Terpomo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La sama afero, sed kun la kapo al tero."

~ Zamenhof pri terpomo kaj pomo

"Ĉu la terhomo havas liberan volon?"

~ Kosmologo tajperare pri terpomo
2652 n

Piedvojaĝanta vilaĝano, trenanta grandan sakon da terpomoj sur la dorso, renkontas kaleŝon, sur kiu sidas nur veturigisto, lia konatulo Johano.

— He, Johano, bonan tagon! Permesu al mi sidiĝi sur vian kaleŝon.

— Bone, amiko, sursidiĝu.

La vilaĝano rapide sidiĝas sur la kaleŝon, dum la veturado tenante plue la sakon sur sia dorso.

— Kial vi ne demetas la sakon? ̄Ĝi estas ja grandpeza.

—Mi estas danka al vi kaj kontenta pro tio, ke vi bonvole konsentas veturigi min en via kaleŝo; mi ne volas trouzi vian bonecon per deziro veturigi ankaû miajn terpomojn.

[redakti] Religio

Dum la dua duono de la 16-a jarcento Sankta Terpomo kaj Sanka Johano enkondukis reformojn kaj estigis la seksuajn karmelanojn (sed nur la decidoj de la papo en Romo estas nemodifeblaj...)

[redakti] Klonado

Fakte, la terpomoj, kiujn vi aĉetis sub la sama etiketo ĝenerale estas klonoj unuj de aliaj. Kompreneble terpomoj estas (ekster provoj krei novajn variaĵojn) klonoj. Por semi terpomon en ordinara terkulturo oni dispecigas grandan lastjaran terpomon (tuberon) en 2-4 pecojn kaj enterigas ĉiun pecon aparte. El ĉiu el ili atendeble kreskos tuta nova kreskaĵo. Se vi rigardas amason da terpomoj el la sama produktado, vi vane serĉos du ekzakte samajn. Tamen ili estas klonoj.

Terpomo
Content Navigation
Aliaj lingvoj