Tutmonda Esperanta Joga Organizo
El Neciklopedio
"Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis"
~ Zamenhof pri TEJO
"Aĥ! Kaŝiĝu vi hejme! Apenaŭ uzeblas ĉi fieca langtordaĵ'"
~ TEJO-ano dum TEJO-kongreso pri iu ajn
"Iuj ja prononcas "tejo" kiel "teo""
~ krokodilo pri TEJO
"TEJO ne estas taŭga prizorganto, ĉar burokratas kaj rigidas"
"Tejo estas en gufujo"
~ Komencantino el Rusio pri TEJO
"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"
~ nerdo pri e-paĝaro de TEJO
"Daŭra streĉiĝo estas ekkonilo por tiuj, kiuj ne gravas"
~ anonimulo pri tute alia afero
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
"Preskaŭ nekomprenebla parolado :-)"
~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
"Hura, bonega! Mi subtenas miajn ĉi-suprajn geamikojn"
~ iu
Tutmonda Esperanta Joga Organizo (TEJO) estas la joga fako de la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas sekciojn en pli ol 40 landoj (Bone, nur en Eŭropo estas plu ol 40 landoj, do tiu ne estas tro). Ĝi informas pri aranĝoj kaj agado, pri membreco kaj eldonoj (ĉi tiu estas la minimumon esperebla, ĉu ne?). Estas invitataj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri junulara agado kadre de TEJO - por diskuti, interŝanĝi ideojn, opiniojn, spertojn, informi kaj simile (ĉu vi kredas?). TEJO laboras por Esperanta seksturismo organizante kongresojn kaj per speciale tiucele kreita adresaro de bordeloj - Pasporta Servo. Ĉefa slogano de TEJO estas Pace kaj kace.
[redakti] TEJO-Kongresoj
TEJO-kongresoj (IJK) estas tipa ekzemplo de subkulturo.
[redakti] Pasporta Cervo
Pasporta Cervo estas ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj. Pri ĝi respondecas TEJO (Tutcerva esperanto-Junularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani (jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).
[redakti] Estraro
La nuna estraro, elektita dum IJK en Liberec' por la periodo 2009-2011, konsistas el:
- Gregor HINKER (Eksterteraj Rilatoj, Imperiestro)
- Paulína KOŽUCHOVÁ (Ĝenerala Propagandisto)
- Sergeo TYRIN (Kaŝisto)
- Oleksandra KOVYAZINA (Klaĉoj)
- Irmina SZUSTAK (Landa Ŝajnigado)
- Łukasz ŻEBROWSKI (Kongresa Amuzigado kaj Aktivulina Trejnado)
| Arjoj • Bilderberg-grupo • Blaba komploto • Cionismo • Deligitaro de UEA • Esperanto-Movado • Eŭropa Unio • E@al • Estraro de UEA • Framasonismo • GEJ-Gazeto • Homaranismo • Internacia Esperanto-Muzeo • Internacia Junulara Festivalo • Internacia Junulara Kongreso • Internacia Lesbanina Esperanto-Instituto • Judismo • Komploto kontraŭ Ido •Kontraŭislamana komploto • La Ondo de Esperanto • Mikrosofto • Malruĝa Rondo • Nifologistoj • Opus Dei • Protokoloj de Cionaj Saĝuloj • Raŭmismo • Reptilioj • Scientologio • Sekreta Doktrino • Sekreta Rozkruĉa Ordeno • Sekreta Informa Fako • Terorismo • Titaniko • Tutmonda Esperanta Joga Organizo • Unesko • Verda Partio • X • Zamenhof • |

