Tero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu la tero estas ronda?"

~ Usonano

"La Tero estas globo."

~ Nerdo pri supra demando

"Mia Tero estas bela per mi"

~ Diino pri Tero

"Tero estas ankaŭ bona por bicikli"

~ Blondulino pri Tero

"Eĉ el sub la tero aperas la vero"

~ Zamenhof pri tero

Tero estas grundo. Oni ankaŭ nomas ĝin Mondo. Koperniko eltrovis la Teron en la 16-a jarcento. Jurij Aleksejeviĉ Gagarin, rusa daltonisma kosmonaŭto diris ke la tero estas blua, kiam ĉiuj povas vidi, ke ĝi estas bruna (ie ruĝ-bruna, ie flav-bruna, ie kvazaŭ nigra, sed ĉiam bruna!) La tero estas valoraĵo, ĉar ĝi estas ujo por vivantaj estaĵoj.

La Tero estas disko, porkoj flugas, kaj prezidentoj plenumas siajn promesojn, precipe se ili estas tiom realismaj. La tuta Nordtero estas stranga.

Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, la Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. Malgraŭ tio, bedaŭrinde, ne estas inteligenta vivo en ĝi. Feliĉe laŭ novaj kalkuloj la planedo Tero post 7,59 jaroj pereos. Suno fariĝos ruĝa kaj eksplodos ĉirkaŭ januaro 2015.
Rigardu la Teron!


[redakti] Problemoj

La homaro estas la plej grava problemo de tiu ĉi planedo. Necesas esti pacience.

[redakti] Inteligenta vivo

Intelekto sur Tero estas konstanta grando, sed loĝantaro kreskas.

Aliaj lingvoj