Tokipono
El Neciklopedio
Tokipono estas tre komplika planlingvo. Ĝin konstruis la okulisto jan Sonja Elen Kisa.
Ekzemplo de tre komplika regulo en Tokipono estas ke ne ekzistas la sonsinsekvo "ti" en ĝi. Do se vi nomiĝas Titititititititi, kaj volas tokiponigi vian nomon, ĝi devas iĝi Sisisisisisisisi.
Tokiponon lernas ĉefe seriozemaj maljunaj Idistoj kaj Esperantistoj (jes, tiuj anoj de la loka klubo). Dum la Internacia Pensiula Kongreso (IPK) 2006 en Bagdado estis multaj tokiponistoj, kiuj nur seriozigis la ĉiuokaze tre seriozan atmosferon de la pensiula kongreso per sia daŭra kantado de tokipona alkohol-kanto.
Se vi volas enuiĝi kune kun aliaj baldaŭ-mortontoj, Tokipono estas la ĝusta lingvo por vi.
[redaktu] Gramatiko
La gramatiko de Tokipono tre malfacilas: Oni ĉiam devas signi e objekto per antaŭmeto de la vorto "e", kio certe estas multe malpli facilan manieron signi la objekto ol la Esperantan manieron signi ĝi per akuzativan finaĵon.
Se vi ne volas lerni Tokiponon, sed multe pli mojosan planlingvon, lernu Loglion.
Uzataj lingvoj: Fikado | Alkoholo | Marĥuano | Batalo | Chuck Norris | Lingvafrankao
Strangaj lingvoj: Latino | Loglio | Neciklopedio |
Neuzataj lingvoj: Esperanto | Tokipono | Ido | Angla lingvaĉo


