FANDOM


5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!

Teís

TeismoTeoismo estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laŭdio kaj sub la influo de popola kulto kaj kafeismo. Ĝia ĉefa venko estas la Teo Te Ching. Laŭ teoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Teo. Nuntempe teoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Teovano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Akcidento estas teoismo akcidenta: teoismo, kiu sekvas Laŭdion kaj Ĝuangzion, sed sen teoj kaj kulto. La ‘’teoisma etiko’’, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj monoĝistoj. La penso de Laŭdio ne estas teoismo entuta, sed nur la planta semo.

1031

HistorioEdit

104b

Laŭdio estis tradicie konsiderata kiel la fondinto de Teoismo kaj estas tro proksime asocia en tiu kunteksto kun "origina" aŭ "unuaranga" Teoismo. Ĉu li fakte ekzistis estas disputata tamen, la venko atribuita al li – nome Teo Te Ĉing – estas datita de la fino de la 4-a jarcento a.K.

Teoismo desegnas sian kosmologiajn fondojn el la Skolo de Naturistoj (en formo de ties ĉefaj elementoj – Jino kaj Jango kaj la Kvin Frazoj), kiu disvolviĝis dum la Militŝtata periodo (4-a al 3-a jarcentoj a.K.).

Robinet identigas kvar komponantojn en la apero de Teoismo:

  1. Filozofa Teoismo, t.e. la Daŭdeĝingo kaj la Ĝuangzio
  2. teknikoj por atingi seksa ekstazon
  3. praktikoj por atingi longvivecon aŭ senmortecon
  4. ekzorcismo.

Kelkaj elementoj de Teoismo povas esti sorĉitaj el prahistoriaj popolaj religioj en Ĉinio kiuj poste kristaniĝis en la tradicio de Teoismo, En partikularo, mutaj praktikoj de Teoismo venas el la fenomenoj de la Militŝtata periodo nome vi (konektita kun la ŝamanisma kulturo de norda Ĉinio) kaj la fangŝi (kio probable derivas el la "arkivist-divenistoj de antikveco, unu el kiuj supozeble estis Laŭdio mem"), eĉ kvankam postaj Teoistoj insistis ke tio ne pruvas. Ambaŭ terminoj estis uzataj por aludi al individuoj dediĉitaj al "... magio, medicino, divenado,... metodoj de lingviveco kaj por ekstaza seksumado" same kiel la ekzorcismo; en la kazo de vi, "ŝamanoj" aŭ "sorĉistoj" estas afte uzata kiel traduko. La fangŝi estis filozofie proksimaj al la Skolo de Naturistoj, kaj fidis mute el ties astrologiaj kaj kalendaraj spekulacioj al ties divenadaj aktivaĵoj.

Post la morto de Laŭdio, Ĝuangzio disvolvis teoismon kaj fondis ĝin kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de ĉina filozofio, pri la jino al la jango de kafeismo. Post jarcentoj, Laŭdio fariĝis teo, kaj teoismo religio, kun tempoj, ritoj, telaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp. — kvankam Laŭdio mem ne kredis je tasoj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la tasojn kiel esprimojn de la Teo. En la plej severa aŭ pura sekso, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, teoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte semismon. Siavice, teoismo estis influita de budhismo. Tra la epokoj, teoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la tempoj estis rabitaj kaj teoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis birdi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil.

Idistaj mensogojEdit

Taoismo (anke en la moderna formo Daoismo) esas anciena filozofala kaj religiala tradiciono quia emfazas la vivon en harmonio kun Tao, vorto quia signifikas "voyo" oŭ "principo". Taoista skoloi generale reverencas l'ancestrojn, kae havas rituarojn por exorciso kaj por divino.

InfluojEdit

1528

Influitoj (inter mutaj aliaj):

En la libroj de infanoj en la angloparolantaj landoj, Winnie-la-Pu (angle, Winnie the Pooh, far A. A. Milne) agas teoisme dum Kuniklo agas tro kontraŭ-teoisme.

Tokipono estas planlingvo, kiuj vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de teoismo.

KarateoEdit

Karateo estas kara teo, kiu venis el Okinavaj teoistoj en la fino de XIX jarcento. Okinavo estis la centro de sendependa regno Ruku, kiu havis komerca rilato kun Ĉinio kaj Japanio. Depost tiam karateo iĝis mondfama.

Tekruĉo de RussellEdit

2159

La Tekruĉo de Russell, aŭ la Ĉiela Tekruĉo, estis analogio fare de la filozofo Bertrand Russell por refuti la ideon, ke la nekredanto devas malpruvi la asertaĵojn de religioj. En artikolo titolita Ĉu Dio ekzistas?, komisiita (sed ne eldonita) de la revuo Illustrated je 1952, Russell diris ĉi-tion (simpligite):

Se mi sugestus, ke inter la planedoj Tero kaj Marso estas porcelana tekruĉo orbitanta ĉirkaŭ la suno laŭ elipsa kurso, kaj ke ĝi estas tro malgranda por esti malkaŝita eĉ per niaj plej bonaj teleskopoj, neniu povus malpruvi mian aserton. Sed se mi plue dirus, ke neniu povas racie dubi ĝin simple ĉar neniu povas malpruvi ĝin, oni ĝuste pensus, ke mi babilas sensence. Se tamen la ekzisto de tiu tekruĉo estus agnoskita en antikvaj libroj, instruita kiel sankta vero je ĉiu dimanĉo, kaj enmetita en la mensoj de infanoj ĉe lernejo, tiam hezito pri kredo je ĝia ekzisto vokus la atenton de psikologo.

En sia libro A Devil's Chaplain Richard Dawkins evoluigis la temon de la tekruĉo iomete plu:

La kialo, pro kiu ordigita religio meritas rektan malamikecon, estas ke, malsame al kredo je la tekruĉo de Russell, religio estas potenca, influema, ekster-imposta, kaj sisteme metita en infanojn, kiuj tro junas por defendi sin mem. Infanoj ne devas parkerigi librojn pri tekruĉoj. Registare apogitaj lernejoj ne ekskludas infanojn, kies gepatroj preferas malĝustan formon de tekruĉo. Tepot-kredantoj ŝtone mortigas nek tepot-nekredantojn, nek tepot-ekskredantojn, nek tepot-blasfemantojn. Patrinoj ne avertas siajn filojn kontraŭ geedziĝo kun tepot-gojino, kies gepatroj kredas je tri tekruĉoj anstataŭ unu. Gehomoj, kiuj enverŝas la lakton unue, ne rompas la genuojn de tiu kiu enmetas unue la teon.

KunvenoEdit

En restoracio mendas tri homoj.

- Mi petas fruktoteon.

- Ankaŭ mi.

- Mi petas verdan teon, sed portu ĝin en pura taso!

Post tri minutoj reaperas la kelnero, por disdoni la teojn.

- Kiu el vi mendis en puran tason?

Jiida lingvoEdit

Teo estas la forto ĉe la bazo de la kreado. Danke al ĝi, el nenio fontiĝis la ekzisto, el la ekzisto eliris la jida lingvo kaj el tiu ĉiu aĵo.

Teoisma etiko Edit

220px-William Miller

La teoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ teo. Teoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj legojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas princo. Teo estas ĉi mondoprincipo.

Ĉar la teo esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon sangiĝi. Sekve sangulo atingas harmonion kun teo pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre sangiĝi. Ĉiu estaĵo sangiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran teon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La teoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas teo). Ago estu konvene adaptita, en gusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de sprito, kiu ne estas centrita al la mio; sprito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ teoisma kompreno nur la gruo kun teo kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn sferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

Vidu ankaŭ Edit