Televido
El Neciklopedio
"La religio estas la opio de la popoloj. La televido estas la kokaino."
"Big Brother is watching you"
~ Orvelo
"Ĉia dono estas bono"
~ Zamenhof pri televidilo, kiun oni donis al li
Televido estas arto, arto vidi per televidilo (aparato per kiu oni faras frenezulojn) ion kio estas tre ŝatata de multaj viroj: pornografio, pornaĵoj kaj pornaj programoj. Virinoj prefere spektos kuirprogramojn: Kiel kuiri kun tomat-saŭco kaj brasiko la kapon de la edzo kiam malfrue nokte revenas hejmen? Kiel mueli vitron por la suko aŭ vespermanĝo de la malamata edzo?
Ankaŭ infanoj tre ŝatas la porinfanajn programojn: saĝa rato kontraŭ stulta kato "Anĉjo kaj Geĉjo". El tiuj ĉi programoj li lernos kiamaniere bati kaj mensogi aliulojn.
[redakti] Utiloj
Televido estas tre utila, PIVistoj povas zapi kaj bonalingvistoj povas kanalumi ĝin.


