Tentaklo
El Neciklopedio
"Tentakluloj de ĉiuj mondoj, unuiĝu!"
~ Varba reklamo dum la Milito de la Mondoj
"Tentaklo aŭ palpilo estas longa"
~ Vikipedio pri tentaklo
Tentaklo estas korpaĵo pli asociata kun marsanoj ol teranoj, bedaŭrinde.
[redakti] Averto!
La vortoj "tentaklo", "testiklo", "tentiklo", kaj "testaklo" estas facile konfuzataj, de junaj virgulinoj aparte; kaj la konsekvencoj povas esti tre gravaj.Eble ŝi malamos la ideon de knabo kun du tentakloj, kaj ŝi iĝos lesbanino, aŭ (eĉ pli malbone) katolika aŭ budisma monaĥino. Aŭ eble ŝi amos la ideon, kaj malagrable surpriziĝos, kiam ŝi ekscios, ke ŝia koramiko du tentaklojn ne havas.
Ne lasu, ke tio okazu al via filino! Aĉetu por ŝi kopion de la PIV, tiam ŝi neniam konfuzos unu vorton kun alia!
[redakti] Historia fono
Fakte, la sola usona knabo kun tentakloj estis Wilbur Whateley, pri kiu H.P.Lovecraft verkis biografion. Ni vole montrus al vi bildon de la tentakloj de S-ro Whateley, sed sufiĉe strange li kaŝis ilin, ĝis li estis vundita kaj apud la morto; kaj tiam la sola alia ĉeestanto estis bibliotekisto, kiu ne havis fotilon kaj eĉ ne scipovas desegni. Whateley neniam havis koramikinon. (La filmo, laŭ kiu li ja havis, estas historie malĝusta.)
Tentakloj estas tamen pli oftaj en Antarktio.
