Tel-Avivo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo"

~ Zamenhof pri Tel-Aviva kongreso
Flagomuro

"Modo estas la imito de tiuj, kiuj volas diferencigi sin, de tiuj, kiuj ne diferenciĝas."

~ Karl Lagerfeld pri tuta alia afero

"Ha ha ha, bonan respondon! :)"

~ Dekstrulo

"Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo de la Mediteraneo"

~ Vikipedio pri Tel-Avivo

"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"

~ Meduzo pri Tel-Avivo
Tel-Aviv estas urbo en Israelo, ĝi estas urbo ĉe la marbordo, kiu neniam "ripozas". En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000. Tel estas kodo de telugua lingvo laŭ normo ISO 639-3 kaj A-vivo signifas "artfarita vivo". Sekve "Tel-Avivo" siginifas: "artfarita vivo en telugua lingvo".
4515258.ccbcbb6e.560


De ĉi tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jaffo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko. Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj la krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas centroj de la plej moderna modo.

[redakti] Turismado

Mono ne estas problemo, ĉar por eŭropanoj flugi al Israelo apenaŭ kostas pli ol flugoj ene de Eŭropo. La nombro de turistoj certe estus pli granda, se la israela politiko estus pli ŝatata inter esperantistoj.

[redakti] Kongreso

75761 n

Jen ĉi-tie vi trovos kelkajn kuriozaĵojn okazintajn dum la 85a Universala Kongreso en Telavivo.

En la unua programtago aperis en la programtabelo la jena divido de salonoj, paralele:

En salono Masĉler: komunistoj.
En salono Dratwer: Rondo Kato.

Josef Ŝemer, kiu konis persone tiujn du israelajn forpasintojn M. kaj D. rakontis kun rideto, ke ĝuste I. Dratwer ne Ŝatis katojn, dum D-ro H. Masĉler ege amis ilin (kaj eĉ tenis kelkajn siahejme!), sed ege ne Ŝatis la komunisman reĝimon: li eĉ verkis esperantlingvan anekdotan libreton pri tiu reĝimsistemo ("La necenzurita humuro"). Sed la sorto diktis alie kaj komunistoj iris al M., dum katamantoj iris al Dratwer.

En salono Lapenna ne restis lokoj dum la prelego de J. Ŝemer "Kio kaj kiu estas judo?". Tial kelkaj alvenintoj ne povis resti. Kiam meze de la prelego ies poŝtelefono sonoris, diris tuj la preleganto: "tio estas verŝajne unu de la kongresanoj, kiuj devis resti ekster la salono, do nun li deziras aŭdi la prelegon per la telefono..."

[redakti] Famaj personoj

Aliaj lingvoj