmanĝo."

[redakti] Historio

9864 o

Tabako estas planto kiun de miljaroj indiĝenoj de karaibaj insuloj fumas, enkondukita en Eŭropon far André Thevet kaj Jean Nicot (el kies nomo fariĝis nikotino). Dum la 16- jarcento ties folioj estis unue uzataj kiel kuracilo, poste pro plezuro, tiel oni ĝin aŭ flaris (dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tio estis la multege plej ofta uzo, kaj ĉiuj viroj havis tabakujo en poŝo por teni la provizon de snuftabako), maĉi (ankaŭ tiu uzo estis ĝis komenco de la 20-a jarcento multe pli uzata) aŭ fumi, ĉu en pipoj aŭ en la okcidentaziaj akvopipoj, ĉu laŭforme de cigaro faritaj el volvitaj folioj, la pli malgranda cigaredo, kiu estas kovrita de paperfolio, aperis nur meze de la 19-a jarcento, sed fariĝis la plej vulgara uzomaniero de tabako dum la 20-a jarcento.

Tabako ĉiam havis gravan kulturan rolon ĉu inter la indianoj (vidu paco-kalumeto), ĉu en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kaj fine en la tuta mondo.

[redakti] Facilaĵo

50233 5024359326 2248977 n

A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.
B: Kial vi ne ĉesas fumi?
A: Tio estas tre malfacila.
B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.

[redakti] Rekomendo

La granda cigaredfirmao “Belfumo” montris en gazeta anonco la bildon de fame konata kantisto kun la subskribita eldiro: “Belfumo-cigaredoj ne malutilas al mia voĉo.” Post mallonge, ĵurnalisto intervjuas la kantiston kaj riproĉas lin pro tiu senskrupula aserto. Sed la kantisto trankvile respondas: “Ili ja vere ne malutilas al mia voĉo, mi neniam fumas ilin.”

[redakti] Detektive

Sherlock Holmes estis forta fumanto. Doktoro Watson decidis malkutimigi lin de fumado. Li provis ĉiujn metodojn, sed neniu sukcesis. Tiam Watson prenis fumpipon de Holmes'a tablo, li puŝis ĝin en sia postaĵo kaj metis ĝis ree sur la tablo. Sed Holmes daŭrigis fumadon. Watson ripetis sian agadon. Rezulte, Holmes ja ne lasis fumadon, sed Watson jam ne povis vivi sen fumpipo de Holmes.

7527 n

[redakti] Fumado kaj laboro

Kruko: Ho Baniko, kial vi fumas ĉi tie? Vi scias ke estas malpermesite fumi en la laborejo!

Baniko: Ne. La estro donis al mi apartan permeson.

Kruko: Kiel do? Kiel estas ke li donis al vi permeson fumi dum vi laboras!?

Baniko: Ne. Li donis al mi permeson labori dum mi fumas.

[redakti] Danĝero

Laboristo instalas muralmuran tapiŝon en domo. Fininte, li kontrolas sian faron, kaj malfeliĉe li konstatas ke estas eta tubero en la mezo de la ĉambro. Char li estas perdinta sian cigaredpaketon, li pensas ke estos pli facile platigi la tuberon ol rekomenci la tutan laboron. Li unue platigas ĝin per martelo, poste glatigas ĝin per la piedo. Neniu postsigno de la tubero. Li estas tre kontenta... ĝis li retrovas siajn cigaredojn.

Je tiu momento, la dommastrino eniras la ĉambron kaj demandas al li:

"Ĉu vi ne vidis mian hamstron?"

[redakti] Tabako kaj Esperanto

Fumi gejas
Esperanto, same kiel tabakfumado, estas malutila al sano, ja ambaŭ estas narkomanioj...

[redakti] Nerda kaj teda diskuto

"Tabako" (latine : Nicotiana tabacum kaj Nicotiana rustica) NE estas planto, sed produkto rezultanta el pritraktado de sekigitaj folioj de nikotiano, t.e. genro de plantoj el la specio de solanacoj. En la franca la planto kaj la produktaĵoj havas la saman nomon sed en Esperanto ne. Vd alilingve, i.a. france fr:tabac kaj angle en:Nicotiana aŭ hispane es:Nicotiana...

Ekzistas ankaŭ ornama (cetere tre bonodora) specio, kiun oni foje kultivis, nomata marĥuano.

Necesas korekti tion. Ĉu alinomigi tiun artikolon? Necesas ankaŭ korekti la indikojn sub la fotoj. Estas cetere eraroj ankaŭ en la prezento de la indikoj pri enhavo de cigaredoj. Laŭ profesoro Molimard, kiun oni kontaktis, temas pri la enhavo de la fumo kaj ne de la cigaredoj, ĉar, evidente, en tabako mem estas nek gudro, nek monoksido de karbo. Tio rezultas el ĝia konsumado. Nerdoj preferus, almenaŭ pri la planto, ke zorgu pri tio vikipediisto sperta pri botaniko ;-)

[redakti] Nerda scienca opinio

7972 o

Jen respondon de fakulo, Claude Roŭ, kies opinion oni petis : "Nikotiano estas nepre neceseja vorto al ĉiuj sciencistoj eĉ amatoraj. Tabakplanto estas ne nomo de genro (scienca sistematika unuo), sed komunuza nomo responda al kelkaj specioj de nikotianoj uzataj por prepari tabakon."

[redakti] Bonaligva kverelo

Laŭ bonalingvisto Marcos Cramer, la problemo kun la esprimo "flartabako" estas, ke oni ne konsumante tiun tabakon oni ne simple flaras ĝin, sed entiras ĝin en la nazon. Tio estas tute alia afero, sed ŝajne tiun distingon konfuzis la persono, kiu elpensis "flartabako".

[redakti] Alie

B0d o

Ĉar tabako kaŭzas tre tedajn kaj senutilajn diskutojn, tra la historio de Esperanto-movado ofte estis kontraŭfumaj grupoj, kiel Verda Kruco, Tutmonda Agado-Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN) kaj Esperantista Tabakkontraŭla Asocio.

[redakti] Snuftabako

La unua manufakturo por snuftabako estiĝis en la sudo de Hispanio, en la urbo Sevilo jam dum la 16-a jarcento. Ĝuste de tie la snuftabako komencis sian venkan disvastigon tra Eŭropo. Komence de sia populariĝo, snuftabako estis privilegio de kortegoj de eŭropaj regantoj kaj ĝi disvastiĝis nur tiam, kiam tiu ĉi kutimo konsiderata kiel lukso komencis similigi burĝajn tavolojn. Hodiaŭ la snuftabako estas akceptata de ĉiuj sociaj tavoloj. Uzi snuftabakon estas tre mojosa moro nuntempe!