Tempomaŝino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj"

~ Zamenhof pri la tempo
6598

"Tio ankaù validas por la helplingvoj"

~ iu pri la supra diraĵo

"Mais tote del mesmo, si iste conversationes arriva al puncto ubi nos utilisa insultos, le amusamento rapidemente dispare."

~ Interlingvaisto pri la supra diraĵo

"En la futuro posiblesos voyajar tra la tempo. Ja interesiva experimenti tafelde facesis. La Italiani (di Vatikano) savas maxim bone quale agar por voyajar tra la tempo. Por plusa informaji, lektez sube"

~ idisto
Samp4
Tempomaŝino estas duonmagia aŭ tute fizika aparato por tempovojaĝado ĉu antaŭen en futuron, ĉu malantaŭen en pasintecon. La unua tempomaŝino kreis Enrique Gaspar y Rimbau en 1887, sed la brita sciencisto H. G. Wells en 1895, rabis la ideon de la Tempomaŝino. Poste estis usona kompanio, kiu populariĝis ĝin de la 1960-aj jaroj.

Ververe estas malfacile scii, kiu krei la unua tempomaŝino, ĉar la termpovojaĝantoj ĉiam povas kuri unu antaŭ la alia kaj patentiigi ĝin. Oni scias ekzemple ke Albert Einstein ricevis de la Nobelpremion pri Fiziko 1521, pro kreado de tempvojaĝmaŝino, eĉ antaŭ la kreado de la premio. Ankaŭ estas multaj tipoj da tempomaŝinoj , laŭ Vikipedio, ĉian teknikan aparaton, kiu uziĝus por atingi tempovojaĝadon, oni nomas tempomaŝino.

[redakti] Tempovojaĝado

2194 n

Tempovojaĝado estas la koncepto de moviĝado inter malsamaj momentoj en tempo laŭ maniero analoga al moviĝado inter malsamaj punktoj en la spaco (aŭ kosmo), aŭ sendante objekton (aŭ en iuj kazoj nur informojn) malantaŭen en tempo, t.e. al momento antaŭ la nuna, aŭ sendante objekton antaŭen, t.e. de la prezento al la estonteco tiel, ke oni ne devas sperti la inter(temp)an periodon (almenaŭ ne ĉe la normala rapido de tempopaso). Iuj interpretoj de tempovojaĝado ankaŭ sugestas ke provo vojaĝi malantaŭen en tempo povus alporti personon en paralelan universon kies historio komenciĝus diverĝiĝi de la veturanta originala historio post la momento kiam la veturanto alvenis en la pasintecon.

Tempovojaĝado estas ofta intrigo ekde la 19-a jarcento, kaj unudirekta vojaĝado en la estontecon estas ebla konsiderante la fenomenon de tempo-dilato sur bazo de rapido en la teorio de speciala relativeco (ekzempligita de la ĝemela paradokso) kaj ankaŭ gravita tempo-dilato en la teorio de ĝenerala relativeco.

[redakti] La Maŝino de Enrique Gaspar y Rimbau

Enrique Gaspar y Rimbau kreis aparaton El anacronópete (La anakronopeto) en 1887 en Barcelono, unu el liaj plej gravaj verkoj. Ĝi estas aparato kiu antaŭas la verkon de H. G. Wells en la inventado de tempomaŝino.

Aparato en formo de zarzuelo, ĝi estas la unua maŝino por vojaĝi en la tempo. La aparato enskribiĝas en la spirito de sia tempo, en kiu la verkoj de Jules Verne havis grandan sukceson. Ĝi certe ricevis influon de Camille Flammarion kaj ties inventaĵo Lumen.

[redakti] Kiel kostrui tempomaŝinon patafizike

En februaro 1899, Alfred Jarry publikigis sian eseon (en la franca) "Kiel konstrui tempoveturilon." La Tempomaŝino de H. G. Wells aperis en 1895 kaj baldaŭ estis tradukita francen. Alfred Jarry plej famas pro sia skandala teatraĵo Reĝo Ubu. Li ankaŭ kreis la sciencon patafizikon ('pataphysique), t.e. "scienco de imagitaj solvoj." En ĉiu eseo Jarry skizas proponatan meĥanismon de tempoveturilo.

[redakti] Referencoj

Deutsch, David (1991). "Quantum mechanics near closed timelike curves" (kvantuma mekaniko ĉe fermitaj tep(ec)aj kurboj). Physical Review D 44: 3197–3217. doi:10.1103/PhysRevD.44.3197.

Content Navigation