FANDOM



"Pli bone estas ŝviti, ol tremi"

~ Zamenhof pri tasmania klimato

"Dankon, pro la interesa kaj instrua artikolo."

~ leganto
Tasmanio estas insulo sude la lasta loĝebla lando de la mondo (Aŭstralio). Tie, angloj metis, en 19-a jarcento, maniulojn pri tasoj, la t.n. tasmaniuloj. La nura urbo de tiu insulo estas Kombato.
9951
Tasmaniuloj kunvenas jaŭdojn je la 6a vespere ce la Universitato de Tasmanio en cambro 313 de la t.n. Arts Building por paroli strangegan lingvon nomata Esperanto.
Austmap-eo

Tasmanio, laŭ kelkaj fontoj, iĝis naskoloko de la verda (ekologia) movado en la 1970-aj jaroj.

HistorioEdit

Post la alveno de la britaj koloniistoj, multaj lokaj loĝantoj mortis perforte. Laŭ historiisto H.G. Wells la tasmanianoj, malgraŭ sia homa simileco, estis tute forviŝitaj en milito de ekstermado kondukita de eŭropanaj enmigrintoj en la daŭro de kvindek jaroj. Poste, la cetero mortis pro malsato.

Ne nur angloj koloniigis Tasmanion, sed estas vizito de kelkaj francoj, kiuj uzis Pasportan Servon. Oni organizis vespermanĝon por ili, por ke oni povus ĉiuj praktiki Esperanton.

Transportado Edit

63 s

Regula fervoja transportado estis ĉesigita en 1977, ekde tiam aŭtovojoj estas la ĉefa maniero por forigi la lokon.

Tasmanio estas ligita kun Aŭstralio per pramoj kiuj trapasas la Markolon Bass: nome la pramŝipoj Spirit of Tasmania I kaj Spirit of Tasmania II itineras ĉiunokte inter Tasmanio (al urbo Devonport en la nordo de la insulo) kaj la kontinenta urbo Melburno. Ankaŭ, la Spirit of Tasmania III itineras inter Tasmanio kaj la kontinenta urbo Sidnejo. Meze de Junio 2006 la estraro faris enketon pri la kosto de la estrara mona subteno de la pramo inter Devonport kaj Sidnejo kaj oni decidis, ke ekonomike ne taŭgas. La estraro decidis vendi la pramon, kiu veturadas inter Devonport kaj Sydney. Efektive, ŝipoj fariĝas malpli favoraj ol flugo, ĉar flugo estas pli rapida por eliri la insulon.

Tasmana diabloEdit

Diablo vivas senescepte sur la insulo Tasmanio, kie ĝi havas nur kelkajn naturajn malamikojn kaj neniun amikon. La tasmana diablo estis iam ĉie disvastiĝinta en tuta Aŭstralio, sed hodiaŭ vivas nur sur Tasmanio. Ĝian vivo danĝerigas la agrikulturajn kemiaĵojn kaj malpliiĝon de la natura vivejo.

EmuoEdit

La Tasmania emuo kaj la Kinginsula emuo, nome subspecioj kiuj iam loĝis respektive en Tasmanio kaj en Kinginsulo iĝis formortinta post la eŭropa setliĝo en Aŭstralio en 1788, kaj la distribuado de la kontinentaj subspecioj estis influitaj de homa agado. Iam komuna ĉe la orienta marbordo, emuoj estas nune komunaj tie; male la disvolviĝo de agrikulturo kaj havigo de rezervita akvo en la interno de la kontinento pliigis la teritorion de la emuoj en aridaj regionoj, kaj estas nun plej zorgiga por konservado. Ili estis fonto de manĝo kaj energio por indiĝenaj aŭstralianoj kaj komencaj eŭropaj setlantoj. Emuoj estas bredataj por ties viando, oleo, kaj ledo. La emua viando estas sengrasa kaj kvankam komercistoj asertas, ke la oleo havas kontraŭ-ŝvelan kaj kontraŭ-oksidan efikojn, tio estis science pruvita ĉe homoj.