Teorio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Konkludoj

"Tio estas multe tro simpla."

~ Sciencisto pri ĉi tiu artikolo

"Malgraŭ vi havas vian propran alian teorion, kiun rigardas kiel fakto. Vi fidas al vian teorion tiom multe, ke vi opinias, ke ĝi estas respondo al ĉiuj demandoj!"

~ Akuzativulo pri teorio

"La TEORIO de evolucio estas nepruvebla."

~ Usonano pri teorio

Teorio (bonalingve Teorujo) estas lando de teoro, en kiu oni preparas kaj trinkas teon uzante nur orajn tasojn kaj teujojn.

En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas nepruvita propozicio, provizore akceptata por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj.

[redakti] Konstruo

Por konstrui teorion oni aŭguru per ĵetkuboj aŭ, se tiuj mankas, oni povas manaŭguri ĝin.

Estas multaj aliaj manieroj krei teorion. Ekzemple, la argumento Post hoc ergo propter hoc (post tiu, sekve pro tio). Tiu maniero praviĝas per la teorio laŭ kiu se afero okazas post alia, la dua estas nepre la kaŭzo de la unua. Ekzemple, la Plejadoj aperas ĉiam antaŭ sekperiodo en Brazila Nordoriento, do, laŭ science teorio, la apero de Plejadoj kaŭzas la halton de pluvoj. Tamen por pli forte estigi ligon de kaŭzo kaj efekto inter du faktoj, oni bezonas aŭguri la teorion, per hazardo.

[redakti] Ekzemploj

La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion.

'Teorio de ĉio' estas nomo por io, kio jam ekzistas. 'Reenkarniĝo' kaj ankaŭ 'teorio de ĉio' entute estas teorioj. La 'teorio de ĉio' klarigis ĉiun problemon, samkiel reenkarniĝo aldonas barokigon. La pruvoj de la teorio de ĉio estas diversaj pro tio, ke sciencistoj ade serĉis kaj trovis pruvojn por ĝi. Ankaŭ reenkarniĝo estas tre preciza ideo, kiu klarigas ĉion, kaj pri kio ĉiu jam trovis pruvon. La spritismuloj kaj tiaj precipe serĉas konfirmon, kio estas sufiĉe scienca (ĉar serĉi konfirmon estas bone).

[redakti] Valideco

Mi ne estas sciencisto, do mi lasas al sciencistoj la decidon, kiu teorio estas "ĝusta". Sciencistoj vaste interkonsentas, ke neniu povas pruvi teorion vera aŭ malvera. Ĉiu teorio estas egale valida, ĉu evoluismo, ĉu kreismo, ĉu la teorio de la nevidebla rozkolora unukornulo.

[redakti] Teorio kaj kredo

Ĉiu scienca teorio bezonas kredon. Sen kredo, ke ĝi estas iel ĝusta, ni ne povos ĝin uzi. Se la arkitekto ne kredus je sia scio, li ne povus konstrui domojn, se la kuracisto ne kredus sian scion, li ne povus kuraci la aliajn, ktp. Kio estas penso? Kiel ĝi diferas de kredo? Mi pensas kaj mi kredas, ke miaj pensoj estas ĝustaj, logikaj kaj klare kongruas kun la realo. Sen kredo mi neniam estus certa. Do kredo estas tre grava kaj necesa.

Sciencaj teorioj estas dogmoj, tiel ili bezonas kredon. Akcepto de sciencaj teorioj estas kredo, ĉar sciencaj teorioj ĉiam ŝanĝiĝas kaj pliboniĝas, do ĉiam malpravas. Ili bezonas kredon, ke ili estas ĝustaj. Dum la tuta homa historio homaro kredis je multaj falsaj sciencaj teorioj. Nun ili ne kredas je tiuj. Ankoraŭ ĝis en la sesdekaj jaroj la teorio de 'neŝanĝebla stato' estis estiminda alternativo por la teorio de la praeksplodo. Do klarigu tiun ĉi fenomenon sen kredo.

[redakti] Estonteco

Eble iam estos pli bona teorio ol la evolua. Tio estas tre verŝajna. Eble ni eraris, kaj eble iam estos teorio en kiu pomoj ne falas teren.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj