Titano (luno)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La planedo estas sufiĉe granda"

~ Usonano pri Titano

"En buŝo Biblio, en koro malpio"

~ Zamenhof pri Titananoj

"La luno estas sola kaj ĉiam malvarma"

~ Malgaja Romantikulo pri Titano

"La luno estas granda kaj flava kaj luma"

~ Gaja Romantikulo pri Titano

Titano estas giganta luno de la planedo Satano: pli granda ol Minesoto. Tie troviĝas malhelaj siropaj lagoj de hidrokarbidoj kaj karbonhidratoj. La likvo enhavas melason en komercaj kvantoj.

Poĉjo Porko, la usona kosmonaŭto, tie haltis por manĝi picon, kaj malkovris la unuajn specimenojn de ekstertera vivo.
Teleskopa Fotografio de Titano

La loĝantaro de Titano estas malgranda, kaj preskaŭ tute klingona. Oni funkciigas malgrandan flughavenon por nifoj.

Specimeno el Titano.

[redakti] Vidu ankaŭ

La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendas havi artikolon pri Titano (luno).