Teologio
El Neciklopedio
"Homo bagatelema"
~ Zamenhof pri teologo
"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"
~ nerdo
""Teologio". Jen alia interesa vorto. Ĉu vi konas homon kiu pretas uzi la
vorton "teologo" por difini 'ateistan' ulon kiu esploras 'diaĵojn'?"
~ bonalingvano dube pri la "bona lingvo"
"Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon"
~ Milokula Kato pri Teologio
"Mia impreso estis tre negativa unuavide"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
La esprimon enkondukis (kiel „Theologia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.
Oni skizas la sekvajn trajtojn de teologo:
- La seksa interesiĝo trafas gediojn;
- La seksa interesiĝo estas primara, do celas senescepte aŭ ĉefe gedioj;
- La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate;
Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de gedioj "teologio", sed tiam temas nur ofte pri religio. Se la primara inklino celas demonojn, oni parolas pri demokratio.
Por la teologoj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la dio kaj li evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon). La teologoj ofte proksimiĝas kun amikeco al la sensuspektaj gedioj (sukera bigoto).
La moderna teologo serĉas per interreto la diojn.
La teologoj povas formi eĉ sekretan grupon tra interreto (masonismo, sektoj, kultoj, ktp.) kaj interŝanĝi pornografiajn fotojn. Tio jam ne estas tre sekura metodo, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝaj enhavo de la paĝoj.
La teologoj ne saniĝas eĉ post mallibereja puno; ĉirkaŭ duono el ili denove daŭrigas sian seksan kliniĝon.
[redakti] Teologio inter la pastroj
En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – teologiaj akuzoj. En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en tiu eklezio la pastroj ne rajtas liberpensi, kontraste al la plimulto da aliaj eklezioj.

