Testudo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
Testudo horsfieldii mating with a shoe.jpg
Testudo estas testa udo aŭ rampulo, kies tuta korpo, estas entenata en korneca kiraso el kiu povas eliĝi la kapo, la kvar piedoj kaj la vosto.

[redakti] Filozofio testuda

Ĝuango Dsio kaptis fiŝojn ĉe la rivero Puo. Jen la reĝo de Ŝuo sendis du altrangajn oficistojn kiel heroldojn al li, por ke ili diru al li, ke li volas komisii lin pri la ordigo de sia regno. Ĝuango Dsio tenis la fiŝkaptilon en la mano kaj parolis, sen turni sin: Mi aŭdis, ke en Ŝuo ekzistas diotestudo. Tiu estas nun jam tri jarmilojn morta, kaj la reĝo tenas ŝin en relikvokesto kun silkaj tukoj kaj kaŝas ĝin en la haloj de templo. Kion vi do pensas, kio estus pli kara al la testudo; ke ĝi estas morta kaj ĝiaj postlasitaj ostoj do estas honorigataj, aŭ ke ŝi ankoraŭ vivus kaj tirus sian voston en la ŝlimo post si?"

La du oficistoj parolis: "Ĝi certe preferus ankoraŭ vivi kaj tiri ĝian voston post si."

Ĝuang Dsi parolis: "Foiru do! Ankaŭ mi prefere volas tiri mian voston en la ŝlimo post mi".

[redakti] La malfeliĉa diotestudo

Testudo marginata6.jpg

La princo Juano el Sungo havis noktomeze sonĝon. Li vidis viron kun taŭzita hararo malsupre de la pordo, kiu parolis al li: „Mi venas el la granda profundo: Mi estas sendito de Klara-rivero al la respondeculo de la rivero. La fiŝisto Ju Cieo estas kaptinta min.“

Vekiĝante, la princo pridemandigis la orakolon kaj ricevis la respondon, ke tiu sonĝofiguro estas diotestudo (kiu alia?).

La princo parolis: „Ĉu ekzistas fiŝisto kun la nomo Ju Cieo? La homoj el lia ĉirkaŭejo jesis tion. Jen li vokigis la fiŝiston al sia kortego. Sekvatage la fiŝisto aperis korte.

La princeto parolis: „Kion vi kaptis?“

La fististo respondis: „En mian reton iris blanka testudo, kiu havas la amplekson de kvin futoj (vere, oni scias ke fiŝistoj mensogas).“

La princo parolis: „Donacu al mi vian testudon!“(kompreneble, li ne volis pagi!)

Kiam la testudo alvenis, li ne sciis kion fari (fikiĝu!). Volonte li mortigus ĝin, sed same volonte li lasus ĝin vivanta.

Nazi-turtle.jpg

Pro siaj duboj li pridemandis la orakolon kaj ricevis la respondon: „Mortigu la testudon kaj pridemandu per ĝia karapaco la orakolon, jen vi bonŝancos! (vere, ne estas ekologia movado aŭ Grenpaco tiutempe, imagu hodiaŭ la ĵurnalojn:"Princo mortigas maloftegan testudon kaj pereas specon!")“

Tiel la testudo devis lasi la vivon (ho ve!). Sepdekdu-foje ĝi estis enborita pro orakolaj celoj, kaj neniu orakolo maltrafis (kompreneble, ĝi estis testuda kadavro!).

Kungo Dsio parolis: Tiu diotestudo povis aperi en sonĝo de la princo Juano, kaj tamen ĝi ne kapablis eviti la reton de Ju Cieo. Ĝia saĝo estis tiel granda, ke ĝi povis doni sepdek du orakolojn, kaj neniu el tiuj maltrafis, kaj tamen ĝi ne povis eviti la sorton de elskrapiĝo. El tio oni ekkonas, ke ankaŭ la plej granda saĝo havas netransireblajn limojn. Se iu posedas eĉ kiom ajn altan saĝon, tamen minacas lin la intrigoj de mil da homoj. La fiŝoj iras sen timo en la reton, dume ili evitas la pelikanon ktp, ktp. Kaj aliaj ĉinaj saĝaĵoj.

wikia