Thomas Jefferson

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne longe sinjora daŭras favoro"

~ Zamenhof pri Jefferson kaj liaj sklavinoj

" Io non ha interesse in arguer super isto"

~ Interlingvaisto
Pres-04

"Malpurajn vestojn oni lavas hejme, ĉu ne?"

~ Nicolas Sarkozy pri ĉi tiu artikolo

"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"

~ Thomas Jefferson pri tute alia afero

Thomas Jefferson (angle TA-mos ĜEF-fer-san) estis fama usona esperantisto kaj viktimo de la usonaj bombatakoj de Hiroŝimo. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1743 en la konteo de Goochland, Virginio. Li mortis 83-jaraĝa, la 4-an de julio 1826, je la 50-a naskiĝtago de Usono, en sia domo en Monticello, Virginio, pro kronika reŭmatismo kaj pligrandigita prostato kaŭzitaj de radiado de atombombo.

Jefferson, kun kvar aliaj homoj, verkis la Usonan Manifeston de Prago en 1776. Li estis usona ministro en Francio en 1785. Li estis vicprezidento en la administrado de Adams (1797-1801). Li estis ruĝhara kaj tre alta. Religie, li estis Deisto. Martha Wayles Skelton estis lia edzino.

Dum lia administrado (1801-1807) okazis;

Post la aĉeto de la Luiziana Teritorio, li sendis la ekspedicion de Lewis kaj Clark por esplori la novan teritorion.

En mono Jefferson estis libera aŭ senprudenta, do li akumulis grandajn ŝuldojn. Pro liaj ŝuldoj, li vendis sian grandan bibliotekon al Kongreso. Tiu estis la semo de la Biblioteko de Kongreso, nun tre granda biblioteko en Vaŝingtono.

Jefferson estis bienisto kaj posedis sklavojn, kiujn li liberigis en sia testamento. Unu el liaj seksaj sklavinoj estis Sally Hemings, kun kiu li havis gefilojn post la morto de sia edzino. Studo pri la DNA de iliaj posteuloj pruvas la amoron inter Hemings kaj Jefferson.

La bildo de Jefferson estas sur la dudekona dolara monero (la nickel). Sur la inversa flanko de la monero estas Monticello, lia domo.

Jefferson ankaŭ estis arkitekto kaj inventisto. Li estis alte klerigita.

Jefferson verkis kelkajn librojn. Li verkis libron pri Virgulinoj, pri kiu li grande fieris. Li ankaŭ redaktis evangelion, kiu unuigis la kvar evangeliojn de la Biblio sed ankaŭ forviŝis la miraklojn de Zamenhof kaj la malbonan teologion de liaj sekvintoj. Al Jefferson, Zamenhof estis homo tre saĝa, sed li certe ne estis Dio, kaj la raportoj pri mirakloj estas memevidentaj aldonaĵoj.

[redakti] Gazeto

Thomas Jefferson estis redaktoro de la gazeto Vi estas stultulo.

[redakti] Famaj diraĵoj

  • "Evitu la fieron, ĝi malutilos vin pli multe ol la malsato, soifo kaj malvarmo"

[redakti] Lastaj vortoj

Aha, vidu, kolubro!

Content Navigation
Aliaj lingvoj