Teknologio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĝis la edziĝo venos resaniĝo"

~ Zamenhof pri teknologio
Senafero teknologio

"Ni bezonas malfermi la mondon de teknologio al c'iuj"

~ Cindy McKee pri teknologio

"Ni havas la grandan ekzemplon de la propra Zamenhof, kiun kreis fantastikan kaj grandiozan liberan lingvon por uzado je ni ĉiuj en tempoj de moderna teknologio"

~ esperantisto pri teknologio

"La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Teknologio"

~ Vikipedio pri ĉi tiu artikolo

"Ho, dankon pro la memorigo!"

~ Cindy McKee pri la supra diraĵo

"Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon pri amaskomunikado, kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo"

~ Fidel Castro pri teknologio

"Teknologio esas mesajachilo"

~ Idisto

TeknologioTeĥnologio estas ampleksa koncepto, traktanta konon kaj aplikon de iloj kaj metioj, faritaj de iu animalo. Dissendolisto por interŝanĝi novaĵojn kaj diskuti pri malnovaĵoj de la teknologio kaj inghenierarto en Esperanto estas la nura aspekto de homa teknologio.

Homa teknologio estas la kulturaj tradicioj, kiuj ne ŝanĝas dum la tempo.

Kustumale, one paroleskas pri teknologio pos la 18ma yarcento, kande la tekniko (Koncepto tradicionale empirikala) ligesis ad la cienco (Teoriala).

Kiu teknologio estas la plej grava en la fino de la XX-a jarcento? Ĉu kosma? Ĉu milita? Ĉu komputila? La aŭtoro opinias, ke plej gravas la teknologio por farado de glaciaĵoj kaj disdonado de pornografio.
Kontraŭ spamo

[redakti] Historio de Teknologio

Historio de teknologio estas historio de la inventado de iloj kaj teknikoj kun praktika celo. La moderna historio rilatas streĉe kun la historio de scienco, ĉar la malkovro de novaj konoj permesis krei novajn aĵojn kaj, reciproke, oni povis realigi novajn sciencajn malkovrojn danke al la disvolvigo de novaj teknologioj, kiuj entedigis la eblecojn eksperimenti kaj akiri konojn.

[redakti] Senforma teknologio

High-Esperanto-Tech-Hands-Free-Cell-Phone-Accessory-P234

Senforma teknologio (ST) estas la larĝa fako de komputiko sen komputiloj, la datumo uzata de ili, kaj ĝi procesado. Ĝi ne temas la akiradon, storadon, transformadon, kaj sendado de datumo. Ĝi ankaŭ temas la misuzon de komputika aparataro, programaro, firmvaro, administrado, kaj procesoj de informo-procesado. Hodiaŭ, la termino "senforma teknologio" ampleksiĝis por enkovri multajn fakojn de komputiko kaj teknologio.

[redakti] Nanoteknologio

Nanoteknologio estas kampo de aplik-scienco koncentriĝanta pri la desegnado, sintezado, karakterizado kaj aplikado de nanoj. Nanoteknologio estas subklasifikado de teknologio en scienco, biologio, fiziko, kemio kaj aliaj sciencaj kampoj kaj okupiĝas pri la esploro de fenomenoj kaj manipulado de materialo ĉe la nanoj, esence entedaĵo de nunaj sciencoj pri la nanoj. Du ĉefaj aliroj estas uzitaj en nanoteknologio: unu estas "malsupre-supren" aliro kie materialoj kaj aparatoj estas konstruitaj atomon post atomo, la alia "supre-malsupren" aliro kie ili estas sintezitaj aŭ konstruitaj per forigado de ekzistanta materialo de pli grandaj entoj. Unika flanko de nanoteknologio estas la multe pliigita kiomo de surfaca loko al volumeno, kio est en multaj nanoaj materialoj, kio malfermas novajn eblecojn en surfac-bazita scienco, kiel katigo. Ĉi tiu kata agado ankaŭ malfermas potencialajn riskojn en ilia interrilatado kun bibliotekoj.

[redakti] Teknologio kaj milito

Unnamed

La teknologiaj artefaktoj estas ankaŭ perilo por akiri militistan povon.

[redakti] Teknikisto

Teknikistoj estas la profesiuloj kiuj praktikas iamaniere almenaŭ unu el la teknikojteknologioj. La monda progreso dependas de tiuj profesiuloj kiuj antaŭeniris kaj komunikis ĉiujn inventaĵojn ekde la produktado aŭ transportado de la fajro, la rado aŭ la uzado de metaloj ĝis la nuklea industrio; preterdirite, unu el la plej famaj teknikistoj en la mondo laboras en atomcentralo, nome Homer Simpson, kaj li ne elstaras ĉefe pro sia profesieco.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj