Tagmanĝo sur la herbo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Ankaŭ al ni la suno eklumos"

~ Zamenhof pri Tagmanĝo sur la herbo

La Tagmanĝo sur la Herbo (Parizo, 1863), a.k.k. la historia kompromiso (el la itala compromesso storico) estis paca konferenco inter nudistoj kaj malnudistoj. La celo estis establi novan konstitucion por la Eŭropa Unio.

Inter la delegitoj estis

La konferenco sukcesis, sed bedaŭrinde neniu alportis fotilon. Pro tio, oni petis helpon de Edvardo Malneto (Édouard Manet), kiu faris malnetan pentraĵon de la okazo.

[redakti] La pentraĵo

Ĉe la konferenco… Jana Aŭsten sidas kun Lamarko kaj Vagnero, dum Anna Karenina sin banas en la fono.

[redakti] Noto por usonanoj

Notu la nudan virinon en la mezo de ĉi-tiu bildo. Ŝia rigardo ne estas 'venu-kaj-prenu-min', sed 'kion-vi-rigardas?'. Ĝi estas rigardo de defio anstataŭ pasiveco, de provoko anstataŭ havebleco. Grava, ekstra elemento en ĉi-tiu verkaĵo estas la fakto ke, kvankam la virino estas nuda, ŝia viraj kunuloj estas vestitaj en samtempaj vestaĵoj. Tiu implikas ke ŝi ne estas pagana diinonimfo, kiu farus ŝin akceptinda por ĝentila socio, sed verŝajne prostitutino. (Interese, la vorto "pornografio" originas de la greklingvaj vortoj kiuj signifas "prostitutoj" kaj "skribado".)

[redakti] Vidu ankaŭ

Popola fronto


La Vikipedio havas malnetan artikolon pri Édouard Manet.