Telefono
El Neciklopedio
"Jen roma telefono, uzita de Nerono."
"Estas ege malfacile por mi paroli angle per telefono do sen uzi la manojn"
~ handikapulo pri telefono
"Simple mi ne komprenas neceson de la linio"
~ nuntempa infano pri fiksa telefono
Enhavo |
[redakti] Deveno
Telefono estis kreita de greka inventisto Platono, kiuj nomis ĝin φωνή /phōnē/. Poste italdevena usonano Antonio Meucci rabis la ideon kaj nomis ĝin le phone (la fono france, la tiama internacia lingvo) en 1849, sed tiu ne disvastiĝis pro manko de financoj. Poste germano J. Ph. Reis rabis la ideon en 1861 kaj li nomis la aparaton Die lephone ĉar, kompreneble, li ne scipovis la francan kaj li ne sciis ke "le" estas la artikolo. La skotdevena kanadano A. G. Bell en 1876, denove rabis la inventon kaj anstataŭis la germanan articolon "Die" per la angla "the", tiel disvastiĝis la The lephone en la tuta mondo. El tiu nomo (the lephone) devenas la esperanta vorto telefono.
[redakti] La unua telefona interparolado
La unua telefona interparolado okazis en la jaro 1861. Philipp Reiss finfine sukcesis, ekfunkciigi sian aparaton. Kun granda ĝojo li perceptis la ligon al la amiko je la alia fino de la drato. Sed kion li diru? Ĉar necesis garantio pri teknike nedubebla transigo, liaj vortoj, se ili alvenus nur malklare aŭ ere, devus esti nediveneblaj. Ekscitite li elparolis la "profunde saĝajn" vortojn: "Ĉevaloj ne manĝas kukuman salaton. "Tion mi scias mem, idioto!" vokis la partnero de la unua telefona interparolado."
[redakti] Lingvoj
Per la unuaj telefonoj, oni povis paroli nur en la greka. Poste aliaj lingvoj estis aldonitaj.
[redakti] Ho, ve!
Sonoras la telefono ĉe avarulo:
- -- Halo, ĉi tie la telefonkompanio! -- sonas blonda virina voĉo. -- Vi ne kotizis dum la lastaj du monatoj.
- -- Mi petas, kara sinjorino, tio nepre estas eraro. Mi ja tute ne havas telefonon.
[redakti] Utilo
- -- Halo! Bonan vesperon, sinjorino instruisto, mi telefonas tial, ĉar mia filo morgaŭ ne povos iri en la lernejon, ĉar li malsaniĝis.
- -- Kaj kiel nomiĝas la infano? -- demandas la instruistino.
- -- Stechjeto Kovach -- li respondas ĉe la alia fino de la linio.
- -- Kaj kiu vi estas? -- demandas la instruistino
- -- Mia paĉjo.
[redakti] Kial ĝi ne popularis
Kial la telefono neniam iĝis populara...
- 1. La ilo klare ne iĝus populara, krom se iu unue en ĉiu urbo akirus.
- 2. Sed... se oni estus la unua propranto de telefono en la urbo, oni ne povus uzi por paroli al najbaro. La ilo estus tute senutila!
- 3. Do, kompreneble, neniu iĝis la unua telefonisto en iu ajn urbo; kaj tial la telefono neniam populariĝis.