Teatro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

"La vivo apartenas al la vivantoj, kaj kiu vivas devas esti preta por ŝanĝo."

~ Goethe pri alia afero
Teatro-santa-isabel-interno.jpg

"Evidenta mensogo ne indas respondon"

~ Lutero pri teatro

"Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro"

~ Zamenhof pri siaj aktoraj najbaroj

"Ju malpli ni amas virinon, des pli facile ni plaĉas al ŝi"

~ Drakulo
418.jpg

Teatro estas mensogo por preni la monon de stultuloj nomataj "spektantoj". La mensoguloj estas nomataj "aktoroj". Teatro baziĝas sur mensogo (tragedio), trompo (dramo) kaj ŝerco (komedio).

Muzikigita teatro estas opero, kiu, krom mensoga, estas teda.

[redakti] Flustro

Comico2.jpg

Dum spektaklo al flustranta paro najbaro diras: "Pardonu, mi nenion aŭdas". La amanto respondas: "Tio, kion mi diras al mia amatino estas ne por vi".

[redakti] Tragedio

Teatro-ŝatanto rakontas al amiko siajn novajn travivaĵojn:

„Tiu aktorino tiel terure ludis Desdemonon, ke la tuta publiko entuziasme aplaŭdis, kiam Otelo mortstrangolis ŝin.“

[redakti] Dramo

Dramverkisto invitas rivalon al la premiero de sia nova teatraĵo. Li sendas du biletojn kun jena noto: "Jen bileto por vi, kaj alia por amiko, se vi havas."

La rivalo resendas la biletojn kun jena noto: "Mi bedaŭregas ne povi ĉeesti la unuan prezentiĝon. Mi iros al la dua, se okazos."

[redakti] Spetaklo

Kvankam "spetaklo" estas trovebla en Zamenhofaj citaĵoj (supoze tre malmultaj, sed oni ne havas tempon tion kontroli), "spektakl/o" ŝajnas tipa "malbonlingvaĵo". Tion konfirmas, ke "malbonlingvanoj" emas ĝin rilatigi al la ankoraŭ pli aĉa "spekt/i", kvazaŭ "akl/" estus Esperanta sufikso, kaj, ke, enkondukite por unu signifo (nome la Zamenhofa), ĝi emas vastiĝi al ĉiaj signifoj de la franca "spectacle" (kaj eble de la itala "spectacolo").

Efektive ĉi-okaze la situacio estas pli komplika. Ni havas

  • spekt- oficiala en la 9-a Aldono
  • spektakl- oficiala en la 1-a Aldono
  • spektator- neoficiala

Nur 'spektaklo' devus havi la signifon: 'spektaĵo kiu pro bruo, giganteco, beleco au ruzteĥnikeco altiras multe da publika atento'. Nur en kelkaj okazoj la alternativo 'spektaĵo sufiĉas.

[redakti] Teatro kaj televido

Infano estas la unuan fojon en teatro. La kurteno leviĝas kaj la scenejo ekvideblas. Jen la infano vokas: "Panjo, ho, rigardu, televidilo, en kiu oni povas promeni!"

[redakti] Ploro

Inter amikinoj: „Tiu mia edzo estas tiel sentema, ke kiam en teatro oni prezentas ion malgajan, li ploras.“

„La mia ploras jam dum aĉeto de biletoj!“

[redakti] Infano

Knabeto aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte li demandas la patron:

„Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

[redakti] Kuriozaĵo

Ĉu ŝi scias ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?

Cirko.jpg

[redakti] Daŭro

Vilaĝano( AL SIA EDZINO): Aûskultu. Çar ni estas nun tie çi en la urbo, mi proponas, ke ni iru kune en la teatron hodiaû.

La edzino: Ne, ne! mi legis sur la afiŝo de l’teatro, ke la tria akto okazas du semajnojn post la dua. Nu, mi ne scias, çu ni tiam havos tempon por reveni eh la urbon.

[redakti] Teatra aŭtoro

– Fraŭlino, mi ĝojas, ke vi kaj viaj gepatroj finlegis mian tri-aktan teatraĵon. Kion vi opinias pri ĝi?

Ni ĉiuj opiniis, ke unu el la tri aktoj estas tute nenecesa.

– Kiun akto?

– Ĉiu el ni tri proponis malsaman akton.

[redakti] Malantaŭ la kulisoj

La ripetado ne sukcesas. Fine la direktoro krias: Ĉu ni estas en teatro aŭ en frenezulejo? La unua ĉefaktoro malbonintence respondas: En teatro! Sed en la frenezulejo almenaŭ la direktoro estas normala homo.

[redakti] Programo

„Vi estis hieraŭ en la teatro. Kion ili prezentis?“

„Ŝanĝon de programo.“

[redakti] Teatro kaj Esperanto

X464.jpg

Pro tio, mi preferas kinon

La unua teatra prezentado en E okazis la 27-an de septembro 1896 en Smolensk, kie junaj E-istoj ludis komedion „Unua brandfaristo“ de L. Tolstoj, trad. de V. Burenkov. Tio estis nur komerco primitiva.

D-ro Zamenhof mem tre frue montris interesiĝon pri teatra agado inter esperantistoj. En letero, kiun li sendis en 1903 al Carlo Bourlet, la redaktoro de La Revuo, la aŭtoro de la lingvo esprimis sian opinion, ke migranta teatra trupo estus la plej efika maniero fari mensogan propagandon pri Esperanto.

Serioza prezentado de teatraĵoj en E komerciĝis en 1905, kiam dum la 1-a UK sep divarsraciaj aktoroj ludis „La edziĝon kontraŭvolan“ de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unusola ebleco por prezenti teatraĵojn en E, restis daŭre la UK-j, kie oni ludis afte ankaŭ profesiaj aktoroj divarsspecajn teatraĵojn, kiujn la mutracia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiem kun branda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en divarsaj landoj E-lingvan progromon, ĝis nun havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo signas promesplenan iniciaton la aktorgrupo ĉe Radio-Brno.

En la 6-a Universala Kongreso de Esperanto, la prezentado de la kongresa teatraĵo, "Kiel Plaĉas al Vi", estis rimarkinda sukceso, ne sole en la perfekteco de la aranĝoj, sed en la mirinda maniero laŭ kiu la aktoroj memoris kaj parolis siajn liniojn.

[redakti] Baledo

-- Kial balerinoj dancas piedpinte?
-- Por ke ili la publikon ne veku!

[redakti] Utilo

-- Sabaton ni bone amuziĝos. -- Diras la fraŭlo al sia amatino. -- Mi aĉetis tri biletojn por la teatro.
-- Bonege! Sed kial tri? Du, ĉu ne? Du.
-- Tri. Unu al via patrino, unu al via patro, unu al via frato. Mi venos al vi. Ni pasigos la vesperon tre agrable en via dormoĉambro.

[redakti] Rolo

Aktor-studento diras al sia patro:

-- En la ekzamenteatraĵo mi devos ludi viron, kiu estas edzo jam ekde dudek jaroj.
-- Tamen la sekvan fojon akceptu rolon, en kiu vi povos eĉ paroli!
1570746011 n.jpg

[redakti] Kritiko

— Çu vi estis hieraû en la teatro? Mia verko estis tie lu-data.

— Jes, mi estis tie.

Nu, kiu sceno plej plaçis al vi.

La fermo de l’kurteno.

[redakti] Duono

Aktoro plendas al amiko: «Ĉu vi povas imagi!? Hieraŭ vespere, la duono de la salono fajfis mian teatraĵon!»

Amiko provas konsoli lin: «Eble jes. Sed ne forgesu ke la alia duono NE fajfis.»

«Vi pravas..., sed la alia duono estis malplena!»

[redakti] Letero

En teatro, dum la plej bela sceno de l’ tragedio, oni devis laŭte legi leteron ĵus ricevitan. Sed, ĉar la letero, sur kiu estis skribita la necesa teksto, perdiĝis kaj ne estis retrovita ĝustatempe, oni ensendis puran paperon al la aktoroj. La lego estis la devo de la juna heroo. Kiam li rimarkis, ke sur la ricevita leterpapero nenio estas skribita, li palpebrumis al la skatolego de la rememorigisto-diktisto al aktoroj: la sufloro. Sed vane. La loĝanto de l’ skatolego — sciante, ke oni nun ne bezonas lin, ĉar oni antaŭlegas prete skribitan leteron, — malaperis el sia mallarĝa ejo.

La espero de nia juna heroo fariĝis malespero, ĉar li ne sciis parkere la enhavon de la letero. Tamen li trovis subite savon. Li donis la leteron al sia estonta bopatro.

— Legu tiun ĉi leteron, kara patro; mi kredas, ke ĝi enhavas bonajn sciigojn por ni.

La patro ne konfuziĝis.Li redonis la leteron al la junulo kaj diris:

Legu ĝin vi mem, mia kara filo; mi forgesis mian okulvitron …

Tiam la junulo donis la leteron al la fianĉino:

— Legu do vi, mia kara Manjo; mi nun tute ne estas kapabla legi, ĉar miaj okuloj estas larmoplenaj pro la dolĉa ekscito.

La knabino prenis la leteron. Sed kiam ŝi ekvidis, ke la papero estas pura, donis ĝin al la patro kaj diris:

— Tamen estus pli bone, se vi legus ĝin, patreto. Mi tuj iros en la alian ĉambron por serĉi viajn okulvitrojn.

Kaj ŝi foriris. La du viroj atendis ŝin, kredante, ke ŝi volas serĉi kaj alporti la skribitan leteron. Ili atendis jam longe, sed vane. La knabino, staranta inter la kulisoj, rigardadis ilin ridetante. Subite la patro kolere ekkriis:

— Ha! mia filino ne trovas la okulvitron. Mi devas iri por helpi al ŝi en la serĉado.

Kaj li, foriranta, metis la leteron en la manon de l’juna heroo. Post longa, senpacienca, vana atendo subite venis sava ideo en lian cerbon. Li kriis al la foririntoj:

— Envenu, karaj miaj, mi aranĝos saĝe la aferon.

Ili time envenis.

— Mi jam tralegis la leteron, — daŭrigis la juna heroo, — ĝian enhavon mi rakontos al vi morgaŭ.

Kaj ili senĝene daŭrigis la ludon.

[redakti] Imitado

Estis iam viro kiu volis labori en vaudevila teatro, kaj iun tagon, do la viro iris al agento kun la espero ricevi laborpostenon. La agento venis, kaj demandis al la viro kion li volas. La homo diris, ke li deziras labori en la teatro.

La agento demandis al li, “Kion vi povas fari? Kion vi kapablas?"

La viro respondis, “Mi povas imiti birdojn.”

La agento repondis, klarigante, ke vaudevilo ne vere bezonas tion. Estas multe da homoj kiuj povas imiti birdojn, do li ne sciis pro kio li devas dungi birdo-imitanton.

Sed la viro insistadis, dirante, ke li vere, vere, vere kaj bone, bone, bone povas imiti la birdojn.

La agento ridetis, sed ripete rifuzis, dirante, ke vaudevilo ne bezonas lin. La homo iom malgajiĝis, kaj finfine decidis reiri hejmen . . . FLUGANTE!

[redakti] Okcidentalista teatraĵo

Reyes3.jpg

Antaŭ multaj jaroj estis urbeto en Esperantujo, kie oni parolis okcidentalon, tie estis teatro. Oni telefonis al okcidentalista teatresto:

- Hallô! ... Yes ...

E al altri extremitá del fin un voce di:

- Bon dion, senior'. Yo desiras esseri igageata in un de voraj teatroj.
- Ho! vu savas, senior', yo prendas solmene sensationalajn atractionojn, extra-ordinarain spectaculojn.
- Ma mi numeró esas extraordinara.
- Ha: vermene? Quon vu fas?
- Yo jonglas...
- Ne altricoj plu?
- Yo rulas sur un monociclo, yo practicas li aeralan trapezon, kae yo parlas...
- Vu parlas? Ma omnes parlas. Tio ne esas extraordinara.
- Certmene, ma yo esas un can'.

[redakti] Referencoj

La Teatra Korbo. De J. Baghy. 1934, 112 p. „En tiu ĉi pensiga volumeto oni trovas divarsteamajn meditaĵojn kaj skizetojn simple kaj bonstile esprimitajn en la formo de ,senpretenda babilado'. Por tiu, kiu konas la aŭtoron persone, ili ricevas aldonan ĉarmon el la fakto, ke brandaparte ili havas aŭtobiografian karakteron.“ („The Brutish Esperantist“, 1934, p: 348.)

Content Navigation
Aliaj lingvoj