Titaniko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"El fremda poŝo oni pagas facile"

~ Zamenhof pri bileto de Titaniko

"Ve !!! Estis interesa projekto"

~ iu ajn pri Titaniko

La Titaniko estis ega kosmoŝipo, speco de spaca zepelino. Ĝi estis farita el aluminio kaj silicio, por porti spacajn turistojn al la lagoj kaj picejoj de Titano, la plej granda luno de Saturno.

Ĝi estis tre luksa veturilo, kiu enhavis la unuan spacan parkon -- regiono kun multaj plastaj arboj apud granda artefarita rivero. Oni nomis la parkon "Silicia Valo".

Dum la unua vojaĝo, ĝi estis trafita de asteroido, kaj tute detruita. Mortis en la kolizio pluraj kosmonaŭtoj kaj multaj riĉaj nerdoj. Laŭdire, tio estis acidento, sed ververe, la kapitano koliziigis la kosmoŝipon memvole, ĉar li ne plu eltenis aŭdi muzikojn de Céline Dion, kiun la laŭtparoliloj ludis sencese. Estas fakto science pruvita, ke kiu aŭdas la refrenon "My hart will go on" je la milfojo tute freneziĝas.

Vidaĵo de Silicia Valo en la kosmoŝipo Titaniko.
La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendas havi artikolon pri la Titaniko.
wikia