FANDOM


9442
"Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa."
~ Morteza Mirbaghian pri alia afero

"Ĉe plej granda fido memoru pri perfido"

~ Zamenhof

"Tiu ĉi kunveno estas tempmalŝparo"

~ iu ajn pri UK

"Poeto! Poezio! Tempmalŝparo"

~ William Auld pri tempmalŝparo

"Tamen li ne estas idioto"

~ Milokula Kato pri poeto
Tempmalŝparo estas tio, kion mi nun faras.
Aerog

Kolekti esperantaj poŝt-markojn = Tempmalŝparo

TempmalŝparantojEdit

Tempmalŝparo estas ofte farata de emoj, studuntoj kaj idistoj.
0304 eo1

Uzo de tempoEdit

Suboficiro: Homoj, ĉiam kojon-have kaj diligente, kaj vi ĉion atingos! La ovo de Kolumbo ankaŭ ne estas metita en unu tago!

Ĝirafa tempŝparoEdit

La ĝirafoj kutimas dormi dum 20 minutoj al la tago. Ili povas eĉ dormi ĝis 2 horojn, sed escepte. Ili neniam enlitigas. Sed, damne! Kiuj ili faras per la ŝparita tempo?

LaboroEdit

Laboradi jaron post jaro por eventuale fari nenion estas ega tempmalŝparo. Oni ja povas fari nenion hodiaŭ.

LingvoEdit

Se vi lernas lingvon cele de estonta dungiĝo, vi malŝparas tempon. Vi povas eklabori nun, pigrulo.

UKEdit

Oni devas diri pri UK, ke tiu ĉi kunveno estas tempmalŝparo. Ĉiuj nur vage parolas teorie.

SportoEdit

Tre penegi nur por superi poentrekordon starigitan de iu bubaĉo estas senutila tempmalŝparo.

PigrecoEdit

Kio estas pigreco? Tio estas kutimo ripozi pli frue, antaŭ ol ni estas lacaj.

Du pigrulojEdit

1305

La pigruleton persekutas oni kiel homan malamikon.
L' alian oni aŭtas al la klubo, donas laŭdon, manĝon, drinkon.

Kaj tiuj, kiuj sakras pigruletojn kiel kernon de la fio,
Ridetas kaj salutas la aliajn man-etende kun feliĉo.

La pigruleto estas pulo de socio, foje mord-sukcesas.
La pigrulego estas ja hirudo, suĉas sangon kaj ne ĉesas.

La ŝarĝo pigruleta pezas tiom milde, ke ĝin ni ne sentas.
Sed dekoj da geviroj tage por manĝigi la alian nepras.

Kaj dum sankcias oni pigrulegojn, restos pigruletoj ĉiam.
Sed forigante l' pigrulegon, ni malaperigos la alian.
 
Do faru saĝan planon por forskui tiun pezon, kiu premas.
Ne zorgu pri la pigruletoj dum forviŝi pigrulegojn endas.