FANDOM


Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3
Te-amo

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri ĉi tiu artikolo

"Ĉiam Kie Pura Sub Kie!"

~ William Shatner pri alia afero

Teamo, bonalingve Miamasvino, estas amo de teo. La vorto "teamano" estas fuŝo de "teamanto." Samseksemuloj ŝatas grupigi sin en teamantajn klubojn aŭ simple "teamojn", kiuj amorveke luktas unu kontraŭ la aliaj kaj poste trinkas teon. Hodiaŭ tamen ili preferas bieron laŭ la nuna modo, kaj kiam ili sufiĉe ebrias, ili ekkrokodilas kaj diras unu al la alia, "Te amo."

Teamo Usona Edit

Usonanoj ial fieras pri sia "teamo," tamen teo en Usono fakte aĉas.

La plej fama usona teamanto estas Michael Phelps. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

BiblioEdit

Predikanto 4:9-11

Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmiĝos?