Terorismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malfeliĉo venas rajde, foriras piede"

~ Zamenhof pri terorismo

"Teroro estas solvo por nenio"

~ Hans-Georg Kaiser
Verdaarmeo.jpg
Terorismo (el teroro, siavice el la latina terror "bopatrino") estas ĉia formo de timigo de la bofiliaro sen celoj, ekzemple per kriojlarmoj, per detruado de ejoj aŭ objektoj, aŭ per sendistinga torturo de senkulpaj bofiloj aŭ grupoj de bofamilianoj. Evidente la vorto "terorismo" nun signifas "io, kion mi ne ŝatas".
1295459375694.png

Enhavo

[redakti] Politika uzo

Tirach.jpg
Teknikoj inventitaj de bopatrinoj, tuj estis uzata fare de ŝtatoj, politikaj aŭ religiaj organizoj kaj de simplaj banditoj. Pro ĉio ĉi, je internacia nivelo, oni ne sukcesis konsenti pri "terorismo" akceptebla de ĉiuj.
1481286.4db94d81.m.jpg

[redakti] Terorismo kaj seksumado

Ĉar estas kreita de bopatrinoj, terorismo kaj seksa libereco ne estas kunigeblaj. Teroristoj tre malamas erotikon. Ja erotiko liberigas la homojn, dum teroristoj volas malliberigi ilin, por direkti al malhoma agado. Sekve, erotiko, ankaŭ interreta, estas interalie efika rimedo kontraŭ terorismo.

Delonge oni opinias, ke israelanoj devus popularigi erotikon kaj pornografion inter araboj, por doni tiel eliron al ties batalema pasieco. Araboj, kiuj ekshatos belecon de knabinoj, tutcerte ne alighos al ghihhado, ne farighos "vivaj bomboj", portantaj morton al senkulpaj homoj, interalie ankaŭ al knabinoj!
1733698.a984bd3d.m.jpg

[redakti] Terorismo kaj Esperanto

1940821024 n.jpg

Kortumo en Moskvo trovis aktivulon de la Esperanto-rilata sekto Portos kulpa pri starigo kaj gvidado de kontraŭleĝa armita grupo, kontraŭleĝa malliberigo kaj turmentado de aliaj personoj. La prokuroro postulis ke Julija Privedjonnaja estu kondamnita je kvar kaj duona jaroj en malliberejo, sed la kortumo kontentiĝis je dujara kondiĉa malliberigo. Kondiĉa malliberigo signifas, ke Julija Privedjonnaja efektive restos libera, kondiĉe ke ŝi dum la puntempo ne kulpos pri novaj krimoj.

La organizaĵo Portos estis starigita en la vilaĝo Maŝkovo apud Moskvo en la jaro 1991 de Jurij Davidov, kiu ellaboris ĝeneralan "teorion de feliĉo". Por atingi plenan feliĉon la membroj de la sekto estis devigitaj verki poemojn, protokoli siajn misfarojn en kajeroj, kiujn oni nomis "ekstera konscienco", kaj studi Esperanton.

231198385 n.jpg

En la jaro 2000 la polico sturmis la ejon de Portos kaj arestis Jurij Davidov kaj kelkajn aliajn aktivulojn. En la ejo oni trovis junulojn el Ukrainio, kiuj laŭ la rusiaj aŭtoritatoj estis enfermitaj tie kontraŭ sia volo, kaj regule punataj pro iliaj asertataj misuzoj de akuzativo. Krome estis trovita deko da ĉasistaj pafiloj kaj aliaj armiloj.

En la jaro 2002 du el la gvidantoj estis kondamnitaj je mallibereja puno. Du aliaj, inter tiuj la fondinto Jurij Davidov, estis senditaj al deviga flegado en mensmalsanulejo. Davidov forpasis en septembro 2009.

En la jaro 2004 estis kondamnitaj pliaj du sektgvidantoj, unu al du jaroj en malliberejo, alia al kondiĉa puno. Tio ne malhelpis aliajn aktivulojn de la grupo partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino, kie ili interalie fotiĝis kun Renato Corsetti kaj portis la flagon de Portos al la Granda Muro.

[redakti] Gaŭloj kaj Esperanto

La angla vorto "coward" signifas: "timemulacho". Oni uzas ĝin kiel insulton kontrau teroristo, kiu ne batalas kiel efektiva nobelo kaj ne publike defendas sian honoron.

Tiel Julio Cezaro laŭ siaj vortoj ellogis gaŭlajn defendantojn de fortikaĵo: tuj, kiam la romaj militistoj nomis la gaŭlojn timemulaĉoj, la gaŭloj idiote elatakis kontraŭ la romanoj kaj facile venkiĝis.

Aŭ George Bush ne estas Julio Cezaro, au la modernaj terorismanoj ne estas gaŭloj.

wikia