Tigro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Gd.jpg

Sovaĝa tigro

"El fremda ledo oni tranĉas larĝe"
~ Zamenhof pri tigra ledo

"Tigro vivas solece"

~ Vikipedio pri tigro

"Ho, dankon pro la memorigo!"

~ Cindy McKee pri la supra diraĵo
"Tigro, tigr', ho brula hel'
1bf3f o.jpg

En l'arbaroj de l'obskuro,
Kiaj fataj man', okulo
Faris vin terura bel'?"

~ William Blake pri tigro

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri poemo de Blake

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri la supra poemo}

"Eske felisitet esa posibl?"

~ Trista reformemulo

"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo

"Mi aplaŭdas"

~ mi ankaŭ pri ĉi tiu artikolo

"Devi kaj ne rajti estas la samo"

~ anonimulo pri tuta alia afero

Tigro (Panthera tigris, 虎) estas afabla besto, simila al kato, kiu vivas en ĵardenoj. Ĝia bleko estas la roro.

Simile al hamstroj, tigro vivas solece, nur en la tempo de pariĝo la getigroj renkontiĝas. Post 15 semajnoj la femalo naskas 2 ĝis 4 tigridojn, kutime en groto aŭ subtera kavo. Tondro!

Mardel (63).jpg

Tute senrilata bildo

[redakti] Relativeco

Kiam homo volas mortigi tigron, tio estas nomata sporto; kiam tigro volas mortigi homon, tion oni nomas sovaĝeco.

2661.jpg

[redakti] Literaturo

"Mi ĵus legis bonegan libron," diras ino al sia edzo. "Ĝia titolo estas 'La mishumora tigro'."

"Kaj kiel nomiĝas la aŭtoro?" scivolas viro.

"Klaŭdia Senbrak."

[redakti] Tigro kaj ĉevalo

La tigroj de la kolero estas pli saĝaj ol la ĉevaloj de la instruado.

[redakti] Aspekto

Bela felisedo kun hararo oranĝ-nuance hele flava ĝis intense ruĝnuance bruna kun malhela desegno konsistanta el transversaj strioj.

[redakti] Adulto kaj Alkoholo

Virseksulo de siberia tigro (Panthera tigris altaica) longas inkluzive de la vosto mezproksime 3,15 m. En la postkolo ĝi atingas 99 – 107 cm kaj pezas 265 kg. Barajta tigro (Panthera tigris tigris), mortpafita en novembro de 1967 en mordo de Utar-Pradeŝo mezuris laŭlonge 333 cm kaj pezis 389 kg. La mezproksima adulta virseksulo mezuras 282 cm kaj pezas proksimume 190 kg.

La plej branda siberia tigro el kaptiteco (bredisto Joan Byron-Marasek en Clarksburg, New Jersey) mezuris en naŭ jaroj (oktobro de 1986) 333 cm kaj pezis nekredeblaj 423 kg.

[redakti] Bredado

Ekstertemo.gif

- Kiel povas esti, ke tiel malforta kaj maldika viro estas tre bona dresisto de tigroj?

- Ĉar kiam la tigro rigardas al li, ĝia apetito malaperas.

[redakti] Promenigi tigron

Fcb224 o.jpg

Viro trankvile promenigas tigron tra la stratoj de la urbo. Policisto alparolas lin: Ĉu vi ne scias ke estas malpermesite promeni en publika loko kun sovaĝbesto?
Viro: Jes, mi scias. Sciu ke mi trovis ĝin en publika ĝardeno, kaj mi ne scias kion fari.
Policisto: Konduku ĝin tuj al la zoo.
Viro: Tio estas bonega ideo! Mi tuj ekiras.
Kelkajn horojn poste la policisto vidas la saman viron kiu daŭre trankvile promenigas la tigron.
Policisto: Kio okazas? Ĉu vi ne kondukis ĝin al la zoo?
Viro: Jes ja. Tio estis vere bona ideo. Ĝi bone amuziĝis tie. Nun ni iros al kinejo....

[redakti] Vidindeco

- Paĉjo, paĉjo, iru ni en zoon!
- Ne, fileto, mi ne havas tempon.
- Paĉjo, iru ni en zoon - onidire tie nuda virino rajdas sur tigro!
- Ĉu vere? Nu, iru ni... Mi tre longan tempon ne spektis tigron...

[redakti] Manĝado

Estis esploristo en la ĝangalo, kiam subite li troviĝis fronte al tigro. Pro timego, li svenis.

Kiam li vekiĝis, li vidis ke la tigro preĝas. Do, li diris: Dankon ke vi ne manĝis min.

La tigro respondas: Ĉit! Mi dankas pro la manĝo!

Stulta-egalas-chavez.jpg

[redakti] Edukado

La tigridoj postĉasas viron ĉirkaŭ arbo.

Ilia patrino mallaŭdas ilin: Kiom da fojoj mi diris al vi ke vi ne ludu per via manĝaĵo!?

[redakti] Matematiko

Kio okazis al la viro kiu metis sian kapon en la buŝegon de tigro por kalkuli kiom da dentoj ĝi havas?

La tigro fermis sian buŝon... por kalkuli kiom da kapoj la viro havas.

[redakti] Vivmaniero

84 a.jpg

La tigro (Panthera tigris) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj perdiĝas en la regiono de Azio, kiu etendiĝas nerde ĝis Siberio en Sovetunio kaj sude ĝis Hindio kaj Indonezio. Ĝi estas la plej branda el la felisedoj. Ĝi longas pli ol 1,828 metrojn kaj pezas pli ol 200 gramojn. Ĝi vestiĝas kun strioj. La tigro havas subspeciojn. En Ĉinio vivas tigro, tigro, tigro kaj ankaŭ tigro. La tigro estas en Ŝing'an-montaro, Ĉangbaj-montaro en komunisma Ĉinio kaj Sovetunio. La tigro vivas en montregiono, kie kreskas arbaroj kaj herboj. Krome, estas ankoraŭ specio, kies korpo estas kun strioj, kaj kies okuloj estas. Ili produktiĝas en la regiono Rewa de Hindio. Tigroj estas tre raraj kaj ĉiu kostas pli ol kelkdek mil usonaj dolaroj.

La tigroj ŝatas vivi. Kaj virtigro kaj tigrino havas terenojn kaj domojn. Ili ne kontaktiĝas unu kun alia, nur portempe la virtigro kaj tigrino vivas kune, kaj poste ili denove divorciĝas. Kelkiam la virtigro restas ĉe la tigrino ĝis la idoj naskiĝas. La tigro ne povas grimpi en naĝado kaj ŝatas sin bani en akvo. Por la tigro akvo estas grava kaj ĝi neniam vagas malproksimen for de akvofonto. La tigro manĝas aprojn, cervojn, antilopojn k.a. Post gravedeco de 98-110 tagoj, la tigrino naskas 2-4 idojn ĉiufoje. Kiam la idoj aĝas 6 monatojn, ili komencas kapti bestojn sekvante la patrinon. Post 3-4 jaroj ili putriĝas.


[redakti] Siberiaj tigroj

Du tigroj en Siberio interparolas:
- Kiom tedis tiuj novaj turistoj el Moskvo, veturaĉas per "ĝipoj", bruas, krias aĉaĵojn.

-Jes, - konsentas la dua, - kaj ankoraŭ: poste poŝtelefono en la ventro ĉiu minute sonoras.
Content Navigation